Angelo Scola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelo Scola
Roman Catholic Archbishop of Milan
Persona informo
Angelo Scola
Naskiĝo 7-an de novembro 1941 (1941-11-07) (82-jaraĝa)
en Malgrate
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italafrancagermana vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de FriburgoKatolika Universitato Sankta Koro vd
Subskribo Angelo Scola
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Angelo SCOLA (naskiĝis la 7-an de novembro 1941 en Malgrate proksime al Milano, Italio) estas itala kardinalo de la Romkatolika Eklezio, kaj Ĉefepiskopo de Milano ekde 2011.

Angelo Scola gajnis du doktoriĝojn, la unuan je filozofio kaj la duan je teologio.

Li estis ordinita je la aĝo de 29 jaroj, la 18-an de julio 1970, ne en la Milana diocezo kie li naskiĝis, sed en Teramo. Li okupiĝis tre kun la movado Komuneco kaj Liberigo antaŭ ol li transloĝiĝis al Freiburg por instrui filozofion kaj moralan teologion.

En 1992, li fariĝis profesoro de teologio kaj antropologio ĉe la Pontifika Instituto Johano Paŭlo la 2-a por Studoj pri Geedziĝo kaj Familio, kaj dume instruis kristologion ĉe la Pontifika Laterana Universitato.

Li fariĝis episkopo de Grosseto en 1991. Post kvar jaroj, li aliĝis al la Roma Kurio kiel rektoro de la Laterana Universitato kaj prezidento de la Pontifika Instituto Johano Paŭlo la 2-a por Studoj pri Geedziĝo kaj Familio, kaj en 1996 li iĝis ano de la Pontifika konsilio por la familio. La 5-an de januaro 2002, li fariĝis Patriarko de Venecio, posteno kiun li tenis ĝis 2011; je la 21-a de oktobro 2003, li fariĝis kardinalo, kaj je la 28-a de junio 2011, Papo Benedikto la 16-a transigis lin al la ĉefepiskopujo de Milano.

Li estis la fondinto de la revuo Oazo, eldonata en la itala, angla, franca, araba kaj urdua, por antaŭenigi komprenon inter kristanoj kaj islamanoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]