Andrzej Wajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andreo Vajdao
Andreo Vajdao
pola reĝisoro kaj scenaristo
Naskiĝo 6-a de marto 1926
en Suwałki, Pollando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Andrzej Wajda (esperante: Andreo Vajdao; naskiĝis la 6-an de marto 1926 en Suwałki, Pollando) estas pola reĝisoro kaj scenaristo.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Suwałki ĉe la Angelika Bialavaso - instruistino kaj Jakobo Vajdao - oficisto. Infantempon li trapasis en Suwałki kaj Radom. Kapitano Jakob Vajdao partoprenis en la defenda kampanio de septembro 1939 jaro batalante kun Sovetanoj. La patro estis militkaptita kaj murdita en la genocida masakro de Katin. Andreo Vajdao ankaŭ komencis batali kun okupantoj kaj envenis al Armia Krajowa. Dum la batalo li studis sekrete la pentrarton en Krakovo. Post la batalo Vajdao studis la pentrarton en la Akademio de Belartoj en Krakovo kaj sekve li studis la kinon en Lodzo (Universitato de Leon Schiller). Fininte la studojn en 1953 li ekokupiĝis pri reĝisorado. Li asistis ĉe Aleksandro Fordo ĉe filmo Piątka z ulicy Barskiej kaj mem komencis krei la debutan Pokolenie (Generacio) rompante en la pola kino kunigon kun la registara (komunista) produkcio.

En la 1957 Vajdao kreis Kanalo - la unuan pli gravan sian filmon. La fabulo sur la memoroj de verkistoj Jerzy Stefan Stawiński temis pri ribelo de Varsovio prezentante la pesimisman, katastrofan bildon de la ribelo. La kontroverseco de filmo kaj la malplene konsentigita reĝimo ne haltigis la popularigadon de ĝi. Ĝi estis montrita en la Festivalo de Cannes kaj ricevis la Arĝentan Palmon (aparta premio de la ĵurio) kune kun La sepa sigelo de Ingmar Bergman. Kanalo estis la unua pola filmo kiu estis tiel famigita post la 2-a mondmilito.

Posteaj pli gravaj filmoj de Vajdao estis Cindro kaj diamanto kun la fama ĉefa rolo de Zbigniew Cybulski) sur la romano de Georgo Andĵejevskio de 1958 jaro kaj La cindroj sur la romano de Stefano Ĵeromskio de 1965 jaro. Ĉefe ili temas pri la problemo de absurda heroeco per la kosto de la vivo. En 1965 jaro Vajdao kreis en Jugoslavio La pordoj de paradizo sur la rakonto de Georgo Andĵejevskio pri la krucmilito de infanoj en la 13-a jarcento. La temo estis ankaŭ uzita kiel libreto de la opero La pordoj de paradizo de Joanna Bruzdowicz.

Post 1970 jaro Vajdao kreis la plej bone apreciitajn filmojn dum sia vivo. En 1974 Wajda kreis Ziemia obiecana (La Promesita Lando) sur la romano de Ladislao Rejmonto prezentante la sovaĝan naturon de la urbo en Pollando - [Lodzo]]. Wajda kreis ĝin palimpsesteme, konscieme kun la naturalismaj opinioj de Charles Dickens kaj Émile Zola. La ĉefan, vaste laŭditan rolon kreis Daniel Olbrychski. En 1979 jaro Vajdao kreis Fraŭlinoj el Vilko sur la rakonto de Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo kaj poste, en 1981 jaro li reĝisoris la duan parton de sia diptiko pri homo- Homo el fero. La unua parto de diptiko - Homo el marmoro de 1977 jaro kaj Homo el fero estis konsekritaj al la liberiganta agado de asocio "Solidaro". Ili temis pri la batalo kun komunista reĝimo tute revolucie taŭzante la cenzuron en komunista Pollando. Tri filmoj: La Promesita Lando, Fraŭlinoj el Vilko kaj Homo el fero estis nominitaj al Oskar-Premio. Homo el fero atingis la Oran Palmon en 1981 jaro. Kune kun Romano Polanskio, Kristoforo Kjeŝlovskio kaj Agnesa Hollando Vajdao fariĝis la plej granda reĝisoro de la pola filmo. Liaj filmoj, precipe la diptiko pri homo estis unu el plej gravaj elementoj de la batalo kun la komunismo en Eŭropo.

La stelo de Andreo Vajdao en Lodzo

En 2006 jaro Andreo Vajdao ricevis la honoran Oskar-premion por la tuta viva verko. Samjare li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Inter plej grandaj premioj kaj ordenoj de Vajdao estas ankaŭ pola Ordeno de Blanka Aglo kaj franca ordeno de Honora Legio. Vajdao havas la titolon doctor honorius caus inter aliaj de Jagelona Universitato kaj Universitato de Varsovio.

Pli grandaj filmoj al la pola kulturo de Vajdao estas ankaŭ la Sinjoro Tadeo sur la pola nacia eposo de Adamo Mickjeviĉo kaj La nupto sur la dramo de Stanislao Vispjanskio.

Dum 1978-1983 Vajdao estis direktoro de la Asocio de Polaj Filmistoj. Li estas ankaŭ ano de Filma Akademio atribuanta la Felix-premion (fr. Prix du cinéma européen). En 2002 jaro Vajdao fondis en Varsovio la Majstran Skolon de Filmaj Reĝisoroj (pole: Mistrzowska Szkoła Reżyserii Filmowej) .

En 2007 Vajdao kreis la kontroversan filmon Katin inter aliaj sur la memoroj de Andreo Mularĉiko. Omaĝante al la murdita de Sovetanoj patro, Vajdao montris la pligrandigantan teruron de murdotaj soldatoj kaj la persistan nekredecon de inoj kiuj ne konsentis kun la genocida tragedio. La masakro de Katin, la momento de laŭvica pafigado kaj amasa entombigo estas montrita en la 20 lastaj minutoj de filmo prezentante la ekzekutistojn - rusajn Sovetanojn kaj viktimojn- polajn militkaptitajn soldatojn. La filmo provokis la grandan diskuton en Pollando kaj en Rusio precipe en politiko. Revenis la maloportuna afero en relacioj inter Pollando kaj Rusio. Dum la vizito de pola ĉefministro Donaldo Tusko en 2008 jaro Novaja Gazieta kaj aliaj gazetoj ripetis la popularan en Rusio mensogon pri Katyń laŭ kiu polajn soldatojn murdis Nazioj. Ili ne memorigis la ĉefajn pruvojn pri la masakro- la dokumentojn (soveta komando por murdi polajn militkaptitojn en Katyń) kiujn donis al pola prezidanto Leĥo Valesao, la rusa prezidanto Boriso Jelcino. La prezidanto Vladimiro Putino konfirmis ĉe Donaldo Tusko ke la masakron faris Sovetanoj. Tial la filmo Katin estis prezentita ankoraŭ en 2008 jaro en Rusio. La filmo de Vajdao estis ankaŭ bone apreciita en Berlino kie vidis ĝin Angela Merkelo. Ĝi estis nominita al Oskar-premio.

Aktorfilmoj[redakti | redakti fonton]