Anglaj-paŭhatanaj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglaj–paŭhatanaj militoj
milito
Daŭro: 1609 - 1646
Loko: Ameriko
Rezulto: Traktato de 1677
Flankoj
Anglaj kolonianoj en Virginio Paŭhatanoj
vdr

La anglaj–paŭhatanaj militoj estis du militoj inter anglaj setlistoj kaj indianoj de la paŭhatana konfederacio en Virginio. La unua milito daŭris de 1609 ĝis 1613 kaj finiĝis per packontrakto. La dua milito daŭris de 1644 ĝis 1646 kaj finiĝis per kompleta malvenko de la indianoj, kiuj devis forlasi sian landon.

La unua angla-paŭhatana milito[redakti | redakti fonton]

La unua angla-paŭhatana milito (16091613) estis milito inter la koloniistoj bazitaj en Jamestown (Virginia) ekde 1607 kaj la indianoj de la paŭhatana konfederacio.

La koloniestro, kapitano John Smith, oficiro peranta inter la setlistoj kaj la indianoj estis vundita en akcidenta pulvo-eksplodo kaj forvelis al Anglio en decembro 1609. Post lia foriro la paŭhatanoj iĝis pli atakemaj, ili kaptis kaj mortigis la novan estron John Ratcliffe.

La nova guberniestro, Thomas West (“Lord Delaware”), alvenis al Jamestown el Anglio en junio 1610. Delaware enkondukis irlandajn taktikojn, t.e. ke liaj trupoj atakis indianajn vilaĝojn, bruligis domojn, ŝtelis manĝaĵojn kaj detruis maizkampojn. Tamen la Pamunkejoj estritaj de Opekankano kontraŭatakis defendante sian landon kaj atakis la fortikaĵon de Jamestown. La indianoj preskaŭ sukcesis forpeli la anglojn el la regiono de Jamestown.

Packontrakto finis la militon en 1614 kaj estis sigelita de la geedziĝo de Pokahontas kaj la koloniisto John Rolfe. Tio estis la unua konata interrasa geedziĝo en Virginio kaj helpis dum mallonga periodo starigi pli bonajn rilatojn inter indianoj kaj ekseŭropanoj.

La dua angla-paŭhatana milito[redakti | redakti fonton]

La dua angla-paŭhatana milito ekis en 1644 kiel lasta klopodo de la indianoj forpeli anglajn setlistojn el la kolonio Virginio kaj lasta klopodo de la setlistoj ekstermi la paŭhatanoj. La indianoj malvenkis duan fojon. La rezulto estis la preskaŭ kompleta neniigo de la triboj de tiu regiono de Virginio. La packontrakto de 1646 finis iajn esperojn pri paca kunloĝado de koloniistoj kaj indianoj. La indianoj estis forpelitaj el sia lando, kaj ekestis distingo inter indiana kaj blankula lando, antaŭaĵo de la posta rezerveja sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Grenier, John. The First Way of War, American War Making of the Frontier, 1607-1814. Cambridge University Press. 2005. pp. 24-25.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Steve Rajtar's book, "Indian War Sites" (McFarland and Company, Inc., 1999)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]