Angkor Ŭat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Angkor Wat)
Angkor Ŭat
kmere ប្រាសាទអង្គរវត្ត
templo
Templo Angkor Ŭat de komplekso Angkor
Oficiala nomo: ប្រាសាទអង្គរវត្ត
Ŝtato Kamboĝo Kamboĝo
Provinco Siem Reap
Urbo Siem Reap
Historia regiono Kmera imperio
Parto de Angkor
Arkitekturo Kmera arkitekturo
Situo Angkor Ŭat
 - koordinatoj 13° 24′ 45″ N 103° 52′ 00″ O / 13.41250 °N, 103.86667 °O / 13.41250; 103.86667 (mapo)
Materialo sabloŝtono
Estiĝo 12-a jarcento
Posedanto Surjavarman la 2-a
Por publiko jes
Plej facila aliro Angkor
Horzono Kamboĝo (UTC+7)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Angkor Ŭat
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1992 (#16)
Numero 668
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj i, ii, iii, iv
Religio Hinduismo
Dediĉita al Viŝnuo
Religio Budhismo
Situo enkadre de Kamboĝo
Situo enkadre de Kamboĝo
Situo enkadre de Kamboĝo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Angkor Wat
Portalo pri Hinduismo
La plej vizitata loko en Kamboĝo.
Map 
Angkor Ŭat estas la plej suda templo de la plej granda grupo da temploj en Angkor.

Angkor Ŭat estas la plej granda kaj la malplej disfalinta temploŭat en la regiono de Angkor en Kamboĝo. Ĝin konstruis la reĝo Surjavarman la 2-a en la 12-a jarcento. La templo servis unue al hinduismo kaj estis dediĉita al la dio Viŝnu. Poste ĝi iĝis budhisma templo. Angkor Ŭat estas la plej konata simbolo de la kmera arkitekturo. Ĝi iĝis la simbolo de Kamboĝo: oni povas vidi ĝin en la landa flago, kaj ĝi estas la plej vizitata loko en Kamboĝo.

Laŭ la kmera arkitekturo ĝi estas simbolo de la Monto Meru, kiu estas la domo de la hinduaj dioj. Ĉirkaŭita de ekstera muro (3,6 km longa) ĉeestas tri ortangulaj galerioj, unu super la alia. En la centro estas turoj. Kontraste al la aliaj temploj de Angkor, tiu templo havas frunton rigardantan al okcidento, eble ĉar tio estas la direkto al Viŝnu.

La templo estas admirata pro sia grandeco, la harmonio de ĝia arĥitekturo, kaj la beleco de ĝiaj bareliefoj. Pro tio, oni kelkfoje nomas ĝin "la oka mirindaĵo de la mondo".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Angkor devenas de la sanskrito nāgara : reĝa loĝejo. La taja kaj kmera watŭat havas la signifon templo, religia konstruaĵo. Oni povas traduki Angkor Ŭat kiel la urbo kiu estas templo. Tiu nomo estas uzata ekde la 16-a jarcento. Antaŭe, la templo estis nomita Preah Pisnulok, omaĝe al ĝia kreinto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Angkor Ŭat situas 5,5 km norde de la urbo Siem Reap kaj sud-oriente de la malnova ĉefurbo.

La templo situas en zono kie ĉeestas multaj antikvaj konstruaĵoj. Ĝi estas la plej suda templo de la situo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1866.

Angkor Ŭat estis konstruita en la 12-a jarcento, fare de la reĝo Surjavarman la 2-a kiu reĝis inter 1113 kaj 1150. Jam ekzistis tie alia templo, sed dediĉita al Ŝivao. Do Surjavarman la 2-a, kiu honoris Viŝnu, decidis konstrui novan templon.

La konstruado eble finiĝis ne longe post la morto de la reĝo, kaj kelkaj bareliefoj estas nefinitaj.

Dum la 14-a15-a jarcento, la religio ŝanĝis por Budhismo, kaj nun budhanaj monaĥoj ankoraŭ preĝas tie.

Angkor Ŭat ne fariĝis ruinaĵo, ĉar tie oni longe daŭrigis ceremoniojn, kaj la ĉirkaŭantaj foskavoj malpermesis la ĝangalon kovri ĝin.

Unu el la unuaj eŭropaj vizitantoj estis António da Madalena, portugala monaĥo kiu iris tien en 1586 kaj deklaris: "La templo estas tiom eksterordinara konstruaĵo, ke ne eblas rakonti kaj skribi". Sed la templo nur ekestis populara en la Okcidento dum la 19-a jarcento danke al vojaĝnotoj de la franca esploristo Henri Mouhot.

Peraviadila foto

Muhot kredis ke la templo estis konstruita dum la antikva epoko. La vera historio de Angkor Ŭat estis poste pli bone komprenita danke al la studo de stilaj datumoj kolektitaj dum la riparaj laboroj.

La loko bezonis multajn riparajn laborojn dum la 20-a jarcento, precipe pro la amasitaj grundo kaj ĝangalo. La laboro estis haltigita pro la interna milito de Kamboĝo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Loko kaj plano[redakti | redakti fonton]

Angkor Ŭat, situa en 13°24′45″N 103°52′0″E, estas unika kombino de templomonto (nome normiga desegno por la ŝtataj temploj de la imperio) kaj de posta plano de samcentraj galerioj. La konstruado de Angkor Ŭat sugestas ankaŭ, ke estis ĉiela signifo en kelkaj trajtoj de la templo. Tio estas observata en la orient-okcidenta orientigo de la templo, kaj vidlinioj el terasoj ene de la templo montras ke specifaj turoj estas la preciza loko de la sunleviĝo en solstico.[1] La templo estas reprezentaĵo de Monto Meru, nome hejmo de la dioj: la centra kvinkunkso (kvinpunkta bildo kun unu centra) de turoj kiuj simbolas la kvin pintojn de la monto, kaj la muroj kaj la elfosaĵoj simbolas la ĉirkaŭajn montarojn kaj oceanojn.[2] Aliro al la plej supraj areoj de la templo estis iom post iom pli ekskluziva, kaj la nereligiuloj estas akceptitaj nur en la plej malalta nivelo.[3]

Malkiel ĉe plej Kmeraj temploj, Angkor Ŭat estas orientata al okcidento anstataŭ orienten. Tio kondukis al multaj (inklude arkeologojn Maurice Glaize kaj George Coedès) konkludi, ket Surjavarman intencis ĝin por servi kiel lia funebra templo.[4][5] Plia pruvaro por tiu vidpunkto estas havigita de la bareliefoj, kiu sinsekvas laŭ kontraŭ-horloĝa direkto — prasavja en Hinduisma terminologio — ĉar tiu estas la kontraŭo de la normala ordo. Ceremonioj okazas laŭ kontraŭa ordo dum la Brahmismaj funebraj servoj.[6] La arkeologo Charles Higham ankaŭ priskribas ujon kiu eble estis funebra kruĉo kiu estis ŝirmita en la centra turo.[7] Ĝi estis nomita de kelkaj la plej granda spezado de energio por la dispono de kadavro.[8] Freeman kaj Jacques, tamen, notas, ke kelkaj aliaj temploj de Angkor apartiĝas el la tipa orientigo al oriento, kaj sugestas, ke la dispono de Angkor Ŭat rilatas al ties dediĉo al Viŝnu, kiu estis asocia kun la okcidento.[2]

Alia interpreto de Angkor Ŭat estis proponita de Eleanor Mannikka. Konsiderinte la desegnon de la liniigo kaj dimensioj de la templo, kaj la enhavon kaj aranĝon de la bareliefoj, ŝi argumentas, ke la strukturo reprezentas postulitan novan epokon de paco sub la regado de la reĝo Surjavarman la 2-a: "ĉar la mezuroj de sunaj kaj lunaj tempocikloj estis konstruitaj en la religia spaco de Angkor Ŭat, tiu dia ordono al la regulo estis ankrita en la konsekritaj ĉambroj kaj koridoroj intencitaj por porĉiamigi la povon de la reĝo kaj por honorigi kaj mildigi la diaĵojn manifestitajn en la ĉieloj supre."[9][10] La sugestoj de Mannikka estis ricevita per mikso de intereso kaj skeptikismo en akademiaj cirkloj.[7] Ŝi distanciĝis el la spekulativo de aliaj, kiel Graham Hancock, ke Angkor Ŭat estas parto de reprezentaĵo de la konstelacio Drako.[11]

La ĉefa turo de la templo de Angkor Ŭat estas liniigita kun la matena suno de la printempa ekvinokso.[12][13]

Stilo[redakti | redakti fonton]

Angkor Ŭat vidita el la flanko.

Angkor Ŭat estas la ĉefa ekzemplo de la klasika stilo de Kmera arkitekturo — nome Angkor-Ŭata stilo — laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon. Ĉirkaŭ la 12a jarcento Kmeraj arkitektoj estis iĝantaj lertaj kaj fidenmaj en la uzado de sabloŝtono (anstataŭ brikolaterito) kiel ĉefa konstrumaterialo. Plej el la videblaj areoj estas el sabloŝtonaj blokoj, dum laterito estis uzata por la ekstera murego kaj la kaŝitaj strukturaj partoj. La cimenta agento uzita por kunigi la blokojn ne estis ankoraŭ identigita, kvankam oni sugestis naturajn rezinojnsolvita kalko.[14]

La templo levis laŭdojn ĉefe pro la harmonio de sia desegno. Laŭ Maurice Glaize, nome zorganto en la mezo de la 20-a jarcento de Angkor, la templo "enhavas klasikan perfekton pere de la enteno de monumenteco de fajnaj ekvilibritaj elementoj kaj la preciza aranĝo de ties proporcioj. Ĝi estas verko de povo, unueco kaj stilo."[15]

Arkitekture, la elementoj karakteraj de la stilo estas jenaj: la ogivaj, kurvobordaj turoj kun formo de lotusaj burĝonoj; duon-koridoroj al pli larĝaj trapasejoj; aksaj galerioj konektantaj enfermitejojn; kaj la krucformaj terasoj kiuj aperas laŭlonge de la ĉefa akso de la templo. Tipaj ornamaj elementoj estas devata (dioj, aŭ apsara, ina spirito de nuboj kaj akvoj), bareliefoj kaj sur frontonoj etendaj girlandoj kaj rakontaj scenoj. La statuaro de Angkor Ŭat estas konsiderita konservema, nome pli stateca kaj malpli gracia ol pli fruaj verkoj.[16] Aliaj elementoj de la desegno estis detruita pro rabado kaj la tempopaso, kiel orumita stuko el la turoj, orumilo sur kelkaj figuroj de bareliefoj, kaj lignaj tegmentaj paneloj kaj pordoj.[17]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera komplekso[redakti | redakti fonton]

Vido de la okcidenta murego el la ekstera fermitejo de Angkor Ŭat.
Norda Biblioteko.

La ekstera murego, 1024 m por 802 m kaj 4.5 alta, estas ĉirkaŭita de 30 m trotuaro de malferma grundo kaj elfosaĵo 190 m larĝa kaj ĉirkaŭ 5 kilometrojn en perimetro.[18] Aliro al la templo estas pere de terbordo oriente kaj sabloŝtona vojo okcidente; tio lasta, nome la ĉefa enirejo, estas posta aldono, eble anstataŭante lignan ponton.[19] Estas gopuroj je ĉiuj el la kompasdirektoj; la okcidenta estas multe la plej granda kaj havas tri ruinigitajn turojn. Glaize notas, ke tiuj gopuroj kaj kaŝas kaj respegulas la formon de la templo mem.[20] Ĉe la suda turo estas statuo de Viŝnu, konata kiel Ta Reach, kiu eble origine okupis la centran adorejon de la templo.[19] Galerioj iras inter la turoj kaj tiom for kiom ĝis du pliaj enirejoj en ĉiu flanko de la gopuroj ofte referencataj kiel "elefantaj pordoj", ĉar ili estas sufiĉe grandaj por ebligi eniron de tiuj animaloj. Tiuj galerioj havas kvadratajn pilierojn en la ekstera (okcidenta) flanko kaj fermitan muregon en la interna (orienta) flanko. La tegmento inter la pilieroj estas ornamitaj pere de lotusaj rozetoj; la okcidenta flanko de la murego per dancantaj figuroj; kaj la orienta flanko de la murego pere de balustraj fenestroj, dancantaj masklaj figuroj sur manĝantaj animaloj, kaj devata (diinoj de nuboj kaj akvoj), inklude (sude de la enirejo) la nuran en la templo kiu montras siajn dentojn.

La ekstera murego enfermas spacon de 820,000 kvadrataj metroj (203 akreoj), kiu ekster la templo mem estis origine okupita de la urbo kaj de, norde de la templo, la reĝa palaco. Kiel ĉiuj nereligiaj konstruaĵoj de Angkor, tiuj estis konstruitaj de forpaseblaj materialoj pli ol el ŝtono, kaj tiele nenio postlasis el ili escepte la linioj de kelkaj el la stratoj.[21] Plej el la areo estas nune kovrita per arbaro. Vojo de ĉirkaŭ 350 m konektas la okcidentajn gopurojn al la templo mem, kun nagaj (serpentoformaj) balustradoj kaj ses serioj da ŝtupoj kiuj kondukas suben al la urbo en ĉiu flanko. Ĉiu flanko prezentas ankaŭ bibliotekojn kun enirejoj je ĉiu kompasdirekto, antaŭ la tria serio da ŝtupoj el la enirejo, kaj basenon inter la biblioteko kaj la templo mem. La basenoj estas postaj aldonoj al la desegno, kiel la krucforma teraso gvardita de figuroj de leonoj konektantaj la vojon al la centra strukturo.[21]

Centra strukturo[redakti | redakti fonton]

La centra turo de Angkor Ŭat simbolas la sanktan monton, nome Monto Meru.

La templo staras sur teraso starigita pli alta ol la urbo. Ĝi estas farita per tri ortangulaj koridoroj kiuj kondukas al la centra turo, el kiuj ĉiu nivelo estas pli alta ol la lasta. Mannikka interpretis tiujn koridorojn kiel dediĉitaj al la reĝo, al Brahma, al la luno kaj al Viŝnu.[22] Ĉiu koridoro havas gopuron je ĉiuj punktoj, kaj la du internaj koridoroj havas po unu turon en siaj anguloj, formante kvinkunkson kun la centra turo. Ĉar la templo frontas okcidente, la trajtoj estas ĉiuj reen al oriento, lasante pli da spaco por esti plenigita en ĉiu fermitejo kaj koridoro en la okcidenta flanko; pro la sama tialo la okcident-frontaj ŝtupoj estas pli profundaj ol tiuj de la aliaj flankoj.

Turo de Angkor Ŭat.
Vido de la Ekstera Galerio de Angkor Ŭat.

La ekstera koridoro estas 187 m por 215 m, kun pavilonoj anstataŭ turoj en la anguloj. La koridoro estas malferma al la ekstero de la templo, kun kolonhavaj duonkoridoroj etendantaj kaj apogantaj la strukturon. Konektante la eksteran koridoron al la du fermitejo de la okcidenta flanko estas krucforma klostro nomita Preah Poan (la "Loko de Mil Dioj"). Bildoj de Budho estis lasitaj en la klostro fare de pilgrimantoj laŭlonge de la jarcentoj, kvankam plej el ili estis lastatempe forigitaj. Tiu areo havas multajn surskribaĵojn rilata al la bonaj faroj de pilgrimantoj, plej el ili verkitaj en la kmera sed aliaj en birma kaj japana. La kvar malgrandaj kortoj markitaj pere de la klostro eble origine estis plenigitaj el akvo.[23] Norde kaj sude de la klostro estas bibliotekoj.

Poste, la dua kaj internaj koridoroj estas konektitaj unu al alia kaj al du flankaj bibliotekoj fare de alia krucforma teraso, denove posta aldono. El la dua nivelo supren, abundas figuroj de devata (diinoj de nuboj kaj akvoj) sur la muroj, solaj aŭ en grupoj de ĝis kvar. La duanivela enfermitejo estas 100 m por 115 m, kaj eble origine estis inundita por reprezenti la oceanon ĉirkaŭ la Monto Meru.[24] Tri serioj de ŝtupoj en ĉiu flanko kondukas al la angulaj turoj kaj gopuroj de la interna koridoro. La tre krutaj ŝtuparoj reprezentas la malfacilon ascendi al la regno de dioj.[25] Tiu interna koridoro, nome la Bakan, estas 60 m kvadrata kun aksaj koridoroj kiuj konektas ĉiujn gopurojn kun la centra adorejo, kaj duarangaj adorejoj situaj sub la angulaj turoj. La tegmentoj de la koridoroj estas ornamitaj per la motivo de la korpo de serpento kiu finas en la kapoj de leonoj aŭ garudoj. Ĉizitaj linteloj kaj frontonoj ornamas la enirejojn al la koridoroj kaj al la adorejoj.

La turo supre la centra adorejo staras 43 m ĝis la alto de 65 m super la grundo; malkiel tiuj de antaŭaj templomontoj, la centra turo staras super la ĉirkaŭaj kvar.[26] La adorejo mem, origine okupita de statuo de Viŝnu kaj malferma al ĉiu flanko, estis enmurigita kiam la templo estis konvertita al Teravada Budhismo, kaj la novaj muroj prezentis figurojn de starantaj Budhoj. En 1934, la konservisto George Trouvé elfosis la truon sub la centra adorejo: jam plenigita el sablo kaj akvo ĝi jam estis rabita el sia trezoro, sed li trovis sanktigitan fundamentan kuŝejon el orfolioj du metrojn sub la grunda nivelo.[27]

Ornamado[redakti | redakti fonton]

La bareliefo de la Laktomara Agitado montras Viŝnuon en la centron, lian testudan avataron Kurma sube, asurojn kaj devaojn maldekstre kaj dekstre, kaj apsaraojn kaj Indrojn supre.
Devata estas karaktera de la stilo de Angkor Ŭat.

Integrita kun la arkitekturo de la konstruaĵo, kaj unu el la tialoj por ĝia famo estas la etenda ornamado de Angkor Ŭat, kiu hegemonie prenas la formon de frisoj el bareliefoj. La internaj muregoj de la ekstera koridoro montras serion de grand-skalajn scenojn ĉefe priskribantajn epizodojn el la Hinduaj eposoj Ramajano kaj Mahabarato. Higham nomis tiujn, "la plej granda konata linia aranĝo de ŝtonĉizaĵoj".[28] El la nordokcidenta angulo laŭ kontraŭ-horloĝa direkto, la okcidenta koridoro montras la Batalon de Lanka (el la Ramakano, en kiu Rama venkas super Ravana) kaj la Batalon de Kurukŝetro (el la Mahabarato, montrante la reciprokan formortigon de la klanoj Kaurava kaj Pandavoj). En la suda koridoro sekvas la nura vere historia sceno, nome procesio de Surjavarman la 2-a, kaj poste la 32 inferoj kaj 37 ĉieloj de Hinduismo.[29]

Ornamado de la angulo.

En la orienta koridoro estas unu el la plej ŝatataj scenoj, nome la Laktomara Agitado, montranta 92[30] asurojn kaj 88 devaojn uzante la serpentan reĝon Vasuki por agiti la laktomaron sub la estreco de Viŝnu (Mannikka kalkulas nur 91 asurojn, kaj klarigas la nesimetriajn nombrojn kiel reprezentantaj la nombro de tagoj el la vintra solstico ĝis la printempa ekvinokso, kaj el la ekvinokso al la somera solstico).[31] Sekvas pere de Viŝnu venkantaj super asurojn (aldono de la 16a jarcento). La norda koridoro montras la venkon de Kriŝna super Bana (kie laŭ Glaize, "La metilaborado estas plej malbona").[32]

Angkor Ŭat estas ornamita per priskriboj de apsara kaj devata; estas pli ol 1,796 priskriboj de "devata" en la nuntempa esplora kalkulado.[33] La arkitektoj de Angkor Ŭat uzis malgrandajn bildojn de "apsara" 30 cm por 40 cm kiel ornamaj motivoj por pilieroj kaj muregoj. Oni aligis pli grandajn devatajn bildojn (ĉiuj el kiuj tutkorpaj portretoj kiuj estas proksimume 95 cm por 110 cm pli elstare je ĉiu nivelo de la templo el la enirpaviliono ĝis la pintoj de la plej altaj turoj. En 1927, Sappho Marchal publikigis studon katalogantan la rimarkindan diversecon de iliaj hararoj, kapovestoj, vestaĵoj, sintenoj, juvelaro kaj ornamaj floroj, kio laŭ Marchal estis bazitaj sur faktaj praktikoj de Angkora periodo.[34]

Konstruteknikoj[redakti | redakti fonton]

Koridoro.

La ŝtonoj, tiom poluritaj kiel polurita marmoro, estis metita sencimente kun tre premitaj kunigiloj tre ofte malfacile troveblaj. La blokoj estis metitaj kune pere de mortezo kaj tenono ambaŭokaze, kvankam en aliaj okazoj ili uzis turturvostojn kaj graviton. La blokoj ŝajne estis metitaj sur siajn lokojn pere de kombinado de elefantoj, ŝnuroj el fibroj de kokoso, pulioj kaj skafaldoj el bambuo. Henri Mouhot notis, ke plej el la blokoj havas truojn de 2.5 cm de diametro kaj 3 cm profundaj, kun pli da truoj en la pli grandaj blokoj. Kelkaj fakuloj sugestis, ke tiuj estis uzitaj por kunigi ilin pere de feraj bastonoj, sed aliaj postulas, ke ili estis uzitaj por teni provizorajn prenilojn por helpi manovri ilin en iliajn lokojn.

