Angara montpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angara montpasejo (Krimeo)
Angara montpasejo (Krimeo)
DMS
La trolebusa haltejo ĉe la Angara montpasejo

Angara montpasejo (ruse Ангарский перевал, ukraine Ангарський перевал, krime-tatare Anğara boğazı) estas montpasejo en Krimeo, la plej alta punkto de la ŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto (752 m super la marnivelo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La montpasejo troviĝas en la Angara intermontejo, kiu dividas la montajn masivojn Ĉatirdago kaj Demerĝio. Samtempe la pasejo estas la plej malalta punkto de la akvodislimo inter la riveroj Angaro (alfluanto de Salgiro, fluas norden, ĝuste ĝi donis la nomon al la pasejo) kaj Demerĝio (fluas suden). Administre la pasejo troviĝas ĉe la limo inter la Simferopola distrikto kaj Aluŝta municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en antikvaj tempoj la Angara intermontejo estis uzata kiel pasejo inter la marbordo kaj la interna stepa parto de Krimeo. En mezepoko tra la pasejo kondukis ŝarĝ-vojo, kiu estis gardata de kelkaj mezepokaj fortikaĵetoj (ĝis nun konserviĝis restaĵoj de la defend-muroj kvin kilometrojn norde de la moderna pasejo, kie la valo iĝas tre mallarĝa). La unua pli-malpli moderna vojo tra la pasejo estis konstruita en la jaroj 1824–26 sub gvido de la armea inĝeniero Ŝipilov, kion atestas la memor-obelisko, situanta ĉ. 600 metrojn oriente de la moderna ŝoseo. Post tiam la vojo estis multfoje rekonstruata.

En la tempo de la Dua mondmilito la montpasejo iĝis areno de longdaŭra interbataloj inter germanaj trupoj kaj la partizanaj taĉmentoj. Timante la atakojn de la partizanoj la germanaj militistoj forhakis la arbojn ĉe ambaŭ flankoj de la vojo por fari nudan strion ĉ. 100-150 metrojn larĝan. Memore al la militaj eventoj ĉ. 5 kilometrojn for de la pasej-pinto ĉe la ŝoseo troviĝas monumento, nomata "Partizana ĉapo" (ĝi prezentas grandan diabazan ŝtonegon, kiu havas formon de ĉapo, kiun trastrekas ruĝa strio de granito).

La lasta granda rekonstruo de la vojo okazis en la 1950-aj jaroj. Novembre 1959 la pasejon traveturis la unua trolebuso de la interurba trolebusa linio Simferopolo-Aluŝto-Jalto.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la Angara pasejo estas populara ripoz-loko. Apud la pasejo troviĝas kelkaj turismaj bazoj kaj skiejoj. De la pasejo komenciĝas multaj turistaj paŝ-padoj, kiuj kondukas sur la montojn Ĉatirdago kaj Demerĝio. Ĉirkaŭ la pasejo oni ofte organizas konkursojn pri la orientiĝ-sporto.

Sur la plej alta punkto de la pasejo troviĝas posteno de trafik-polico kaj trolebus-haltejo.