Andrzej Zawada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Zawada
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1928 (1928-07-16)
en Olsztyn
Morto 21-an de aŭgusto 2000 (2000-08-21) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Anna Milewska
Okupo
Okupo montgrimpanto
vdr

Andrzej Maria Zawada (naskiĝis la 16-an de julio 1928 en Olsztyn, mortis la 21-an de aŭgusto 2000 en Varsovio) – pola himalajisto, laŭ edukiteco inĝeniero tertremosciencisto, unu el pioniroj de la pola himalajismo kaj vintra grimpado, aŭtoro de filmoj kaj fotoj de altgrimpaj ekspedicioj, kunaŭtoro de libroj pri montogrimpado kiel Ostatni atak na Kunyang Chhish (La lasta atako al Kunyang Ĉhiŝ, 1973). Honora membro de la brita Alpine Club, franca Groupe de Haute Montagne kaj de The Explorers Club.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Orienta Prusio, kie lia patro estis pola konsulo. En 1959 gvidis la unuan vintran trapason de la tuta montareĝo de Tatroj. Organizanto kaj gvidanto de multaj ekspedicioj altmontaj. En 1971 kiel la unua grimpis Kunyang Chhish (7852 metroj) en Karakorumo, en 1973 kiel la unua grimpis vintre kun Tadeusz Piotrowski la montopinton Noŝak (7485 metroj) en Hindukuŝo, en 1974 la unua trapasis nordan deklivon de Koh-i Mandaras (6628 metroj). Li gvidis vintran ekspedicion, kiu kiel la unua eniris Ĉomolungmon en 1980 (Krzysztof Wielicki kun Leszek Cichy ekstaris sur la pinto la 17-an de februaro) kaj la printempan de la sama jaro, dum kiu Andrzej Czok kun Jerzy Kukuczka trapasis novan vojon al la pinto de la plej alta montopinto de la Tero.

Li ankaŭ gvidis vintran ekspedicion al Ĉo Oju en la jaroj1984/1985, dum kiu la pinton eniris la 12-an de februaro (laŭ nova vojo ĝis hodiaŭ ne ripetita) – Maciej Berbeka kun Maciej Pawlikowski kaj tri tagojn poste Zygmunt Andrzej Heinrich kun Jerzy Kukuczka, por kiu tio estis la dua grimpo al okmilmetra pinto dum unu vintra sezono (la atingon neniu ĝis nun ripetis).

En la jaroj 1987/1988 li gvidis la unuan vintran, polan-kanadan ekspedicion al K2. La ekspedicio ne atingis la pinton, sed dum ĝi Maciej Berbeka kiel la unua homo trapasis vintre la limon de 8000 metroj en Karakorumo, atingante la 6-an de marto antaŭpinton de Broad Peak – Rocky Summit (8030 metroj).

Li mortis pro kancero. Entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.