Angers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angers

Kastelo kaj katedralo, viditaj ekde la parko Balzac.
Kastelo kaj katedralo, viditaj ekde la parko Balzac.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire
(prefektejo)
Arondismento Angers
Kantono Ĉefurbo de 8 kantonoj
Urbestro S-ro Jean-Claude Antonini
2001-2014
Poŝtkodo 49000 aŭ 49100
Kodo laŭ INSEE 49007
Retpaĝaro http://www.angers.fr/
Demografio
Loĝantaro 152500  (2005)
Loĝdenso 3 543 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 47° 28′ N, 0° 33′ W47.472777777778-0.55555555555554Koordinatoj: 47° 28′ N, 0° 33′ W
Alto De 12 al 64 m
Areo 42,70 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Angers (Francio)
DEC
Angers
Situo de Angers
v  d  r
Information icon.svg

Angers (esperante Anĝevo) estas franca komunumo kaj la prefektejo de la departemento Maine-et-Loire, en la administrativa regiono Luarlandoj.

Ĉefurbo de la eksa provinco Anĵuo, ĝi estas la centro de la urbara komunumo Angers Loire Métropole kun 270000 loĝantoj. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Angevins (Anĝevanoj), antaŭlonge Andegaves (Andegavoj).

La "domo de Adamo"

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago Maine.

Angers estis la ĉefurbo de la provinco Anĵuo. La urbaro elrandiĝas sur la areo de la luarvalo, kiu estas registrita en la monda heredaĵo de UNESKO.

La urbo situas ĉe la rivero Maine, kelkajn kilometrojn for de la riverego Luaro (Bouchemaine, [buŝmen]). Ĉe la urbo kuŝas artefarita lago nomita Lac de Maine. Estis rivera haveno tre aktiva. Angers estas trafiknodo inter Parizo, Vendeo kaj Suda Bretonio.

Estas multaj religiaj ordenoj kun misiistoj senditaj tra la mondo.

Ĝi konstruas al si modernan identecon per starigado de nova urboprojekto, adaptata al la moderna vivo, post 19-a jarcento relative burĝa kaj kun kampara kulturo. Ekonomiaj malfacilaĵoj rilate la elektronikaj industrioj estas nun superfortitaj.

Vidu ankaŭ la artikolon pri la kvartalo : Belle-Beille.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blason d'Angers.svg

"El gorĝo kun ŝlosilo el argento, kun kudrita kapo el lazuro ŝarĝita de du lilioj el oro."

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Rekta aŭtoŝoseo al Parizo, Nanto, La Roche-sur-Yon, Tours (A85 malfermiĝos en 2008). Aŭtoŝosea evitvojo norde de Angers estas konstruata. Ĝi malfermiĝos en Aŭgusto 2008.

La flughaveno de Angers-Marcé situas 20 kilometrojn nordoriente de Angers kaj 70 kilometrojn sudokcidente de Le Mans. Ĝi estas tre facile atingebla pro ĝia proksimeco al la A11 aŭtovojo.

Angers-Saint-Laud estas la ĉefa stacidomo. Atingeblas multaj urboj per oftaj rektaj rapidegaj TGV-trajnoj (Parizo, ktp.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova spuro de homara okupado datiĝas de 400000 jaroj antaŭ J.K. La vestiĝoj fariĝas pli abundaj dum la neolitika epoko (multnombraj hakiloj el polurita ŝtono). La Anĝeva situo estis okupata ekde tiu epoko, ĉar "cairn" (kolektiva tombo sub ŝtonamaso) estis malkovrita en la loko de la nuna kastelo.

Kastelo de Angers

Belega bronzepoka spado estis malkovrita en la rivero Maine. Ĉirkaŭ 70 jaroj antaŭ J.K., la Namnetoj, gaŭla popolo, okupas la regionon inter Nantes kaj Angers. En la 5-a jarcento a.K., la kelta popolo de la Andoj setlas en la regiono, ĉefe norde de la Luaro, kaj donas al ĝi sian nomon.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la fosesploroj faritaj en la kastelo, la situo de Angers estis opidumo relative dense okupata ĉe la fino de la ferepoko. La skribaĵoj, siaflanke, mencias nenion pri la ĉefurbo de la Andoj. La nomo Juliomagus (la bazaro de Julio Cezaro), probable malnova, estas atestita nur en la 3-a jarcento. Komence ĉefe metiistoj tie loĝis, kaj poste la urbo fariĝis pli restadeja.

Katedralo de Angers

Niaj konoj pri la gaŭla-romia urbo estas diversaj: kelkaj areoj estis zorge fosesploritaj (placo de Respubliko, ENSAM, ktp.) kaj ebligis la malkovron de romianaj varmobanejoj kaj ĉirkaŭurbaj "domoj", sed la nearistokrataj loĝejoj (ĝenerale konstruitaj per nelongdaŭraj materialoj) estas malpli konataj. Male, la gaŭla-romiana voja reto estas konsiderata kiel bone konata: la kvarangula aranĝo estas tute evidenta.

Tuj apud la nuna rue des arènes (strato de la arenoj) foje staris la gaŭlaj-romiaj arenoj de GrowanGrohan, konstruitaj en Angers ĉirkaŭ 115 post J.K.. Pro la invadoj de la jaroj 275 kaj 276, kaj pro la konstanta stato de malsekureco de la ĉirkaŭa kamparo, la loĝantoj retretas al la plej alta loko de la situo (fino de la 3-a jarcento - komenco de la 4-a jarcento) kaj ĉirkaŭigas sin per muregoj, kiuj enlimigas areon de nur 9 hektaroj (la Cité).

Tiuj vestiĝoj, rilate al la gaŭla-romia periodo, estas ankoraŭ videblaj. La urbo heredis sian nomon de la gaŭla popola nomo: Andecavis. Kristianismo aperas en la 4a jarcento. Ekde la jaroj 850, la regiono suferas malsekurecon; pro tio, loka grafo ekokupas la opidumon, kie poste konstruiĝos la nuna kastelo (aŭ burgo). Ĉirkaŭ 929, Foulque le Roux (Fulk la Rufa) fondas la unuan anĵuan graf-dinastion, kiu iom post iom, restarigas lokan kvieton. Tiam, la historio de Angers konfuziĝas kun tiu de Anĵuo.

Nuna epoko[redakti | redakti fonton]

En septembro 1939, Angers akceptas la polan registaron, kiu forlasis Pollandon, invaditan de la germana armeo. En 1942, La "Gestapo" starigas sian regionan centron en la urbo. Rezistado kaj subpremo samrange okazas. La 27an de marto 1949, la generalo De Monsabert ordenas la urbon per la palma militokruco..

Demografio[redakti | redakti fonton]

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
33900 33000 29187 29873 32743 35901 39884 44781 46599
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
50726 51797 54791 58464 56846 68049 73044 72669 77164
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
82398 82935 83786 86158 86260 85602 87988 94408 102142
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2005
115252 128533 137591 136038 141404 151279 152700

Fonto: Des villages de Cassini aŭ communes d’aujourd’hui [1] kaj INSEE[2]

Angers enhavas sufiĉe grandan urbocentron. La komunumo de Angers estas relative vasta kaj tre loĝata kun preskaŭ 153 000 loĝantoj. La konstruita urba teritorio enhavas 283 000 loĝantojn kaj la tuta urba teritorio 333 000 loĝantojn.

Supera edukado[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare, la urbo akceptas pli ol 30000 gestudentojn en 5 universitataj areoj kaj en superaj lernejoj.

sama listo kiel en la franca : vidu

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

En Angers troviĝas la CNCD (la fama nacia lernejo pri nuntempa dancarto) kaj pluraj naciaj kaj lokaj trupoj: Opero, ONPL (Nacia Orkestro de la Luarlandoj), teatra kaj stratarta trupo, kvartalaj teatraj trupoj. La urbo partoprenas en la organizado de vivantaj spektakloj: Les Accroche-Cœurs, la teatra Festivalo de Anĵuo (Festival d'Anjou).

La ĉefaj spektaklejoj :

  • La Granda Teatro (730 sidlokoj, fino de la XIX jc).
  • Aŭditorio de la kongrescentro (1240 sidlokoj).
  • La teatro Chanzy [Ĉanzi] (685 sidlokoj).
  • Amphitea 4000 [Amfitea] (ĝis 9000 spektantoj).
  • Le Chabada [Ŝabada], koncertejo por moderna muziko.

Du festivaloj estas dediĉitaj al kino :

  • La festivalo "Premiers Plans" (Unuaj filmoj de la novaj filmistoj).
  • Festivalo "Cinéma d'Afrique" (por afrika kinarto).

Lokoj de historio kaj de kulturo[redakti | redakti fonton]

La urbo daŭre posedas multnombrajn konstruaĵojn kaj kvartalojn kiuj datiĝas de pluraj jarcentoj. La Muzeoj situas en tiaj plejtaŭgaj lokoj.

La Muzeo de Jean Lurçat kaj la muzeo de la nuntempaj murtapiŝoj situas sub la volboj de la eksa mezepoka kuracejo Sankta Johano. Tie, staras la ekspozicio de la Kanto de la Mondo, majstro-verko de Jean Lurçat: 10 tapiŝegoj 8 metrojn longaj kaj 4 metrojn altaj.

