Ångermanland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angermanio)
Ångermanland
Historia regiono
Blazono
Historiaj provincoj de Svedio [+]

LandoSvedio

- koordinatoj63° 9′ 14″ N, 17° 14′ 17″ O (mapo)63.15417.238Koordinatoj: 63° 9′ 14″ N, 17° 14′ 17″ O (mapo)
Areo19 444 km² (1 944 400 ha) [+]

Loĝantaro130 133 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco6,69 loĝ./km² [+] [+]

Ångermanland (Tero)
Ångermanland (Tero)

Ångermanland (Svedio)
Ångermanland (Svedio)
DEC
Ångermanland
Ångermanland

Map
Ångermanland
Vikimedia Komunejo:  Ångermanland [+]
vdr

Ångermanland ("Mal'vast'akv'ej-an-lando", esperante Angermanlando kaj latine Angermannia) estas historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Norrland. Ĝi situantas ĉirkaŭ 700 kilometrojn norde de Stokholmo, borde de Balta Maro.

La provinco havas 140 000 loĝantojn kaj areon de 19 800 km². Ĉefaj urboj estas Hernusando kaj Örnsköldsvik.

Apud la rivero Ångermanälven homoj loĝis dum jarmiloj kaj dum longa tempo Ångermanland estis la plej norda parto de Prasvedio. Kiam en 1585 reĝo Johan la 3-a decidis krei Härnösand, la regionan ĉefurbon, ĝi iĝis la plej norda urbo en la lando. Ofte oni diras ke la industria revolucio en Svedio komenciĝis per la ligna industrio en Ångermanland kaj najbara Medelpad.

Nuntempe Ångermanland estas famkonata pro sia bela naturo, la mirinda Höga kusten (la marbordo), kaj la mondmuzika festivalo Urkult.