Angelikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angeliko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Subfamilio: Apioideae
Genro: Angelikoj Angelica
Specio: A. achanggelica
Angelica archangelica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Angelikoj (Angelica) estas plantgenro ene de la familio de la Apiacoj (Apiaceae). La ĉ. 100 specioj estas precipe disvastigitaj en la moderaj regionoj de la norda hemisfero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de la oficina Angeliko (Angelica archangelica)
Fruktaro kun fruktoj de la arbara angeliko (Angelica sylvestris)

Ekstera aspekto de la folioj[redakti | redakti fonton]

Angelica-specioj kreskas kiel multjaraj herbaj plantoj. Ili formas mallongan rizomon kiu havas en la supra parto restaĵojn de foliaj ingoj. La striata tigo estas en la supra parto diĥotome branĉita.

La alterne starantaj folioj havas foliingon, petiolon kaj foliplaton.

Floraro, floroj kaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

La terminale kaj flanke starantaj, duoble umbelaj infloreskoj estas maldensaj. Povas esti multaj involukraj folioj, aǔ ili mankas. Ekzistas kelkaj radioj. Ekzistas multaj involukroj, malofte ili mankas. La kalikodentoj estas mallongaj aǔ nur rudimentaj. La sepaloj estas blankaj, roseaj, purpuraj aǔ malofte helflavaj. Ili estas renverse ovformaj kun mallarĝa pinto, kiu estas fleksita al interno.

La duobla aĥeno disfalas en dupartaj fruktoj.

Angelica heterocarpa ĉe la Loaro apud Nantes
Angelica lineariloba
Angelica lucida
marĉa angeliko (Angelica palustris)
Angelica polymorpha
arbara angeliko (Angelica sylvestris)

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro estis starigita en 1753 de Carl von Linné. La amplekso de la genro estas diskutata. Sinonimoj por Angelica L. estas: Angelocarpa RUPR. Angelophyllum RUPR., Archangelica WOLF, Callisace FISCH. EX HOFFM., Coelopleurum LEDEB., Czernaevia TURCZ. EX LEDEB., Epikeros RAF., Gomphopetalum Turcz., Ostericum HOFFM., Physolophium TURCZ., Porphyroscias MIQ.[1]

La ĉ. 100 specioj kreskas precipe en la moderaj regionoj de la norda hemisfero en Eŭrazio, Nordameriko kaj nur malmultaj specioj en Afriko. Ĉ. 24 specioj troviĝas en Nordameriko[2][3]. En Ĉinujo hejmiĝas 45 specioj, 32 nur tie.[4]

Selekto de Angeliko-specioj:[1][4]

Uzado en la popola medicino kaj aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estas kultivataj pro siaj odoraj ecoj kaj medicinaj efikoj. La plej grava estas la oficina angeliko (A. archangelica). La sameoj uzas la freŝajn radikojn kaj tigojn kiel kuracilon. La radikoj estas kelkfoje uzataj por odorigi ĝinon. La sameoj faras el la planto sian tradician muzikilon, nome la fadnon.

La marbordan angelikon (A. lucida) oni manĝas kiel sovaĝan specon de celerio. Sur la Izu-insuloj de Japanujo oni manĝas la foliojn de aŝitabo (A. keiskei), precipe en la printempo.

La kuiritaj radikoj de angeliko estas uzataj de la aleutoj kontra vundoj. La sekigita planto estas konata per sia ĉina nomo „Bai Zhi“, kaj la latina nomo „radix Angelicae Dahurica“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Menglan She, Fading Pu, Zehui Pan, Mark Watson, John F. M. Cannon, Ingrid Holmes-Smith, Eugene V. Kljuykov, Loy R. Phillippe, Michael G. Pimenov: Apiaceae. in der Flora of China, Volume 14, 2005, S. 1: Angelica, Archangelica und Czernaevia - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 14 - Apiaceae through Ericaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2005. ISBN 1-930723-41-5 (Abschnitte Beschreibung und Verbreitung)
  • V. S. Shneyer, N.G. Kutyavina, M.G. Pimenov: Systematic relationships within and between Peucedanum and Angelica (Umbelliferae-Peucedaneae) inferred from immunological studies of seed proteins, In: Plant Systematics and Evolution, Volume 236, 2003, S. 175–194.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 1,31 1,32 1,33 1,34 1,35 1,36 1,37 1,38 1,39 1,40 Angelikoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  2. [ url =http://plants.usda.gov/java/profile?symbol=ANGEL%7C title =United States Department of Agriculture Natural Resources Conservation Service | elŝutita =2011-07-06}
  3. [ url =http://luirig.altervista.org/floranam/angelica.htm%7C[rompita ligilo] title = Flora of USA and Canada |elŝutita =2011-07-16]}
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 Menglan She, Fading Pu, Zehui Pan, Mark Watson, John F. M. Cannon, Ingrid Holmes-Smith, Eugene V. Kljuykov, Loy R. Phillippe, Michael G. Pimenov: Apiaceae. in der Flora of China, Volume 14, 2005, S. 1: Angelica, Archangelica und Czernaevia - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 14 - Apiaceae through Ericaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2005. ISBN 1-930723-41-5
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 [ = J. F. M. Cannon, Umbelliferae. Thomas Gaskell Tutin, V. H. Heywood, N. A. Burges, D. M. Moore, D. H. Valentine, S. M. Walters, D. A. Webb. el Flora Europaea. WerkErg. volumo 2. Cambridge University Press. 1968. ISBN = 0-521-06662-X | paĝoj 357-358. Online Google-libro 7-b0l5BKyWUC | paĝo 357 | Linktext = Angelica L. S. 357–358