Angelo Branduardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Branduardi en Napolo, 2005

Angelo Branduardi (naskiĝis en Cuggiono la 12-an de februaro 1950) estas itala kantisto kaj komponisto. Lia muziko kutime estas karakterizata kiel folklora roko kun mezepokaj influoj. A. Branduardi plenumas siajn kantojn en multaj lingvoj: la itala, franca, angla, hispana, arkaikaj lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angelo Branduardi naskiĝis en Cuggiono, malgranda urbo en la Milana provinco, sed lia familio baldaŭ transloĝiĝis en Ĝenovon. Li studis violon-ludon en muzika lernejo. 18-jaraĝa, li verkis unu el siaj plej belaj kantoj "Confessioni di un malandrino" laŭ la verso "Konfeso de huligano" de Sergej Jesenin.

A. Branduardi havas edzinon Luisa Zappa (ŝi estas aŭtoro de tekstoj por plejmulto de liaj kantoj) kaj du filinojn.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La komenco[redakti | redakti fonton]

La plej unua albumo, kiu rezultis el kunlaboro de Angelo Branduardi kaj komponisto kaj talenta kantisto Maurizio Fabrizio, ne estis publikigita. La unua publikigita albumo estis "Angelo Branduardi" (1974).

Menestrelo[redakti | redakti fonton]

La albumo "La luna", inkludanta "Konfeson de huligano" kaj delikatan kanton, kiu donis la titolon al la tuta albumo, estis preludo al sekvontaj sukcesoj. La unua vaste konata albumo de Angelo Branduardi estis "Alla fiera dell'est" (1976). Ĝin sekvis "La pulce d'acqua" (1978) kaj "Cogli la prima mela" (1979). En tiuj ĉi albumoj A. Branduardi uzis antikvajn temojn, plejparte el muziko de Renesanco kaj frua Baroko. La kanto "Alla fiera dell'est" ĝis nun restas populara inter diversaĝaj italoj pro eblo kontroli, ĉu oni povas memorigi ĉiujn vortojn de tiu fabeleca kanto kun multaj ripetoj.

Tekstoj de la kantoj havas multajn inspirajn fontojn: mortodanco, temo pri amorantino de la satano, tradicioj de ĉinoj, indiaj popoloj kaj druidoj, apokrifaĵoj. Koncertojn sukcesigis talentoj de Maurizio Fabrizio kaj uzado de nekutimaj por pop-muziko muzikiloj, kiel zimbalono, pajnoŝalmo, liuto, klarneto, kune kun ordinaraj gitaroj kaj drumo.

Eksperimentado kaj krizo[redakti | redakti fonton]

En sekvintaj albumoj oni rimarkas kreskantan deziron al eksperimentado kaj ŝanĝoj. "Branduardi" (1981) havas pli intiman tonon. "Cercando l'oro" (1983) kaptas la atenton per eskvizitaj aranĝoj. "Branduardi canta Yeats" (1985) estas tributo al William Butler Yeats. En la albumo "Pane e rose" (1988) pentriĝas ankoraŭ inspirita, sed jam pli malluma bildo de la vivo kaj morto. Kvankam la stilo de kantoj en la 1980-aj jaroj ankoraŭ similas al la pli frua, ŝajnas, ke kantoj de A. Branduardi jam perdis fortan ritman energion, karakteran por tiaj liaj ĉefverkoj, kiel "Ballo in Fa Diesis Minore" kaj "Cogli la prima mela". La albumo "Il Ladro" (1991) markis tre delikatan punkton en la vivo de A. Branduardi lime de depresio, kio eĥis en morna kantad-stilo.

Reen al la vivo[redakti | redakti fonton]

La albumo "Si puó fare" 1993 revenigis A. Branduardi al normalo. Nun la artisto volas foriri de la imago de menestrelo, kiu fariĝis tro mallarĝa por li. En 1994 aperis "Domenica e Lunedì", dediĉita al Franco Fortini.

Novaj direktoj[redakti | redakti fonton]

En 1996, dum celebrado pro rekonstruo de la katedralo de Spilimbergo post la katastrofa tertremo en 1976, A. Branduardi registris eksterordinaran albumon "Futuro antico", kie li agis, kiel muzikisto de la frua Baroko. Li uzis ekzistantan muzikan materialon, miksis ĝin kun sia propra kaj aldonis tekstojn. Tiu sperto daŭris en "Futuro antico II" kaj "Futuro antico III".

En 1998 A. Branduardi kune kun la itala komediisto kaj verkisto Giorgio Faletti laboris super la albumo "Il dito e la luna".

Kreante la albumon "L'infinitamente piccolo", A. Branduardi reverkis antikvajn muzikajn temojn kaj prenis kantotekstojn el verkoj de Sankta Francisko kaj libroj pri li. A. Branduardi komponis ankaŭ muzikalon "Francesco" pri la sama temo.

En 2003, dum periodo, markita de plifortiĝo de rasismo kaj maltoleremo, A. Branduardi kolektis en la novan albumon "Altro ed altrove" am-historiojn de diversaj kulturoj.

Sondiskoj[redakti | redakti fonton]

  • "Angelo Branduardi", 1974
  • "La luna" ("La luno"), 1975
  • "Alla fiera dell'est" ("En orienta foiro"), 1976
  • "La pulce d'acqua" ("Akvopulo"), 1977
  • "Cogli la prima mela" ("Pluku la unuan pomon"), 1979
  • "Gulliver, la luna e altri disegni" ("Gulliver, la luno kaj aliaj desegnaĵoj"), 1980
  • "Branduardi", 1981
  • "Cercando l'oro" ("Serĉante oron"), 1983
  • "State buoni se potete" ("Estu bonaj, se vi povas"), 1983, muziko al la samtitola filmo
  • "Branduardi canta Yeats" ("Branduardi kantas Yeats-on"), 1986
  • "Pane e rose" ("Pano kaj rozoj"), 1988
  • "Il ladro" ("La ŝtelisto"), 1990
  • "Musiche da film" ("Film-muzikaĵoj"), 1992
  • "Si può fare" ("Eblas fari"), 1992
  • "Domenica e lunedì" ("Dimanĉo kaj lundo"), 1994
  • "Camminando camminando" ("Vojaĝante"), 1996
  • "Futuro antico I" ("Futurantikvo I"), 1996
  • "Il dito e la luna" ("La fingro kaj la luno"), 1998
  • "Studio Collection" ("Studia kolekto"), 1998
  • "Futuro antico II" ("Futurantikvo II"), 1999
  • "L'infinitamente piccolo" ("Infinitezimo"), 2000
  • "Futuro antico III" ("Futurantikvo III"), 2002
  • "Altro ed altrove" ("Alia kaj alie"), 2003
  • "The Platinum Collection" ("La platena kolekto"), 2005
  • "Futuro antico IV" ("Futurantikvo IV"), 2007

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]