Andrés Caicedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrés Caicedo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1951 (1951-09-29)
en Santandero
Morto 4-an de marto 1977 (1977-03-04) (25-jaraĝa)
en Bucaramanga
Mortis per trodozo vd
Lingvoj meksika hispana lingvo vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de la Valo vd
Subskribo Andrés Caicedo
Profesio
Okupo verkisto • filmkritikisto • scenaristo vd
Aktiva dum 1962– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis Andrés CAICEDO ESTELA /Luis Andrés Kaisedo Estela/ (Kalio, Kolombio 29a septembro 1951 – ibídem, 4-a de marto de 1977) estis kolombia verkisto naskiĝita en Kalio, urbo en kiu li vivis la plejparton de sia vivo. Kvankam lia frua morto, lia verko estas konsiderata kiel unu el la plej originaj el la kolombia literaturo. Caicedo estris diversajn kulturajn movadojn en la kaŭka-valana urbo kiaj la literatura grupo "Los Dialogantes" (La Dialogantoj), la Kinoklubo el Kalio kaj la revuo "Ojo al Cine". En 1970 li gajnis la 1an Literaturan Konkurson de Rakonto el Karakaso per sia verko "Los dientes de caperucita" (La dentoj de Ruĝkufulineto), kio malfermis la pordojn de la intelekta rekonado. En lia verko ¡Que viva la música! li diris ke vivi pli ol 25 jaroj estas honto, tio estas rigardata de multaj personoj kiel la ĉefa motivo de lia sinmortigo je la 4-a de marto de 1977 kiam li havis apenaŭ 25 jarojn kaj estis ĵus ricevinta kopion de la libro eldonita de argentina eldonejo.[1][2][3]

La Caicedo-a verkaro temas pri la urba socio kaj ties sociaj problemoj, ĉefe teme al la nuntempa mondo. Kontraŭe al la literatura skolo de la magia realismo, la Caicedo-a verkaro inspiris sin tute en la socia realo, kio faris ke kelkaj gravuloj donis gravecon al li kiel alternativo en Latinameriko al staraj verkistoj kiaj Gabriel García Márquez. Precipe la ĵurnalisto, verkisto kaj kinisto chilia Alberto Fuguet sekvas la Caicedo-an verkaron, al kiu nomas "el primer enemigo de Macondo" (La unua malamiko de Makondo).[4] Spite lian famon en Kolombio, Caicedo estas malpli konata en la resto de Latinameriko, eble pro sia frua morto. Tamen, la ĉiama organizo de sia literatura produktado kaj la influo kiun li faras sur novaj generacioj de verkistoj kiaj Rafael Chaparro, Efraím Medina, Octavio Escobar Giraldo kaj Ricardo Abdahllah, faras ke pli kaj pli la verkaro de la "escritor con cara de estrella del pop" (verkisto kun popmuzikista visaĝo) kiel nomas lin la ĉiliano Alerto Fuguet gajnu grandan valoron kaj gravecon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Filo de Carlos Alberto Caicedo kaj Nellie Estela, Andrés estis la malpli aĝa el kvar filoj, kaj la nura viro. En 1958 naskiĝis lia frato Francisco José, kiu mortis tri jarojn poste. Proksimume je tiu dato, Andrés studis en la Lernejo del Pilar, institucio en kiu li eniris post studi en la lernejo Pío la 12-a: "Granda instalaĵo de franciskanoj”, li diris kelkajn jarojn poste. Pro lia malbonkonduto en la lernejo - Caicedo mem rakontas ke li mensogis troe al siaj amikoj, elpesanta famon kaj riĉecon kiun li ne havis, alportis problemon al li - estas translokigita en 1964 al alia institucio, la lernejo Calsanz, en la urbo de Medellín; samjare li skribis sian unuan rakonton, titolita El Silencio (La Silento). Lia akademia vivo post reveni en Kalion sekvis same kaj intermite: de la lernejo Calasanz li iris al lernejo San Juan Berchman (Institucio kiu tre markis lian literaturan universon), de kie li estis elpelita, kaj de tie li iris al San Luis en 1966, ejo de kiu li estis ankaŭ elpelita pro malbonkonduto; fine, li diplomiĝis en la lernejo Camacho Perea, en 1968.

