Andrzej Zybertowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Zybertowicz
Persona informo
Andrzej Zybertowicz
Naskiĝo 30-an de septembro 1954 (1954-09-30) (69-jaraĝa)
en Bydgoszcz
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Nicolaus Copernicus University in Toruń vd
Profesio
Okupo sociologopublikigisto • universitata instruisto vd
Laborkampo sociologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Janusz ZYBERTOWICZ (naskiĝis la 30-an de septembro 1954 en Bydgoszcz) – pola sociologo, doktoro habilita, profesoro de la Universitato de Mikołaj Kopernik (UMK) en Toruń. Specialiĝas i.a. pri sociologio de scio. Konsiderata kreinto kaj ĉefa teoriisto de la ideo pri pakto politikista-entreprenista. De 2015 socia konsilisto de la prezidento de Pollando Andrzej Duda.

Edukiteco kaj scienca agado[redakti | redakti fonton]

En 1977 finis historion ĉe UMK kaj arkivistikon ĉe Universitato de Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. En 1985 doktoriĝis ĉe UAM surbaze de la disertaĵo Problemo apliki teorion de historia materialismo en la nuntempa pola historiografio. Gradon de habilitiĝo ricevis ĉe Universitato de Varsovio surbaze de la laboraĵo Perforto kaj ekkono: Studaĵo pri ne-klasika sociologio de scio en 1997.

Li estis membro de Scienco-Komitato ĉe la Pola Scienca Akademio. Laboristo de la Instituto de Filozofio ĉe UMK, en la jaroj 1989–1995 en la Katedro de Sociologio, ekde 1995 de la Instituto de Sociologio (en la jaroj 1998–2006 ties direktoro). Kunkreinto kaj gvidanto de Postdiploma Studo de la Sociologio de Interna Sekureco (Instituto de Sociologio ĉe UMK) kaj gvidanto de la Fako de Grupaj Interesoj (samloke). Ankaŭ profesoro de Akademio Humanisma-Ekonomika en Lodzo.

Li estas publicisto de Radio Maryja, Nasz Dziennik kaj Gazeta Polska. Frato de Piotr Zybertowicz, estinta ĉefo de la kuirarto de hotelo Marriott en Varsovio, laŭreato de multaj konkursoj.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

En 2006 estis eksperto de la Kontrola Komisiono de Militista Informo-Servo (Wojskowe Służby Informacyjne). De 2006 ĝis 2007 prezidis al program-konsilio de la Centra Instruejo de Agencio de Interna Sekureco. De la 1-a de julio 2007 ĝis la 16-a de novembro 2007 estis ĉefa konsilisto pri sekureco de ĉefministro Jarosław Kaczyński. De januaro 2008 estis konsilisto pri ŝtat-sekureco de prezidento de Pollando Lech Kaczyński.

Andrzej Zybertowicz membriĝis al sciencaj komitatoj de la 2-a kaj 3-a Smolenskaj Konferencoj en la jaroj 2013 kaj 2014, pri katastrofo de registara aviadilo Tu-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010.

La 24-an de septembro 2015 iĝis socia konsilisto de la pola prezidento Andrzej Duda.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • W uścisku tajnych służb. Upadek komunizmu i układ postnomenklaturowy (En premo de sekretaj servoj. Falo de komunismo kaj pakto postpolitiknomenklatura), Warszawa 1993
  • Przemoc i poznanie: studium z nie-klasycznej socjologii wiedzy (Perforto kaj ekkono: Studaĵo pri ne-klasika sociologio de scio), Toruń 1995, Wyd. UMK, ISBN 83-231-0645-2
  • (kun Maria Łoś) Prywatyzowanie państwa policyjnego: przypadek Polski «Privatizing the Police State: The Case of Poland», Londono-Novjorko 2000
  • (kun Radosław Sojak) Transformacja podszyta przemocą. O nieformalnych mechanizmach przemian instytucjonalnych (Transformo kun kaŝita perforto. Pri neformalaj mekanismoj de instituciaj ŝanĝiĝoj), Toruń 2008, Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu
  • Pociąg do Polski, Polska do pociągu (Trajno al Pollando, Pollando al trajno), Eldonejo PROHIBITA, Warszawa 2011, p. 390 ISBN 978-83-61344-24-7
  • III RP: kulisy systemu – rozmawia Joanna Lichocka (Tria Pola Respubliko: kulisoj de la sistemo - intervjuas Joanna Lichocka), Wydawnictwo Słowa i Myśl, Warszawa 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]