La monumento estis farita el 5 milionoj al 10 milionoj da sabloŝtonaj blokoj kun maksimuma pezo de po 1.5 tunoj.[35] Fakte, la tuta urbo Angkor uzis multe pli grandajn kvantojn da ŝtonoj ol ĉiuj la piramidoj de Egipto kune, kaj okupis areon multe pli granda ol la nuntempa Parizo. Krome, malkiel la egiptaj piramidoj kiuj uzas kalkoŝtonon elfositan apenaŭ je 0.5 km ĉiam, la tuta urbo Angkor estis konstruita el sabloŝtono elfosita je 40 km (aŭ eĉ pli) fore.[36] Tiu sabloŝtono devis esti transportita el la Monto Kulen, nome ŝtonminejo proksimume 40 km nordoriente. Oni sugestis, ke tiu vojo estis 35 km laŭlonge de kanalo al la lago Tonlesapo, aliaj 35 km por trairi la lagon, kaj finfine pliaj 15 km kontraŭ la akvofluo laŭlonge de la rivero Siem Reap, kio faras totalan veturon de 90 km. Tamen, Ecuo Uĉida kaj Iĉita Ŝimoda de la Universitato de Ŭaseda en Tokio, Japanio, malkovris en 2011 pli mallongan 35 km kanalon kiu konektas la Monton Kulen kaj Angkor Ŭat uzante satelitajn bildojn. Ambaŭ supozas, ke la Kmeroj uzis tiun vojon anstataŭe.[37]

Preskaŭ ĉiuj el la surfacoj, kolonoj, linteloj kaj eĉ tegmentoj estas ĉizitaj. Estas kilometroj da reliefoj kiuj ilustras scenojn el la Hindia literaturo per bildoj kiel unukornuloj, grifoj, flugilhavaj drakoj trenantaj ĉarojn same kiel militistoj sekvantaj elefanton - sur kiuj rajdas estroj kaj ĉielaj dancistinoj kiuj montras prilaboritajn hararstilojn. La koridora murego sole estas ornamita per preskaŭ 1,000 kvadrataj metroj da bareliefoj. Truoj en kelkaj el la muregoj de Angkor indikas, ke eble ili estis ornamitaj per bronzaj platoj. Tiuj estis tre aprezataj en antikvaj eraoj kaj estis plej grava celo de rabistoj. Elfosante en Ĥajuraho, Alex Evans, ŝtonĉizisto kaj skulptisto, rekreis ŝtonan skulptaĵon malpli ol 1.2 m kaj tio bezonis ĉirkaŭ 60 tagojn por la ĉizado.[38] Ankaŭ Roger Hopkins kaj Mark Lehner estris eksperimentojn por elmini kalkoŝtonon kiuj laborigis 12 ŝtonministojn dum 22 tagoj por elmini ĉirkaŭ 400 tunojn da ŝtono.[39] La laborforto por elmini, transporti, ĉizi kaj instali tiom multan sabloŝtonon devis laborigi milojn inklude multajn tre kapablajn metiistojn. La lertotaskoj postulitaj por ĉizi tiujn skulptaĵojn estis disvolvigitaj jam centojn da jarojn antaŭe, kiel pruvis kelkaj artefaktoj kiuj estis datitaj el la sepa jarcento, multe antaŭ la enpovigo de la Kmeroj.[40][41]

Angkor Ŭat hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Restaŭrado kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Filmeto de Fondaĵo por Monumentoj el la Mondo pri konservado de Angkor Ŭat.

Kiel ĉe plej el la aliaj antikvaj temploj en Kamboĝo, Angkor Ŭat estis frontinta etendajn damaĝojn kaj deterioradon pro kombinado de plantokresko, fungoj, grundomovoj, militdamaĝo kaj rabado. La militdamaĝo al la temploj de Angkor Ŭat tamen estis tre limigita, kompare kun la cetero de la temploruinoj de Kamboĝo, kaj ĝi ankaŭ ricevis plej grandan atenteman restaŭradon.[42]

Kuglotruoj lasitaj de pafado inter la Kmeroj Ruĝaj kaj Vjetnamaj fortoj en Angkor Ŭat.
Vandaligita piliero en Angkor Ŭat kun skribaĵoj de nomoj de ĉinaj turistoj.

La restaŭrado de Angkor Ŭat en la moderna epoko komenciĝis per la establado de la Konservado de Angkor (Angkora Konservado) fare de la École française d'Extrême-Orient (EFEO) en 1908; antaŭ tiu dato, aktiveco en tiu loko estis ĉefe rilata al esplorado.[43][44] La Konservado de Angkor estis responsa por la esploradaj, konservadaj kaj restaŭradaj aktivaĵoj faritaj en Angkor ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj,[45] kaj la ĉefa restaŭrado de Angkor estis entreprenita en la 1960-aj jaroj.[46] Tamen, laborko en Angkor estis abandonita dum la epoko de la Ruĝaj Kmeroj kaj la Konservado de Angkor estis dismuntita en 1975.[47] Inter 1986 kaj 1992, la Arĥeologia Servo de Barato pluigis la restaŭran laboron en la templo,[48] ĉar Francio ne agnoskis la kamboĝan registaron tiame. Aperis kritikoj pri la restaŭraj klopodoj unue fare de la francoj kaj poste kaj partikulare fare de la baratanoj, kiuj temis pri la damaĝo farita sur la ŝtona surfaco fare de la uzado de kemiaĵoj kaj cemento.[42][49][50]

La restaŭrita kapo de naga serpento apud nerestaŭrita leonbildo en la komenco de vojo kiu kondukas al la enirejo de Angkor Ŭat. La kontrasto de restaŭritaj kaj nerestaŭritaj figuroj estas intenca. La ĉefa restaŭrado de la vojo estis dekomence iniciatita en la 1960-aj jaroj fare de la francoj.

