Andrzej Panufnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Panufnik
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1914 (1914-09-24)
en Varsovio
Morto 27-an de oktobro 1991 (1991-10-27) (77-jaraĝa)
en Twickenham, Granda Londono
Tombo Richmond Cemetery
Lingvoj anglapola
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Pollando
Alma mater Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno
Familio
Patro Tomasz Panufnik
Frat(in)o Mirosław Panufnik
Edz(in)o Camilla Jessel
Infanoj Roxanna Panufnik • Jeremy Panufnik
Parencoj Oliver Jessel
Toby Jessel
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto • filmkomponisto
TTT
Retejo http://panufnik.com
vdr

Andrzej Panufnik (naskiĝis la 24-an de septembro 1914 en Varsovio, mortis la 27-an de oktobro 1991 en Londono) – pola komponisto kaj dirigento, kiu plimulton de sia vivo loĝis kiel elmigrinto en Britio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj periodo de edukado

Andrzej Panufnik naskiĝis kiel la dua infano de muzikilfaristo kaj violonistino anglodevena. De la plej junaj jaroj interesiĝis pri muziko kaj komponado. La unuaj piano-lekcionoj ŝuldis al sia avino. En Varsovia Konservatorio komencis studi frapinstrumentaron, sed rapide specialiĝis pri komponaĵoj kaj muzikteorio.

Post fino de la studoj li daŭrigis muzikan edukadon ĉe Feliks Weingartner (dirigentarto, 1938-1939) en la Viena Muzikakademio. Poste kelke da monatoj pasigis en Parizo kaj Londono, kie studis private kaj komponis sian unuan simfonion.

Mondmilita periodo

Dum germana okupado de Varsovio dum la dua mondmilito Panufnik enspezis kune kun alia granda pola komponisto kaj sia amiko Witold Lutosławski en la fortepiana dueto, muzikante en ĉefurbaj kafejoj. Tiutempe koncertoj de poloj kaj aliaj pli grandaj kunvenoj estis malpermesitaj de la okupanto. Malgraŭ la milito ne ĉesis komponi – tiam kreiĝis kantoj de la subtera movado, interalie ege popularaj Warszawskie dzieci (Varsoviaj infanoj) kaj Uwertura tragiczna (Tragika uverturo). Dum la ribelo de Varsovio li kun sia patrino forlasis la ĉefurnon postlasante ĉiujn siajn partiturojn. Post reveno en 1945 montriĝis, ke liaj muziknotoj malgraŭ saviĝo de la milito servis kiel bruligaĵo por forno fare de novaj loĝantoj.

Socrealismo en postmilita Pollando

Post la milito Panufnik translokiĝis al Krakovo, kie komponis filman muzikon por Produktejo de Armeaj Filmoj. Ili plejparte estis propagandaj. Iom pli poste iĝis ĉefa dirigento de Krakova Filharmonio. Samtempe li provis rekonstrui perditajn verkojn komencante de Tragika Uverturo, kiun ankoraŭ memoris. Laŭvice li rekreis Fortepianan trion, Polajn popolajn kantojn kaj la unuan simfonion, sed problemoj kun la lasta kaŭzis, ke li decidis koncentriĝi pri novaj komponaĵoj.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Panufnik (1987). Composing Myself. London: Methuen. ISBN 0-413-58880-7.
  • Bernard Jacobson (1996). A Polish Renaissance. London: Phaidon. ISBN 0-7148-3251-0.
  • Beata Bolesławska Panufnik. Kraków: PWM 2001. ISBN 83-224-0768-8
  • Ewa Siemdaj Andrzej Panufnik.Twórczość symfoniczna (Andrzej Panufnik. Simfonia verkado). Kraków: Akademia Muzyczna w Krakowie 2003. ISBN 83-87182-37-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]