Ángel Figuerola Auque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angel Figuerola Auquae)

Angel FIGUEROLA AUQUE (naskiĝis en 1913, mortis en 2003) estis hispana esperantisto (ekde 1930).

Li lernis Esperanton en 1930. Kun sia edzino Marcelina Palomo, mortinta post li en 2000, li aktivis por Esperanto en Madrido kaj en la blindula movado.

Li prezidis la Hispanan Esperanto-Federacion (1970-1977), la asociojn Hispana Esperanta Aŭrora kaj Madrida Esperanto-Liceo. Li elstaris kiel aktivulo de Blindulara Hispana Esperanto-Movado, kaj kadre de la UK en Madrido (1968) li organizis kaj prezidis Internacian Blindularan Kongreson. (Esperanto, majo 2003)