Inter la literoj, la teatro kaj la kino[redakti | redakti fonton]

Krom la ŝato por literaturo, Andrés ankaŭ ŝatis teatron kaj kinon. En 1966 li verkis sian unuan teatraĵon titolita Las curiosas conciencias (la kuriozaj konsciencoj); de tiu sama jaro ankaŭ estas lia rakonto Infección (Infekto). Unu jaro poste li reĝisoris la teatraĵon La cantante calva (La senhara kantistino), de Eugène Ionesco, kaj verkis El fin de las vacaciones (La fino de la ferio), Recibiendo al nuevo alumno (Ricevanta la novan lernanton), El Mar (La maro), Los imbéciles también son testigos (Ankaŭ la stultuloj estas atestantoj), kaj La piel del otro héroe (La haŭto de la alia hero'); per tiu lasta verko li gajnis la "Primer Festival de Teatro Estudiantil de Cali" (Unua Festivalo de Teatro el Kalio). En 1968 li eniris en la departemento de teatro de la Universidad del Valle -institucion kiu li forlasis en 1971-; unu jaro poste li eniris kiel aktoro al Teatro Experimental de Cali (Eksperimenta Teatro el Kalio), kie li konis Enrique Buenaventura.

1969 estis la plej fruktodona jaro de Andrés Caicedo. Li komencis labori kiel kino-kritikisto en la ĵurnaloj El País (La Lando), Occidente (Okcidento) kaj El Pueblo (La Popolo). Li ricevis kelkajn premiojn: pro sia rakonto Berenice en la Universidad del Valle, Los dientes de caperucita ricevis la duan lokon en la Latinamerika Konkurso de Rakontoj, aranĝita de la venezuelana revuo Imagen (Bildo). Li adaptis kaj gvidis alian teatraĵon de Eugène Ionesco: Las Sillas (La seĝoj), verkis la rakontojn Por eso yo regreso a mi ciudad (Tial mi revenas al mia urbo), Vacíos (Malplenaĵoj), Los mensajeros (La mesaĝistoj), Besacalles, De arriba a abajo de izquierda a derecha (De supre malsupren, de maldekstre dekstren), El espectador (La spektanto), Felices amistades (Feliĉaj amikecoj) kaj Lulita, ¿que no quiere abrir la puerta? (Lulita, ĉu vi ne volas malfermi la pordon?).

La Kinoklubo el Kalio[redakti | redakti fonton]

Pro sia ŝato al kino li fondis en 1971, kune kun siaj amikoj Ramiro Arbeláez, Hernando Guerrero, Carlos Mayolo kaj Luis Ospina, la Cine-Club de Cali (Kino-klubo), unue en domo aŭ domaro nomata "Ciudad Solar" (Urbo Suna), havaĵo de Guerrero. La kino-klubo translokiĝis poste al la salono de la Eksperimenta Teatro de Kalio, poste al Teatro Alameda kaj fine al Teatro San Fernando. La Kino-klubo de Kalio allogis grandan variecon de personoj inter studentoj, intelektuloj kaj kinistoj, kiuj vidis, ludis kaj kritikis tion kion Andrés, la kinklubestro volis montri al ili.

En 1970 adaptis kaj gvidis La noche de los asesinos (La noktoj de la murdistoj), de José Triana; tiu sama jaro li verkis la rakonton Antígona. Unu jaro poste li verkis la rakontojn Patricialinda (Belapatricia), Calibanismo, Destinitos fatales (Fatalaj celoj), Angelita y Miguel Ángel kaj El atravesado; verkis aldone la eseojn Los héroes al principio (La herooj dekomence), pri la verko de Mario Vargas Llosa La ciudad y los perros (La urbo kaj la hundoj), kaj El Mar (La maro), pri la verko de Harold Pinter.

Kun sia amiko Carlos Mayolo li klopodis fari filmon, sen sukceso, pri sia verko Angelita y Miguel Ángel, en 1972. Samjare li verkis la skripton Un hombre bueno es difícil de encontrar (Bona homo estas malfacile trovi), kaj la rakontojn El pretendiente (La pretendanto) kaj El tiempo de la ciénaga (La tempo de la marĉejo), ĉi-lasta premiita ĉe la konkurso nacia de rakonto de la Universidad Externado de Colombia.

La vojaĝo al Usono[redakti | redakti fonton]

En 1973, Andrés vojaĝas al Los-Anĝeleso kaj poste al Novjorko kun la celo vendi al Roger Corman kvar verkojn kiun li verkis, kaj kiujn lia fratino tradukis rapide; lia entrepreno ne sukcesis kaj Corman neniam havis la verkojn en siaj manoj.

Citaĵo
 es un medio muy difícil y enmarañado, y la parte que está metida en Hollywood no se anima a colaborar por miedo a la competencia.   Estas malfacila kaj komplika etoso, kaj la parto (La kolombianoj) kiu estas en Holivudo ne volas helpi pro la timo al la konkurenco. 
— Andrés Caicedo