En 1992, reage al alvoko por helpo fare de Norodom Sihanuk, Angkor Ŭat estis listigita en la Listo de Monda Heredaĵo en Danĝero de UNESCO (poste forigita en 2004) kaj kiel Monda heredaĵo de Unesko kun alvoko fare de UNESCO al la internacia komunumo por savi Angkor.[51][52] Zonigado de la areo estis farita por protekti la Angkoran lokon en 1994,[53] La organizo APSARA estis establita en 1995 por protekti kaj administri la areon, kaj oni aprobis leĝon por protekti la kamboĝan heredon en 1996.[54][55] Pluraj landoj kiel Francio, Japanio kaj Ĉinio estas nuntempe engaĝiĝintaj en variaj konservoprojektoj de Angkor Ŭat. La Germana Apsara Konservoprojekto (GAK) estas laboranta por protekti la "devata"-ojn, kaj aliajn bareliefojn kiuj ornamas la templon, el damaĝo. La esplorado fare de la organizo trovis, ke ĉirkaŭ 20% el la "devata"-oj estas en tre malbona stato, ĉefe pro la natura erozio kaj deterioro de la ŝtono sed parte pro la dekomencaj restaŭrklopodoj.[56] Aliaj laboroj estas la reparo de falintaj sekcioj de la strukturo, kaj evito de pliaj detruoj: la okcidenta fasado de la supra nivelo, por ekzemplo, estis damaĝita pro la apogo de skafaldoj ekde 2002,[57] sed japana teamo finkompletigis restaŭradon de la norda biblioteko de la ekstera enfermitejo en 2005.[58] La Monda Fondaĵo por Monumentoj komencis konservadajn laborojn en la koridoro de la Laktomara Agitado en 2008 post kelkajn jarojn de studoj pri ties sanstato. La projekto restaŭris la tradician kmeran tegmentosistemon kaj forigis cementon uzitan en pli frua restaŭrklopodoj kio estis rezultanta en la fakto ke saloj eniris en la strukturon malantaŭ la bareliefo, diskolorigante kaj damaĝante la skulptitajn surfacojn. La ĉefa fazo de laboro finis en 2012, kaj la fina komponanto estis la instalado de pintiloj sur la tegmento de la koridoro en 2013.

Oni trovis mikrobiajn biofilmojn kiuj estis deteriorante sabloŝtonon en Angkor Ŭat, Preah Ĥan, kaj Bajon kaj Okcidenta Prasat en Angkor. La dehidratigo - kaj radiad-rezistantaj filamentaj cianobakterioj povas produkti organikajn acidojn kiuj damaĝas la ŝtonon. Malhela filamenta fungo estis trovita en internaj kaj eksteraj montraĵoj de Preah Ĥan, dum la algoj de la genro Trentepohlia estis trovitaj nur en montraĵoj el ekstera, roz-makulita ŝtono en Preah Ĥan.[59] Ankaŭ oni faris kopiojn por anstataŭi kelkajn el la perditaj aŭ damaĝitaj skulptaĵoj.[60]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Statuo de dio Viŝnu, konata kiel Ta Reach sub la suda turo.

Ekde la 1990-aj jaroj, Angkor Ŭat iĝis tre grava turisma destinejo. En 1993, estis nur 7,650 vizitantoj al la loko;[61] ĉirkaŭ 2004, la kalkuloj de la registaro montris, ke 561,000 eksterlandaj vizitantoj estis alvenintaj en la provinco Siem Reap tiun jaron, proksimume 50% el la eksterlandaj turistoj en Kamboĝon.[62] La kalkulo atingis ĉirkaŭ unu milionon en 2007,[63] kaj ĉirkaŭ du milionojn en 2012.[64] Plej vizitis Angkor Ŭat, kiu ricevis ĉirkaŭ du milionojn de eksterlandaj turistoj en 2013.[65] La loko estis administrita de la privata grupo SOKIMEX inter 1990 kaj 2016[66], kiu luprenis ĝin el la kamboĝa registaro. La alfluo de turistoj okazigis nur relative malmultan damaĝon, krom kelkajn grafitiojn; oni instalis ŝnurojn kaj lignajn ŝtupojn por protekti la bareliefojn kaj tegmentojn, respektive. Krome turismo havigis iome da aldona financo por eltenado — ĉar en 2000 proksimume 28% el la enspezoj de enirbiletoj en la tuta Angkor estis elspezita en la temploj — kvankam plej el la laboro estis farita de teamoj patronigitaj de eksterlandaj registaroj pli ol de la propraj kamboĝaj aŭtoritatoj.[67]

Devata-oj en Angkor Ŭat.

Ĉar Angkor Ŭat vidias grandan kreskon en turismo tra la jaroj, UNESCO kaj ties Internacia Kunordiga Komitato por la Konservo kaj Disvolvigo de la Historia Loko de Angkor (IKK), asocie kun reprezentantoj de la Reĝa Registaro kaj de APSARA, organizis seminariojn por studi la koncepton de "kultura turismo".[68] En la deziro eviti komercan kaj amasan turismon, la seminarioj emfazis la gravon havigi altkvalitajn disponeblojn por gastigado kaj servoj por ke la kamboĝa registaro povu profiti ekonomie, sed ankaŭ aligante la riĉon de la kamboĝa kulturo.[68] En 2001, tiu plibonigo rezultis en la koncepton de "Angkora Turismurbo" kiu estu disvolvigita rilate al la tradicia Kmera arkitekturo, enhavas distrigajn kaj turismajn instalaĵojn, kaj havigas luksajn hotelojn kapablajn gastigi grandajn nombrojn de turistoj.[68]

