Andrés Piñó Alegret

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andrés PIÑÓ ALEGRET, ankaŭ konata kiel Andres Pino, advokato, estis hispana esperantisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Konsiloj. Sugestoj de malnova Esperantisto. Ĉe la aŭtoro, 1934(?) 56 pĝ.
Citaĵo
 La aŭtoro plendas, ke la nuna E -movado senvigligas. Li kulpigas pro tio ne nur la

mondkrizon sed ankaŭ la gvidantajn esp.istojn, kiuj ofte estas tro egoismaj kaj krome post varbado ne sufiĉe atentas la bezonojn de junaj noventuziasmigintaj homoj. La komencon de tiu interna krizo laŭ Pino alportas la Kongreso de Helsinki kun la malfavora kontrakto; en la jaroj post la Viena kongreso la tempo de la grandaj sukcesoj definitive estas forpasinta. La broŝuro samtempe estas admono, uzi niajn fortojn ne dise sed per koncentrigo. Ĝi severe kritikas la aferetemon de UEA kaj insistas pri la graveco eĉ de la ŝajne plej sensignifa samideano. La rimarko rilate la varbadon inter fervojistoj almenaŭ ne validas por Aŭstrio. La libro, kies fontoj parte estas artikoloj, publikigitaj en „La Suno hispana“ estas sufiĉe korekte skribita. Kiel ĉefajn erarojn mi menciu „La pli muitaj“ kiel superlativo, „same ol“, „profiti” anst. „profitigi”; intermiksadon de „kaŭzo” kaj „afero” (Sache), de

„bedaŭro” kaj „domaĝo” (Schade), de „prave” kaj „ĝuste”, uzon de „laŭ” kiel konjuukcion, de „enteni“ anst. „enhavi", Krome estas malgustaj la esprimoj „la plej ĉeestata kongreso kiel (anst. el) ĉiuj aliaj” „skribi artikolon sur gazeto”. La trouzo de neadoj estas romanismo. Bona neologismo estas „kotizan’aro”. 
— Dro Biehler. Aŭstria Esperantisto n.110 (jul 1934)


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Piñó Alegret Andrés, hispano, advokato. Naskiĝis en la 20-a de oktobro 1878 en Valencio. Esperantisto de 1906. Partoprenis 12 UK-jn, dum la 5-a organizis postkongreson al V. Kunfondanto de Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj. Dumviva membro kaj delegito de UEA. Fervora propagandisto. Estis kunlaboranto de „La Suno Hispana“. Publikigis kelkajn broŝurojn. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.