Angela Beesley
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Angela Beesley (n. 1977[1]) estas brita interreta entreprenisto. Ŝi estas kunfondinto kaj vicprezidanto por la komunejaj rilatoj de Wikia Inc..
Beesley naskiĝis en Norwich, Anglio. Ŝi ricevis bakalaŭran sciencan gradon pri psiĥologio en Aston University en 2000. Ŝi estis eduka esploristo kaj testa evoluigisto.
Ŝi fondis en oktobro de 2004 kun Jimmy Wales Wikia. Beesley estis elektita al gvidantaro de neprofita Wikimedia Foundation, sed demisiis en julio de 2006 pro la daŭraj personaj atakoj.