La projekto disvolvigi tiajn grandajn turismajn gastejojn trafis kritikon kaj el APSARA kaj el IKK, kiuj plendis, ke antaŭaj turismaj instalaĵoj de la areo estis malrespektantaj konstruregularojn kaj plej el tiuj projektoj havas eblon damaĝi pejzaĝajn trajtojn.[68] Ankaŭ, la granda skalo de tiuj projektoj komencis minaci la kvaliton de akvo, akvelfluejoj kaj elektraj sistemoj de la apuda urbo.[68] Oni notis, ke la alta frekvenco de turismo kaj pliiĝanta postulo de altkvalitaj gastejoj en la areo, kaj la disvolvigo de granda aŭtoŝoseo, havis rektan efikon sur la subtera akvonivelo, konsekvence tuŝante la strukturan stabilecon de la temploj de Angkor Ŭat.[68] Lokanoj de Siem Reap plendis ankaŭ ke la ĉarmo kaj etoso de ilia urbo estis malbonigita por allogi turismon.[68] Ĉar tiu loka etoso estas ŝlosila komponanto de projektoj kiel la Angkora Turismurbo, la lokaj funkciuloj plue studas kiel sukcese aligi estontan turismon sen mortigi la lokajn valorojn kaj kulturon.[68]

En la Turisma Forumo de ASEAN de 2012, oni interkonsentis, ke Borobudur kaj Angkor Ŭat estu frataj urboj kaj iliaj provincoj frataj provincoj.[69]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fleming, Stuart (1985). "Science Scope: The City of Angkor Wat: A Royal Observatory on Life?". Archaeology. 38 (1): 62–72. JSTOR 41731666.
  2. 2,0 2,1 Freeman kaj Jacques p. 48.
  3. Glaize, The Monuments of the Angkor Group p. 62.
  4. Coedès, George (1968). Walter F. Vella (ed.). The Indianized States of Southeast Asia. trans.Susan Brown Cowing. University of Hawaii Press. p. 162. ISBN 978-0-8248-0368-1.
  5. La diplomata sendito Ĵou Da Guan sendita de la imperiestro Temür Ĥan al Angkor en 1295 informis, ke la ŝtatestro estis entombigita en turo post sia morto, kaj li referencis al Angkor Ŭat kiel maŭzoleo.
  6. Glaize p. 59.
  7. 7,0 7,1 Higham, The Civilization of Angkor p. 118.
  8. Scarre, Chris, eldonisto (1999). "The Seventy Wonders of the Ancient World", London: Thames & Hudson, pp. 81–85
  9. Mannikka, Eleanor. Angkor Wat, 1113–1150. Arkivigite je 2006-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Stencel, Robert, Fred Gifford, kaj Eleanor Moron. "Astronomy and Cosmology at Angkor Wat." Science 193 (1976): 281–287. (Mannikka, denaske Moron)
  11. Transskribaĵo de Atlantis Reborn, broadcast BBC2 4a de novembro 1999.
  12. "How countries around the world celebrate the spring equinox". www.msn.com. Arkivita el la originalo la 4an de oktobro 2018. Alirita la 19an de septembro 2019.
  13. "Ankgor Wat, Cambodia". www.art-and-archaeology.com. Alirita la 19an de septembro 2019.
  14. German Apsara Conservation Project Building Techniques, p. 5.
  15. Glaize p. 25.
  16. APSARA authority, Angkor Vat Style
  17. Freeman kaj Jacques p. 29.
  18. Jarus, Owen (5a de aprilo 2018). "Angkor Wat: History of Ancient Temple". Live Science. Purch. Alirita la 28an de julio 2018.
  19. 19,0 19,1 Freeman kaj Jacques p. 49.
  20. Glaize p. 61.
  21. 21,0 21,1 Freeman kaj Jacques p. 50.
  22. "Angkor Wat, 1113–1150". Arkivigite je 2006-01-06 per la retarkivo Wayback Machine The Huntington Archive of Buddhist and Related Art. College of the Arts, The Ohio State University. Alirita la 27an de aprilo 2008.
  23. Glaize p. 63.
  24. Ray, Lonely Planet guide to Cambodia p. 195.
  25. Ray p. 199.
  26. Briggs p. 199.
  27. Glaize p. 65.
  28. Higham, Early Cultures of Mainland Southeast Asia p. 318.
  29. Glaize p. 68.
  30. Glaize
  31. Priskribita en Michael Buckley, The Churning of the Ocean of Milk
  32. Glaize p. 69.
  33. Angkor Wat devata inventory – Februaro 2010 En webarchive [1] 23a de aprilo 2010.
  34. Sappho Marchal, Khmer Costumes and Ornaments of the Devatas of Angkor Wat.
  35. Ghose, Tia. Mystery of Angkor Wat Temple's Huge Stones Solved. livescience.com (31a de oktobro 2012).
  36. Lost City of Angkor Wat. National Geographic.
  37. (2013) “Quarries and transportation routes of Angkor monument sandstone blocks”, Journal of Archaeological Science 40 (2), p. 1158–1164. doi:10.1016/j.jas.2012.09.036. 
  38. "Lost Worlds of the Kama Sutra" History channel
  39. Lehner, Mark (1997). The Complete Pyramids, London: Thames kaj Hudson, pp. 202–225 (ISBN 0-500-05084-8).
  40. Time Life Lost Civilizations series: Southeast Asia: A Past Regained (1995). pp. 67–99
  41. Scarre, Chris editor (1999). "The Seventy Wonders of the Ancient World", London: Thames & Hudson, pp. 81–85
  42. 42,0 42,1 Russell Ciochon & Jamie James (14a de oktobro 1989). "The Battle of Angkor Wat". New Scientist. pp. 52–57. Alirita la 22an de novembro 2015.
