Angla korno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ANGLA KORNO
france cor anglais, germane Englischhorn, itale corno inglese
Angla korno
Angla korno
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj *Hobojo
vdr

La angla korno estas ligna blovinstrumento, la alda instrumento el la familio de hobojoj, kiu havas sian firman lokon en simfoniaj orkestroj.

La sonoj produktiĝas pere de duopa anĉo. La instrumento ne finiĝas en funelo, sed en piroforma "sonorujo". Tiu aĵo kombine kun S-forme kurbigita konektilo inter la duobla anĉo kaj la instrumenta korpuso havigas al la angla korno karakterizan aspekton, kaj ankaŭ aparte sonoran, varman kaj elegantan sonaron.

La angla korno estas agordata je la sono F, do kvinton pli malalte ol la hobojo. La notoj por la instrumento do estas transpoziciigite skribitaj, ekzemple notita c' sonas kiel f), tiel ke la muzikistoj povas ludi la notojn per la samaj fingromovoj ĉe hobojo kaj angla korno.

Etimologio

La nomo "angla korno" neniel indikas, ke la instrumento devenus el Anglio. Plej verŝajne la etimologia origino estis la franca vorto cor anglé ("korno angula"), kiu poste ŝanĝiĝis al cor anglais ("korno angla"). Iuj muzikhistoriistoj tamen paralele havas la hipotezon, ke la vorto ekestis en la germana lingvo kaj origine Engels-Horn ("korno de anĝeloj"): Tiun teorion subtenas la observo, ke en barokaj konstruaĵoj la tie multnombraj ornamaj anĝeletoj ofte enmane tenas kornojn tre similajn al la angla korno. La instrumento eventuale estas pluevoluigo de la angula, de Johann Sebastian Bach ofte uzata "ĉashobojo" (Oboe da caccia en mikslingvaĵo germana-itala). Ĉiukaze la plej multaj unuaj anglaj kornoj - kiel ĉiuj hobojaj instrumentoj - uziĝis en Francio, kaj plej probablas la simpla tezo ke la angla korno estas pluevoluigo de la franca alda hobojo agordigita en sono "f", la tiel nomata "taille de hautbois".

Ĉar temas nek pri angla muzikilo, nek pri korno, la ĝusta Esperanta nomo, fakte, estas aldhobojo.

Utiligo en klasika kaj moderna muziko

En iuj unuopaj muzikaj verkoj de la viena klasika epoko, ekzemple la 22-a simfonio de Joseph Haydn aŭ la triopo verkonumero 87 por 2 hobojoj kaj angla korno de Ludwig van Beethoven, la instrumento elstaras, sed apartan signifon ĝi ekhavis en la romantika muziko. Impresaj solo-muzikeroj inter alie troveblas en la verkoj de Hector Berlioz („Le Carnaval Romain“, „Symphonie Fantastique“), de Richard Wagner („Tannhäuser“, komence de la 3-a parto de „Tristan und Isolde“), de Giuseppe Verdi („Un ballo in maschera“, „Otello“), Antonín Dvořák (9-a simfonio "El la Nova Mondo") aŭ de Jean Sibelius („La cigno de Tuonela“).

El la komponistoj de la moderna epoko, kiuj aparte elstarigas la muzikilon, menciindas inter alie Arthur Honegger („Concerto da camera“ por fluto, angla korno kaj kordinstrumenta orkestro) Aaron Copland („Quiet City“ por angla korno, trumpeto kaj kordinstrumenta orkestro) kaj Ned Rorem (koncerto por angla korno kaj orkestro).

Parenco "hobojo de amo"

Instrumento tre simila al la angla korno estas la "hobojo de amo", en mikslingvaĵo germana-itala "Oboe d'amore", kiu same havas piroforman sonorujon, sed estas agordata laŭ la baza sono "a" - tiun instrumenton eblus nomi la mezosopranon de la hoboja instrumentofamilio.

Eksteraj ligiloj