Angelus Silesius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angelus Silesius [ANGELUS SILEZIUS], realnome: Johann aŭ Johannes SCHEFFLER (naskiĝis la 1624, mortis la 9-an de julio, 1677) estis germana poeto de la Baroko.

Angelus Silesius (pseŭdonimo signifikanta Mesaĝisto Silezia) naskiĝis fine de la jaro 1624 en Breslau (nuntempe: Vroclavo en Pollando). Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, sed la dato de lia bapto estis la 25-an de decembro 1624.

La filo de protestantisma familio studis en Strasburgo, Lejdeno kaj Padovo, en ĉi-lasta li en la jaro 1648 doktoriĝis pri medicino kaj filozofio. Unu jaron poste li eklaboris kiel kuracisto por la duko Silvius Nimrod von Württemberg.

En 1652 li revenis al Breslau. Unu jaron poste li pro kvereloj konvertiĝis al la katolikismo; siajn motivojn li priskribis en la verko Gründtliche Ursachen und Motiven, warumb Er von dem Luthertumb abgetreten, und sich zu der Catholischen Kirchen bekennet hat. En la jaro 1654 li fariĝis kuracisto de la aŭstra imperiestro Ferdinando la 2-a.

Kun granda pasio Angelus Silesius batalis kontraŭ la sekvoj de la reformacio, Krom pamfletojn kontraŭ la protestanoj li verkis religiajn poemojn, kantojn kaj epigramojn. En la jaro 1661 li fariĝis katolika pastro en Neiße (nuntempe: Nysa en Pollando). La postenon de kortega marŝalo, akiritan en 1664, li du jarojn poste jam forlasis. La lastajn dek jarojn de sia vivo li pasigis retirite. Li mortis en Breslau.

En Esperanto aperis

Aforismoj el la „Keruba migrulo“ ; Psiko postulas imitadon de Kristo. - En: Germana antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p.296-298


Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/01488a.htm greke http://gutenberg.spiegel.de/autoren/angelus.htm