Li skribis leteron al sia patrino, pri sia malsukceso. En ĉi-lando Andrés ekskribis kio estas konsiderata de la kritiko lia plej bona romano ¡Que viva la música! (Vivu la muziko), la nura romano kiun li finigis, kaj komencis la redaktado de taglibro kun la celo farigi romanon, titolita Pronto: memorias de una Cinesífilis (Baldaŭ: memoraĵoj de unu kino-sifiliso); aldone, li havis la eblon intervjui al kino-direktoro Sergio Leone. Lia ĉeestado en Usono estis la vivmomento en kiu li plej vidis kinon.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Maternidad (Patrineco), rakonto verkita en 1974, estis konsiderata de li mem kiel sia plej bona verko. En tiu sama jaro aperis la unua volumo de Ojo al cine, specialigita revuo kiu transformiĝis en la plej grava el Kolombio. Ankaŭ li vojaĝas denove al Usono, ĉifoje por ĉeesti en la Internacia Montrado de Kino. Unu jaro poste "Ediciones Pirata de Calidad" aperigis lian rakonton El atravesado, danke al apogo ekonomia de lia patrino, verko kiu akiris kelkan famon loknivele. La libro kie li rakontas parton de sia vivo, temas pri sia infanaĝo, kaj la kialo de sia karaktero.

La Sinmortigo[redakti | redakti fonton]

Fidele al sia ideo ke vivi pli ol 25 jaroj estas sensencaĵo, Andrés provis mortigi sin dufoje en 1976; spite tion, li verkis du rakontojn pliajn: Pronto (Baldaŭ) kaj Noche sin fortuna (Nokto sen fortuno), kaj aperigis la numerojn 3, 4 kaj 5 de la revuo Ojo al cine. Li donis la manuskripton finan de ¡Que viva la música!, de kiu li atingis ricevi unu ekzempleron eldonita la 4-a de marto de 1977; tiun saman tagon li ingestis intence 60 lozanĝojn de sekobarbital, kaj tiel li mortis.

Analizante lian morton, Alberto Fuguet diras:

Citaĵo
 Caicedo es el eslabón perdido del boom. Y el enemigo número uno de Macondo. No sé hasta qué punto se suicidó o acaso fue asesinado por García Márquez y la cultura imperante en esos tiempos. Era mucho menos el rockero que los colombianos quieren, y más un intelectual. Un nerd súper atormentado. Tenía desequilibrios, angustia de vivir. No estaba cómodo en la vida. Tenía problemas con mantenerse de pie. Y tenía que escribir para sobrevivir. Se mató porque vio demasiado   Caicedo estas la perdita ĉenero de la boom (la latinamerika literatura movado). Kaj la unua malamiko de Makondo. Mi ne scias ĝis kiun punkton li mortigis sin aŭ estis murdita de García Márques kaj la reganta kulturo de tiu epoko. Li estis malpli la rokisto kiun la kolombiano volas, kaj pli intelektulo. nerd supra atormentita. Li havis sen-ekvilibrojn, angoro vivi. Li ne estis komforta en la vivo. Li havis problemon por teni sin sur la piedoj. Kaj devis skribi por povi vivi. Li mortigis sin ĉar li vidis tro.[4] 
— Alberto Fuguet

Influo[redakti | redakti fonton]

La antaŭlasta verkisto kiu reprenis la tendencon de Caicedo estis la ibageano Manuel Giraldo Magil en sia verko Conciertos del Desconcierto. En la 1990-aj jaroj, la verko Opio en las nubes (Opio en la nuboj), de Rafael Chaparro Madiedo, estis rigardata kiel ekstrema versio de kelkaj historioj Caicedo-aj; la influo de la kaliana verkisto daŭras en niaj tagoj per verkistoj kiel Octavio Escobar Giraldo, en lia libro De música lígera (El malpeza muziko), Efraím Medina, kiu reprenas la nigran humoron Caicedo-an en eroj de sia romano Érase una vez el amor pero tuve que matarlo (Estis iamfoje la amo sed mi devis mortigi ĝin), kaj Ricardo Abdahllah, kiu en sia unua libro de rakontoj Noche de Quema (Nokto de Bruligo) enhavigis kelkajn rakontojn Caicedo-ajn adaptitaj al la 1990-aj jaroj. La Teatro Matacandelas presentadas dum 10 jaroj la teatraĵon Angelitos Empantanados, bazata en la verko de Caicedo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La plej parto el lia verkoj estis publikigotaj postmorte. Danke al la laboro de kelkaj amikoj, estis publikigitaj libroj kiuj kununigas liajn rakontojn kaj teatraĵojn, tiel kiel liajn eseojn kritikajn pri kino. Same, estis publikigitaj kelkaj leteroj kiujn li sendis al sia patrino, fratinoj kaj amikoj. En tiuj leteroj eblas vidi liajn turmentitajn emociajn statojn. Kelkaj el la plej famaj kompendioj:

  • Mi Cuerpo es una celda (Mia korpo estas malliberejo) - 2008 Bogotá: Norma.
  • El libro negro de Andres Caicedo (La nigra libro de Andrés Caicedo -2008- Bogotá: Norma.
  • El cuento de mi vida (La rakonto de mia vivo) -2007- Bogotá: Norma.
  • Noche sin fortuna / Antígona (Nokto sen fortuno / Antígona) - 2002 Bogotá: Norma.
  • Ojo al cine -1999 . Bogotá: Norma.
  • Angelitos empantanados o historias para jovencitos / A propósito de Andrés Caicedo y su obra (Torfiĝitaj anĝeletoj aŭ historiaj por junuletoj / Pri Andrés Caicedo kaj lia verkaro) - 1995 Bogotá: Norma.
  • Recibiendo al nuevo alumno (Ricevanta la novan lernanton) - 1995 Cali: Editorial de la Facultad de Humanidades de la Universidad del Valle.
  • Destinitos fatales (Fatalaj celoj) -1984 Bogotá: Oveja Negra.
  • Berenice / El atravesado / Maternidad / El Tiempo de la ciénaga - 1978 Cali: Editorial Andes.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • ¡Que viva la música! (Vivu la muziko) -1977
  • Noche sin fortuna (Nokto sen fortuno, ne finigita) - 1976
  • La estatua del soldadito de plomo (La statuo de la plumba soldateto, ne finigita) - 1967
  • La Vida de Jose Vicente Diaz López (La vivo de Jose Vicente DIAZ LÓPEZ) - 1975

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pronto (Baldaŭ) - 1976
  • En las garras del crimen (En la ungegoj de la krimo) - 1975
  • Maternidad (Patrineco) - 1974
  • El pretendiente (La pretendanto) - 1972
  • El tiempo de la ciénaga (La tempo de la marĉejo) - 1972
  • El atravesado - 1971
  • Destinitos fatales (Fatalaj celoj) - 1971
  • Calibanismo - 1971
  • Patricialinda (Belapatricia) - 1971
  • Antígona - 1970
  • Berenice - 1969
  • Lulita, ¿qué no quiere abrir la puerta? (Lulita, ĉu vi ne volas malfermi la pordon?) - 1969
  • Felices amistades (Feliĉaj amikecoj) - 1969
  • El espectador (La spektanto) - 1969
  • De arriba a abajo de izquierda a derecha (De supre malsupren, de maldekstre dekstren) - 1969
  • Besacalles - 1969
  • Vacíos (Malplenaĵoj) - 1969
  • Por eso yo regreso a mi ciudad (Tial mi revenas al mia urbo) - 1969
  • Los mensajeros (La mesaĝistoj) - 1969
  • Los dientes de Caperucita (La dentoj de Ruĝkufulineto) - 1969
  • Infección (Infekto) - 1966
  • Calicalabozo - 1966, Enhavas 15 rakontojn i.a Infección.
  • El silencio (La silento) - 1964

Teatro kaj Kino[redakti | redakti fonton]

  • Un hombre bueno es difícil de encontrar (Bona homo estas malfacile trovi) - 1972
  • El fin de las vacaciones (La fino de la libertempo) - 1967
  • Recibiendo al nuevo alumno (Ricevanta la novan lernanton) - 1967
  • El mar (La maro) - 1967
  • Los imbéciles están de testigos (La stultuloj estas de atestantoj) - 1967
  • La piel del otro héroe (La haŭto de la alia hero') - 1967
  • Las curiosas conciencias (La kuriozaj konsciencoj) - 1966

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MEDELLÍN BECERRA, Jorge Alejandro y Diana Fajardo Rivera, Diccionario de Colombia, Ed. Norma, Bogotá, 2005-2006, p. 149, ISBN 958-04-8561-5
  2. Aliaj fontos certigas ke li diradis "Vivi pli ol 25 jaroj estas sensensaĵo", esta biografía Arkivigite je 2012-07-02 per Archive.today Centro Virtual Isaacs de la Universidad del Valle, Konsultita je la 14-a de junio de 2008.
  3. ¡Qué viva la música! Arkivigite je 2008-05-27 per la retarkivo Wayback Machine, resumo far es.shvoong.com. Konsultita je la 14-a de junio de 2008.
  4. 4,0 4,1 CAREAGA, Roberto, "Fuguet pretigas antologion de Andrés Caicedo, la unua malamiko de Makondo Arkivigite je 2012-06-29 per Archive.today", La Tercera, Santiago de Chile, 22-a de februaro de 2008, Konsultita je la 14-a de junio de 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caicedo, Andrés (1984). Destinitos fatales. Bogotá: Oveja Negra. ISBN 84-8280-413-8.
  • Caicedo, Andrés (1995). Angelitos empantanados o historias para jovencitos / A propósito de Andrés Caicedo y su obra. Bogotá: Norma. ISBN 958-04-3201-5.
  • Caicedo, Andrés (2007). El cuento de mi vida. Bogotá: Norma. ISBN 978-958-04-9982-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Andrés Caicedo en la hispana Vikipedio.