  43. Considerations for the Conservation and Presentation of the. Historic City of Angkor. World Monuments Fund. Arkivita el la originalo je 16a de majo 2011. Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-16. Alirita 2019-09-20.
  44. The Siem Reap Centre, Cambodia. EFEO.
  45. The Modern Period: The creation of the Angkor Conservation. APSARA Authority.
  46. (2010) Cambodia. Lonely Planet, p. 157. ISBN 978-1-74179-457-1.
  47. (2013) Kapila D. Silva: Asian Heritage Management: Contexts, Concerns, and Prospects. Routledge, p. 220–221. ISBN 978-0-415-52054-6.
  48. Activities Abroad#Cambodia. Archaeological Survey of India.
  49. Phillip Shenon. "Washing Buddha's Face", New York Times, 21-a de junio 1992.
  50. (2013) Kapila D. Silva: Asian Heritage Management: Contexts, Concerns, and Prospects. Routledge. ISBN 978-0-415-52054-6.
  51. (2015) Michael Falser: Cultural Heritage as Civilizing Mission: From Decay to Recovery. Springer International, p. 253. ISBN 978-3-319-13638-7.
  52. Albert Mumma. (2012) Poverty Alleviation and Environmental Law. ElgarOnline. ISBN 978-1-78100-329-9.
  53. Royal Decree establishing Protected Cultural Zones. APSARA.
  54. Yorke M. Rowan. (2004) Marketing Heritage: Archaeology and the Consumption of the Past. AltaMira Press. ISBN 978-0-7591-0342-9.
  55. Hing Thoraxy Achievement of "APSARA. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2001. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-03-03. Alirita 2019-09-20.
  56. German Apsara Conservation Project En webarchive [2] 5a de februaro 2005, Conservation, Risk Map, p. 2.
  57. Infrastructures in Angkor Park. Yashodhara no. 6: Januaro – Junio 2002. APSARA Authority. Arkivita el la originalo je 26a de majo 2012. Alirita 25 April 2008.
  58. The Completion of the Restoration Work of the Northern Library of Angkor Wat. APSARA Authority (3 de junio 2005). Alirita 25a de aprilo 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2019-09-20.
  59. (Feb 2012) “Microbial biofilms on the sandstone monuments of the Angkor Wat Complex, Cambodia”, Current Microbiology 64 (2), p. 85–92. doi:10.1007/s00284-011-0034-y. 
  60. Guy De Launey. "Restoring ancient monuments at Cambodia's Angkor Wat", BBC, 21a de aŭgusto 2012.
  61. Justine Smith. "Tourist invasion threatens to ruin glories of Angkor Wat", The Observer, 25a de februaro 2007.
  62. Executive Summary from Jan–Dec 2005. Tourism of Cambodia. Statistics & Tourism Information Department, Ministry of Tourism of Cambodia. Arkivita el la originalo je 13a de aprilo 2008. Alirita 25a de aprilo 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-13. Alirita 2019-09-20.
  63. Tourism Statistics: Annual Report. Ministry of Tourism.
  64. Tourism Annual Report 2012. Ministry of Tourism.
  65. "Ticket sales at Angkor Wat exceed 2 million", The Phnom Penh Post, 21a de januaro 2015, http://www.phnompenhpost.com/business/ticket-sales-angkor-wat-exceed-2-million 
  66. Ticket revenue at Angkor complex up 8 percent. Alirita 2a de majo 2019.
  67. Tales of Asia, Preserving Angkor: Intervjuo kun Ang Choulean (13a de oktobro 2000)
  68. 68,0 68,1 68,2 68,3 68,4 68,5 68,6 68,7 (2007) “Rethinking tourism in asia”, Annals of Tourism Research 34, p. 27–44. doi:10.1016/j.annals.2006.06.004. 
  69. Borobudur, Angkor Wat to become sister sites (13a de januaro 2012).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Briggs, Lawrence Robert (1951, represita en 1999). The Ancient Khmer Empire. White Lotus. (ISBN 974-8434-93-1).
  • Forbes, Andrew; Henley, David (2011). Angkor, Eighth Wonder of the World. Chiang Mai: Cognoscenti Books. ASIN B0085RYW0O
  • Freeman, Michael kaj Jacques, Claude (1999). Ancient Angkor. River Books. (ISBN 0-8348-0426-3).
  • Higham, Charles (2001). The Civilization of Angkor. Phoenix. (ISBN 1-84212-584-2).
  • Higham, Charles (2003). Early Cultures of Mainland Southeast Asia. Art Media Resources. (ISBN 1-58886-028-0).
  • Hing Thoraxy. Achievement of "APSARA": Problems and Resolutions in the Management of the Angkor Area.
  • Jessup, Helen Ibbitson. (2011) Temples of Cambodia – The Heart of Angkor. Bangkok: River Books. ISBN 978-616-7339-10-8.
  • Petrotchenko, Michel (2011). Focusing on the Angkor Temples: The Guidebook, 383 paĝoj, Amarin Printing and Publishing, 2nd edition, (ISBN 978-616-305-096-0)
  • Ray, Nick (2002). Lonely Planet guide to Cambodia (4a eldono). (ISBN 1-74059-111-9).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Angkor Wat en la angla Vikipedio.