Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Merkel (2010)

Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] (Pri tiu ĉi sono prononco; naskita je la 17-a de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ŝi estas kancelierino de Germanio.

Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinaro kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005. (Ĉar la kancelieron (ĉefministron) elektas ne la popolo, sed la parlamento, la germana juro ne konas la nocion "kanceliera kandidato"; sed la partioj interkonsentis fari tiajn deklarojn, kvankam la parlamento rajtas elekti iun ajn kanceliero.)

Ŝi venkis denove en la baloto de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la baloto de la 22-a de septembro de 2013. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de 2005-2009, 2009-2013 kaj 2013-2017.

Biografio

Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la protestanta pastro Horst Kasner. Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de Federacia Respubliko Germanio en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow.

Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en Templin. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi aniĝis en FDJ (Freie Deutsche Jugend, la ŝtata junulara organizo de GDR). Post la abiturienta ekzameno en 1973 ŝi studis fizikon en la universitato de Lepsiko. En 1978 ŝi magistriĝis.

Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝian aprobon de la pola Sindikato Solidareco.

En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en Berlino. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de FDJ; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.

En 1972 ŝi edzigis la fizikiston Ulrich Merkel; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de Joachim Sauer, profesoro pri fiziko.

Antaŭe:Federacia kancelieroPoste:
Gerhard Schröder2005elektota

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj greke paĝoj de la partio CDU greke "Andrea Merkel: Tre baldaŭ nova koalicio" artikolo el la retejo "Eventeo" de la 29-a de septembro 2009 post la parlamenta baloto (esperante)

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda