Angla damludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angla damludo

emblemo

tabulludo • varianto de damludo
vdr
Tabulo por angla damludo.

Angla damludo estas variaĵo de damludo kiu estas disvastigita precipe en Unuigita Reĝlando, Irlando, Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Ludreguloj[redakti | redakti fonton]

La ludo estas ludata sur kvadrata ludtabulo kun 64 fakoj, alternative kolorita hele kaj malhele (kutime verde). Dum la ludo nur la malhelaj fakoj estas uzataj. Ambaŭ ludantoj havas po 12 pecojn kiuj estas lokigitaj sur la respektivaj unuaj tri linioj. La komencanta ludanto gvidas la malhelajn (kutime ruĝajn) pecojn, la alia ludanto gvidas la helajn.

La pecoj movas ekzakte unu paŝon diagonale antaŭen. Se staras peco de la kontraŭludanto antaŭe de ludanta peco kaj la fako rekte malantaŭ ĝi estas malplena, tiam la ludanto devas salti per sia peco super la kontraŭludanta kaj forpreni (kapti) ĝin de la ludtabulo. Se poste eblas fari pluajn saltojn, ankaŭ ĉi tiuj estas devigaj. Se peco atingas la lastan linion, tiam ĝi promocas al Damo (ankaŭ nomita Reĝo). La damo povas iri ankaŭ unu paŝon malantauen kaj devas salti - se eblas - ankaŭ malantaŭen.

Venkas la ludanto, kies kontraŭludanto ne povas fari pluan movon aŭ malgajnis ĉiujn pecojn.

Specifecoj[redakti | redakti fonton]

La Angla damludo estas treege analizita, simile kiel ŝako, kaj pro tio multaj ludoj inter bonegaj ludantoj finas kiel remisa. Fina pozicio kun du damoj kontraŭ ununura estas kutime venkita.