Angela parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Angela parulio
Angela parulio
Angela parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Dendroica angelae
(Kepler kaj Parkes, 1972)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Angela parulio (Dendroica angelae), Elfin-woods Warbler en anglaReinita de Bosque Enano en hispana, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas endemia de la insulo de Karibio nome Puerto-Riko kie ĝi estas loka kaj nekomuna specio. Malkovrita en 1968 kaj priskribita en 1972, ĝi estas la plej ĵusa priskribata specio de la de Ameriko birdofamilio de Paruliedoj.[1] La nomo de la specio en la latina scienca nomo, angelae, kaj en Esperanto kaj aliaj lingvoj, estas ŝuldata al Angela Kepler, unu el ties malkovrintoj. Ĝi estas insektomanĝulo, kiu manĝas per plukado malgrandajn insektojn el la foliaro.

Pro ties malgrandaj populacioj kaj limigita habitato, oni komencis konservadajn klopodojn jam en 1982 (nur 10 jarojn post la priskribo) por protekti tiun specion, sed, je 2005, tiu parulio ankoraŭ bezonis protekton. Tiu neotropika specio ne estas sub tuja danĝero kiel la majoritato de tiu habitato, sed enmetitaj specioj, kiaj ratoj kaj la Java herpesto, habitatoperdo kaj naturaj katastrofoj reprezentas eventualajn minacojn al la populacio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La Zebroparulio estas specio komune konfuzita kun la Angela parulio

La Angela parulio estas unu de 29 specioj de la genro Dendroica de la amerika familio de Paruliedoj. Ĝi estis unuafoje observata en 1968 fare de Cameron kaj Angela Kepler dum ili direktoris observadojn pri du puertorikajn endemiajn birdojn, nome la Puertorika amazonpapago kaj la Puertorika todio. La 18an de majo 1971, oni kaptis specimenon en la Nacia Arbaro El Yunque, kiun tiam oni supozis la ununura habitato. Post unu jaro Kepler kaj Parkes priskribis kaj nomigis la specion kaj tiele faris la plej ĵusan malkovron de paruliedoj (Dendroica spp.) en Ameriko.[2] Ankaŭ ĝi estas la unua specio priskribita en Karibio ekde 1927 kaj la unua puertorika specio priskribata en la 20a jarcento.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La supra korpo de la Angela parulio estas ĉefe blankanigra dum la subaj partoj estas blankaj kun nigra strieco. Aliaj identigaj karakteroj estas malhelbrunaj okuloj, blankaj makuloj ĉe orelareo kaj kolo, duonigita blanka okulringo, nigra traokula strio kaj du blankaj punktomakuloj en eksteraj vostoplumoj. Kiel karaktero ankaŭ de la insulaj parulioj de Antiloj (nome D. adelaidae, D. delicata, D. plumbea kaj D. pharetra), ankaŭ tiu specio montras longan bekon kaj mallongajn, rondoformajn flugilojn (53.8 mm averaĝe). Inter la specioj de Dendroica, nur D. adelaidae havas pli mallongan enverguron (50 mm) ol tiu de la Angela parulio.[3] Junuloj diferencas el plenkreskuloj, retenantaj grizecverdecan dorson dum proksimume unu jaron kaj parte plumoŝanĝas el julio al oktobro. La averaĝa longo de matura Angela parulio estas de 12.5 cm kaj la averaĝa pezo estas 8.4 g.[4] La kruroj estas blugrizaj. Oni ne videblas seksa dimorfismo en tiu specio, male al aliaj samgenranoj, sed maskloj povas montri iom pli da nigra strieco en brusto kaj gorĝo.

La Angela parulio estas ofte konfuzata kun la simila nesamgenra Zebroparulio (Mniotilta varia), nereproduktanta specio en Karibio sed videbla en Puerto-Riko el mezo de septembro al komenco de majo. La ĉefa fizika distingilo estas ĉe okuloj. La Angela parulio havas nekompletan blankan okulringon dum la Zebroparulio havas blankan strion superokulan kaj blankan nur suban duonon de la okulringo. Alia distingilo troviĝas en la krono, ĉar tiu de la Angela parulio estas tute nigra kaj tiu de la Zebroparulio havas blankan vertican strion.

Populacio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Kiam estis unuafoje malkovrita, oni supozis ke la Angela parulio loĝas nur en altaj altitudoj, el 640 al 1030 m, “nanaj” arbaroj de la Nacia Arbaro El Yunque en orienta Puerto-Riko. La venteltenaj arboj de tiu arbaro rare superas 5 m de alto kaj karakteras per duraj dikaj branĉetoj, ledecaj folioj kaj nepenetrebla, densa subkreskaĵaro ideale por kaŝiĝi el predantoj. Tri pliaj populacioj estis poste malkovrataj en la Ŝtata Arbaro Maricao (1972, pli granda konata populacio), la Ŝtata Arbaro Carite (1977) kaj la Ŝtata Arbaro Toro Negro (fine de 1970-aj jaroj).[5] Aliaj studoj montris, ke tiu specio migretas altitude al pli malaltaj altaĵoj, el 370 al 600 m, al arbaroj de tabonuko kaj cirilao.[6]

Censo de la Angela parulio (2001)

Septembre de 1989, la uragano Hugo frapis la centrajn kaj orientajn regionojn de Puerto-Riko damaĝante tri (populacioj de la Naciaj Arbaroj El Yunque, Toro Negro kaj Carite) de la kvar konataj populacioj de la Angela parulio. Studo farita post du jaroj en Arbaro Toro Negro, ĉe la Cordillera Central, trovis neniun individuon.[7] Ĵusaj studoj sugestas ke pro nekonataj kialoj la populacio de Carite kaj Toro Negro estis ŝajne formortintaj.[5] Oni faras censojn ĉiun 3an aŭ 4a jaron fare de la puertorika Breeding Bird Survey (PRBBS). La lasta censo estis farata en 2001 en kiu 3 individuoj estis observataj ĉe la Ŝtata Arbaro Maricao. Lasta ĉirkaŭkalkulo de IUCN, preparata en 2000, ĉirkaŭkalkulis stabilan populacion de 600 maturaj individuoj.[8]

Historie la Angela parulio estis limigita al humidaj montararbaroj de kvar diversaj lokoj en Puerto-Riko. Nune oni supozas, ke la specio estas formortinta el du lokoj, kaj loĝas nur ĉe la Nacia Arbaro El Yunque kaj la Ŝtata Arbaro Maricao. La “nana” arbaro de El Yunque karakteras pro alta pluvokvanto kaj humideco, malaltaj temperaturoj kaj sunbanado, kaj konstantaj ventoj. Ĝi troviĝas ĉe montopintoj kaj ĉefe estas komponita de densa arbustaro kaj malgrandaj arboj kun musko kaj epifitoj en ties plantoj kaj grundo. La speciriĉo estas malalta kompare kun aliaj tipoj de arbaroj (tabonuko, cirilao kaj Prestoea) troviĝantaj ĉe la Montoj Luquillo.[6] La nana arbaro de Maricao, situa en okcidenta Puerto-Riko, ricevas jaran averaĝan pluvokvanton de 2,250 cm, alta kvanto konsidere ke pluvarbaro difine ricevas minimuman kvanton de 1,700 mm jare. Tamen ĉar la grundo havas malaaltan akvujan kapaciton ties vegetaĵaro estas pli ksera ol atendite.[6] La plej alta denseco de specioj okazas ĉe la arbaro de Podocarpus en Maricao. Oni havas malmultan informon pri la nanaj arbaroj de Toro Negro kaj Carite.

Dieto kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Angela parulio troviĝas komune manĝanta insektojn meze de la kanopeo.[4] Dum serĉado ili ofte ariĝas kun aliaj birdoj, kiaj la Zebroparulio, la Puertorika nesospingo kaj la Malgrandantila kontopo. Oni priskribis tri sistemojn predokaptajn, plukado, ŝvebado kaj bekoprobado.[4] Plukado estis priskribita kiel ĉassistemo fare de stara aŭ moviĝanta birdo. Ŝvebado estas ĉassistemo fare de birdo dumfluga. Bekoprobado estas ĉassistemo per kiu la birdo elfosas per sia beko, manĝas en substraton serĉante manĝon per maniero simila al tiu de kokoj.[4] Plukado, ĉefe ĉe folioj, estas la sistemo uzata plej ofte de la Puertorika parulio dum bekoprobado estas la malplej uzata.[4]

La kantoj kaj alvoko de la Angela parulio estas malfacile aŭdeblaj.[9] La specio havas subtilan voĉon kaj ties alvoko kaj kanto similas al tiuj de la Cerebo, la plej abunda birdo en Puerto-Riko. La kanto estas serio de "mallongaj, rapide kriataj, pli nemuzikecaj notoj en unu tono, descendaj laŭ volumo kaj fine per mallonga serio de distingaj duoblaj silaboj sonantaj pli malaltatone"[2] dum la alvoko estis priskribita kiel "sola, mallonga, metaleca ĉip".[2]

La Angela parulio reproduktiĝas el marto al junio. Ambaŭ gepatroj implikiĝas en la konstruo de la nesto kaj en la manĝigado de la idaro. La nestoj estas konstruataj ĉe la arbotrunko ene de seka mortinta foliaro, kutime folio de Cecropia (materialo uzata de neniu alia specio de Paruliedoj), ĉe arboj de Bulbophyllum wadsworthii. Nestoj estas bone kaŝitaj kaj situaj je 1,3 al 7,6 m supergrunde.[5] Nestoj estas tasformaj kaj faritaj el malgrandaj radikoj kaj branĉetoj, sekaj folioj de Chusquea abietifolia kaj B. wadsworthii, kaj folioj de Panicum maximum. La interno estas farata el fibroj de C. abietifolia, sekaj folioj kaj alia plantomaterialo.[10] La ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn kun ruĝecbrunaj punktoj[11]. La dieto de la idaro konsistas je insektoj – oni observis gepatrojn proponantajn plenkreskajn lepidopterojn kaj ortopterojn kaj larvojn de lepidoptero al la idoj[10].

Minacoj kaj konservoklopodoj[redakti | redakti fonton]

Striakcipitro, natura predanto de la angela parulio

La survivado de la angela parulio frontas du ĉefajn minacojn nome predadon kaj detruon aŭ ŝanĝadon de taŭga habitato. Konfirmitaj indiĝenaj predantoj estas ekzemple la Perlokula margaropo (Margarops fuscatus), la Striakcipitro (Accipiter striatus) kaj la surloke formortinta Blankgorĝa korvo (Corvus leucognaphalus) dum nekonfirmataj indiĝenaj predantoj inkludas du endemiajn serpentojn kaj kelkajn karnovorulojn (el fosiliaj restoj). Ankaŭ enmetitaj specioj, kiaj katoj (Felis domesticus), hundoj (Canis lupus familiaris), Nigra rato (Rattus rattus) kaj Java herpesto (Herpestes javanicus) estas eventualaj nestopredantoj.[10] Tiuj specioj pliiĝis pro homdisvolvaj facilaĵoj ĉefe por komunikado, en Maricao kaj El Yunque. Du faktoroj kontribuas al la detruado de la habitato de la angela parulio, homoj kaj naturo. Homorilata habitatodetruo inkludas konstruadon de komunikturoj, elproduktadon de ligno, kaj vastigon de ŝoseoj kaj padoj. Natura kontribuado al detruo venas el naturkatastrofoj kiaj forstaj incendioj kaj uraganoj[2].

La angela parulio estis situanta en la usonfedera kandidatolisto por Endangered Species Act en 1982. en 2005, grupo de sciencistoj, studentoj, artistoj kaj konservistoj petis al la regadministrado de Bush akcepti 225 speciojn, inter kiuj la angela parulio, por la listo de Endanĝeritaj Specioj. El tiuj 225 specioj, pli ol unu triono estis en tiu kandidatolisto dum 20 aŭ pli da jaroj kaj duono dum 10 aŭ pli da jaroj. Ĵusaj studoj montris ankaŭ, ke ekde la kreado de la Endangered Species Act en 1973, 114 specioj de Usono iĝis formortintaj, multaj pro manko de habitatoprotekto fare de la federala registaro.[12]

La IUCN unue taksis la statuson de la angela parulio en 1988. Tiam ĝi ricevis klasigon de Malalta Risko/malplej zorgiga. En 1994, ties statuso estis ŝanĝita al Malalta Risko/preskaŭ minacata kaj en 2000, ties statuso estis reŝanĝita al vundebla, kie ĝi restas[13]. La justigo por pluhavi la specistatuson kiel vundebla estas ke "Ne estas rektaj aŭ tujaj minacoj, sed la kombino de tre malgrandaj teritorio kaj populacio povas havi gravan implikon por ties ebloj de longdaŭra survivado, kaj tiu specio estis sekve kvalifikita kiel Vundebla"[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Menciitaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (May 21, 1998)The Dirty Dozen - A Wood Warbler Trivia Quiz. Alirita March 19, 2006.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (January 2002)Wildlife Facts - January 2002 - Elfin-woods Warbler. Alirita 19a Marto, 2006.
  3. 3,0 3,1 Kepler, C. B. and Parkes, K. (January 1972). "A New Species of Warbler (Parulidae) from Puerto Rico", gazeto : The Auk, volumo : 89, numero : 1, paĝoj : 1–18. Alirita 2006-06-18. (PDF)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Cruz, Alexander and Delannoy, Carlos A. . "Ecology of the Elfin-woods Warbler (Dendroica Angelae) II", gazeto :, paĝoj : 152–162
  5. 5,0 5,1 5,2 Anadón Irrizary, Verónica (2006). Distribuado, habitatokupo kaj loĝdenseco de la Puertorika parulio. MS Tezo. Universitato de Puerto Rico ĉe Mayagüez.
  6. 6,0 6,1 6,2 Candidate and Listing Priority Assignment Form - Elfin woods Warbler (PDF) (2001). Alirita March 19, 2006.
  7. Arroyo Vázquez, B. (2001). "Comparative study of foraging behavior and habitat selection of resident wood warblers (Dendroica) in southwestern Puerto Rico", gazeto :
  8. 8,0 8,1 Species factsheet: Dendroica angelae (2005). Alirita 19a Marto 2006.
  9. Por aŭdi la sonon de tiu specio kliku tie.
  10. 10,0 10,1 10,2 Arroyo Vázquez, Bryan (June 1992). "Observations of the breeding biology of the Elfin Woods Warbler", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 104, numero : 2, paĝoj : 362–365
  11. Elfin-woods Warbler. Alirita 19a Marto, 2006.
  12. Lucas, , "A Coalition for Conservation, 2004-05-05. Kontrolita 2006-03-19.
  13. IUCN

Ĝeneralaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj