Angkor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Angkor*
Monda Heredaĵo

Angkor Wat.jpg
Ĉefkomplekso ĉe Angkor Wat
Lando Flag of Cambodia.svg Kamboĝo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 668
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)
Ruĝa listo 1992-2004
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Templo Bayon, en Angkor.
Mapo de la regiono Angkor.

Angkor (ebla esperantigo: Ankoro) estas la nomo de regiono proksima al la urbo Siem Reap en Kamboĝo. Tiu regiono konsistigis de la 9-a ĝis 15-a jc centron de la historia kmer-reĝlando Kambuja. En la kmera lingvo Angkor (de sanskrita lingvo: Nagara) signifas laŭvorte urbon. Hodiaŭ signifas "Angkor" areon de la iama ĉefurbo de Kambuja-reĝlando (el la vorto Kambuja devenas la hodiaŭa nomo de la lando (Kampuchea)).

Angkor mondfamiĝis pro la videblaj produktoj de kmera konstruarto en formo de unika templaro – el kiuj plej fama estas Angkor Wat (Ankor vat), la plej granda templaro de la mondo. Oni konstruis sur tuta areo de pli ol 200 km² kelkajn najbare starantajn ĉefurbojn kaj en la centro grandan ĉeftemplon. Ĝis 2005, oni malkovris pli ol 1000 templojn kaj sanktejojn diversgrandajn. En Angkor vivis en la florada tempo de la historia reĝlando ĉ. 1 miliono da homoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Historio de Kamboĝo

La historio de Angkor kiel centra setleja areo de la historia Kambuja estas ankaŭ la historio de Kamboĝo de la 9-a ĝis la 15-a jarcento.

Post la florada tempo, vivis tie sporade kmeroj uzis daŭre la templojn ĝis meze de la 17-a jc, sed ankaŭ pli poste la tie setliĝintaj kamparanoj. La re-malkovro, mondfamigo de la areo estas dankebla al franca esploristo Henri Mouhot.

Templaro[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el la plej gravaj temploj kaj konstruaĵoj:

Vort-klarigoj[redakti | redakti fonton]

  • Angkor (kmere): urbo;
  • Banteay (kmere): citadelo,
  • Baray (kmere): akvorezervejo; ne fosita, sed per digoj kreita
  • Phnom (kmere): Monteto
  • Prasat (kmere): Turo (de templo);
  • Preah (kmere): sankta; el la sanskrita lingvo: brah
  • Siem Reap (kmere): egalas Malvenko de Siamoj; celas baatlon en la 18-a jc.
  • Srah (kmere): akvorezervejo, elfosita, pli malgranda ol Baray
  • Srei (kmere): virino/j
  • Thom (kmere): grava, elstara
  • Varman (kmere): brusta kiraso
  • Wat (kmere, taje): (budha) templo, el la sanksrita: Vatthu

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]