Angelino Alfano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angelino Alfano
Angelino Alfano

Alfano en Palermo en 2011


Oficanta
Funkcio akceptita:
28-a de aprilo 2013
Antaŭulo Francesco Rutelli, Massimo D'Alema

Itala Ministro pri Enlandaj Aferoj.
Oficanta
Funkcio akceptita:
28-a de aprilo 2013
Antaŭulo Anna Maria Cancellieri

Itala Ministro pri Justico
En funkcio:
8-a de majo 2008 – 27-a de julio 2011
Antaŭulo Luigi Scotti
Sekvanto Nitto Francesco Palma

Sekretario de La Popolo de Libereco
Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
1-a de junio 2011
Antaŭulo ofico ne ekzistanta

Naskiĝo 31-a de oktobro 1970
en Agrigento
Nacieco italo
Politika partio Itala Kristana Demokratio ĝis la 1994, Ek Italio ĝis la 2007 kaj poste La Popolo de la Libereco
v  d  r
Information icon.svg

Angelino ALFANO [Anĝelino Alfano] naskiĝis la 31-an de oktobro 1970 en Agrigento, Sicilio, Italio. Tre juna, li eniris en politiko al la Itala Kristana Demokratio, sed kiu en 1994 dividiĝis, kaj ekde tiam li enskribiĝis al Ek Italio. En 2001 li envenis en la itala Ĉambro de la Deputitoj kaj en 2005 li kunordigis Ek Italio en Sicilio. Ekde la 8-a de majo 2008 li estis Ministro pri Justico dum la regado de Berlusconi. En 2011 li iĝis la unua sekretario de La Popolo de la Libereco, partio de Ek Italio, laŭ la volo de Silvio Berlusconi, nome prezidanto de la partio.

Oficoj[redakti | redakti fonton]

Ministro pri Justico[redakti | redakti fonton]

La 8-an de majo 2008 li iĝis Ministro pri Justico en Regado Berlusconi IV. Li havis 37 jarojn kaj iĝis la plej juna ministro pri Justico el la itala respublika historio. Li estis enketita pri misuzo de povo, sed poste lia proceso ĉesis. La 27-an de julio 2008 li demisiis.

Sekretario pri PDL[redakti | redakti fonton]

Poste malfacila jaro por La Popolo de la Libereco, ĉefe pro la elveno de Estonto kaj Libereco por Italio antaŭe el la partio kaj poste el la plimulto, dum majo 2011 estis la administraj balotoj, kiuj indikis grandan retroiron de PDL kaj ĝenerale de la koalicio por Silvio Berlusconi. Tuj poste la rezulto de tiuj balotoj, la 1-an de junio 2011, la prezidenta buroo de PDL decidis indiki Alfano kiel nova politika sekretario de partio; ofico estis oficialigita la 1-an de julio 2011 poste la modifo de la partia statuto, kiu ne havis la sekretarion, sed nur la prezidenton.

Ministro pri Enlandaj Aferoj kaj Vicĉefministro[redakti | redakti fonton]

En 2013 Enrico Letta igis lin Vicĉefministro kaj Ministro de la Enlandaj Aferoj, en la Regado Letta, registaro kreita de la eksterkutima alianco de Demokrata Partio, La Popolo de la Libereco kaj Civitana Elekto.