Anelidoj
Anelidoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kambrio - ĉi-epoke | ||||||
Glycera sp.
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Klasoj kaj subklasoj
| ||||||
Klaso Poliketoj Polychaeta (polifilia)? | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
Anelidoj (Annelida) [1] aŭ ringvermoj estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. En ĝi estas, inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko, kaj la hirudo.
Lamarko
Lamarko konsideris la anelidojn kiel oka klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuaj kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).
Notoj
Referencoj
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.