La kastelo de Angers, konstruigita de Sankta Ludoviko ĉirkaŭ 1230 estas burgo kun 17 turoj kiuj superstaras la riveron Maine. Ĝi entenas la Tapiŝaron de la Apokalipso, menditan de Ludoviko la 1-a (Anĵuo) al Jean de Bruges kaj Nicolas Bataille, fine de la XIVa jc.

Monumentoj kaj turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de la Reĝo Renato[redakti | redakti fonton]

Tiu XIIIa jc burgo (mezepoka fortikigita kastelo) superstaras la riveron Maine. Ĝi kongruas kun la ĝenerala fortikigado de la urbo. La masivaj ĉirkaŭremparoj, flankitaj de 17 imponaj turoj estis konstruitaj de 1230 ĝis 1240, laŭ la decido de Sta-Ludoviko. La perimetro mezuras preskaŭ unu kilometron. Ene de tiu fortikaĵo staras XVa jc konstruaĵoj kiel la kapelo Ste-Geneviève [Ĵenevjev'] kaj la Kasteleto (le Chatelet).

La Reĝo Renato naskiĝis en la kastelo, poste li vivis ofte en la kastelo, kion li plibonigis.

La kastelo nun ŝirmas la "Tapiŝegaron de la Apokalipso" (Tapisserie de l'Apocalypse), kiu estas teksita verko, origine longa je 140 m (XIV jc), mendita de Ludoviko la 1a de Anĵuo. Ĝi figuras la profetaĵon de S-ta Johano.

Logis Barrault [Loĵi Baro][redakti | redakti fonton]

Tiu arkitektura konstruaĵaro, kies kelkaj partoj datiĝas de la XVa jc estis freŝdate tute renovigita. Ĝi entenas la "Musée des Beaŭ Arts" (Muzeo de Belartoj), kie montriĝas pentraĵoj. La Muzeo estas fama ĉefe pro sia stoko de la XVIIIa jc, kiu kunigas verkojn de Greuze, Van Loo, Watteau, Fragonard, Chardin ktp. Cetere ĝi proponas portempajn ekspoziciojn de nunaj artistoj mondfamaj. Post 5 jaroj da prilaboroj, tiu muzeo malfermiĝais en 2004.

Logis Pincé [Loĵi Pinse][redakti | redakti fonton]

Logis Pincé

Ĝi estas rimarkinda renesanca konstruaĵo, meze de la urbo-centro. Tie troviĝas kolekto de egiptiaj, grekaj, romiaj, etruskaj antikvaĵoj kaj japanaj kaj ĉinaj artaĵoj.

Katedralo Sankta-Maurico[redakti | redakti fonton]

Konstruita dum la XIIa kaj la XIIIa jarcentoj, sur la loko de preĝejo detruita en 1032 de brulego, oni pli spe­ciale rimarkas en ĝi la navon, kies larĝeco estas escepta tre belajn vi­tralojn de la sama epoko, kiel la konstruaĵo, kaj murtapiŝojn de Aubusson kaj Beauvais, interalie.

Ĉe la portalo estas ok statuoj kaj la 24 maljunuloj de Apokalipso; ĉe la timpano : benanta Kristo. Inter la turpintoj de la katedralo, kiuj kul­minas ĝis 75 m., kupolforma turo portas ĉe sia pinto, la anĵuan krucon kun du krucobrakoj (ku­time nomata kruco de Loreno).

La katedrala trezoro entenas ravajn orartaĵojn.

Muzeo Jean Lurçat [Ĵan Lursa][redakti | redakti fonton]

En la malnova hospitalo Sankta-Johano (XIIa jc), montriĝas la Kanto de la Mondo (Le Chant du Monde). Tiu dek-tapiŝa aro estis desegnita de la nuntempa artisto Jean Lurçat (1892-1966). Li esprimas sian vidmanieron pri la mondo post la atoma bombo de Hiroŝimo.

Kolegia preĝejo Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

La kolegia preĝejo resumas dekkvin jarcentojn da religia arkitekturo. Kelkaj masonaĵoj kaj sarkofagoj el merovaj preĝejoj staras preter navo, kiu datiĝas de Foulque Nerra (987-1040), kupolo aldonita al la transepta kruciĝejo de la XIa jarcento, ĥorejo en la anĝeva gotika stilo,

Famuloj naskiĝintaj en Angers[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Partnerecaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Strato en la malnova kvartalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://cassini.ehess.fr/ : komunumaj noticoj kun ĉiuj recenzoj
  2. INSEE: loĝantaro de 1961 al 1999 kaj takso por 2005