Anglaj kampardancoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stilo de dancoj, kiuj estis dancitaj fakte ĝis en la kortego de la angla reĝo. La populareco de tiu danco-stilo daŭris proksimume de la fino de 16-a jarcento ĝis fino de 18-a. Tiuj dancoj estis figur-dancoj. Oni povas distingi pluraj specojn:

  • circle for as many as will : la dancantoj staras laŭ cirklo ("laŭplaĉe granda")
  • pli ofte: ili estas laŭ du longways (por tiu vorto, kiel pri aliaj anglalingvaj fakterminoj vd ties klarigon en la terminaro).
    • simple minor set
    • double minor set

ktp

Ili konatas pere de serio de lernolibroj, kiujn eldonis John Playford de 1651, kaj poste. La stilode tiuj dancoj estas aparta, samtempe figurdancoj, sed ne tro komplikaj, graciaj, sed nature kaj simple, milde gajaj, viglaj sed "trankvile" kaj sen impeteco. Kaj ties muzikoj, kiuj estas tiuj de tiutempaj anglaj kanzonoj havas propran ĉarmon.

El ili devenis en la 19-a jarcento la "quadrilles", kaj en Usono la "square dance". Tiuj dancoj mem iom post iom malfuroriĝis kaj malaperis. Sed komence de la dudeka jarcento Cecil Sharp kolektis kaj revivigis ilin. De tiam en Anglio kaj egale alilande asocioj aranĝas staĝojn por lerni, kaj balojn por danci ilin, kaj malampleksa sed fervora ŝatantaro plu flegas tiun genron de danco, kies ĉarmon ili aprezas.

Terminaro de ties paŝoj kaj figuroj

Unue gravas scii, ke la muzikoj de anglaj kampardancoj estas kvarpusaj (la tempo fari duoblaĵon aŭ du simplaĵon, ktp)

  • simplaĵo: t.e. simpla paŝo; danciĝas sur du muzikaj pulsoj: dekstra (aŭ maldekstra) kruro paŝas kaj la dua kruro rekuniĝas sur la dua pulso.
  • Duoblaĵo: t.e. duobla paŝo; danciĝas sur kvar muzikaj pulsoj: kruroj antaŭeniĝas tri fojojn, kaj rekuniĝas sur la kvara pulsoo.
  • clockwise en la direkto de la horloĝoj t.e. al sia dekstra flanko
  • anticlockwise : en la direkto mala al tiu de horloĝoj t.e. al sia maldekstra flanko.
  • arms (=brakoj), dekstrabrake: partneroj sin kroĉas la dekstran brakon, je nivelo de l'kubito, ne presante, kaj plenumas plenan rondiron clockwise; La sama ekzistas maldekstrabrake kaj anticlockwise. Danciĝas per 2 duoblaĵoj
  • dekstramane rondiro, kaj maldekstramane rondiro simile ekzistas; du duoblaĵoj (8 pulsoj).
  • hands(=manoj): sama afero kaptinte per la du manoj.
  • Back to back (=dorsaldorse): la dancantoj turnas unu ĉirkaŭ la alian ĉiam rigardante samdirekten ne turniĝante sur sin mem. Ili interkrucas dekstraŝultre, flankiĝas dekstren restante dorson al sorso kun la partnero, interkrucas maldekstraŝultre kaj reprenas siajn dekomencan lokon. La sama ekzistas ankaŭ kun interkruco maldekstraŝulte unue. Simile per 2 duoblaĵoj.
  • cast : kurba movo uzata por progresi, farigas sur duoblaĵo (4 pulsoj)
  • Gipsy eye (=cigana okulo): la partneroj turnas unu ĉirkaŭ la alian rigardantaj fikse en la okuloj unu de alian. simile per 2 duoblaĵoj
  • set and turn: estas set - ĝenerale simplaĵo alflanke dekstren, poste simplaĵo alflanken maldekstre (do revenigas al la dekomenca loko); sed la inverso ankaŭ ekzistas - sekvite de turn sur duoblaĵo t.e. turniĝo sur sin mem dekstren. Tiu figuro ĝenerale fariĝas duope en spegulo de la partneroj kontraŭ la alian. (8 pulsoj)
  • shoulders (=ŝultroj) plenumiĝas sur du duoblaĵoj: ĉiu partnero movigas maldekstren ĝis troviĝi la dekstran ŝultron ĉe la dekstra ŝultro de la alia, sur; poste reiras al sia dekomenca loko; du duoblaĵoj. Tiam la sama figuro refariĝas maladirekten; du pliaj duoblaĵoj.
  • sides (=flankoj) estas simila al shoulders, sed la du dancantoj ne celas la ŝultran posicion, ili nur konstante restas oblikve unu kontraŭ la alia desegnante kian paron da parentezoj.
  • muelejo : inter kvar dancantoj, ĉiu el ili malpezee kaptas per dekstra mano la sekvanton je la manartiko, tiel formanta ian muelradon kvaralan, ili dume antaŭeniras rotaciante clockwise sur la tiel difinita akso. La samo fariĝas ankaŭ maldirekte, t.e. per maldekstra mano, kaj anticlockwise.
  • lead down kaj lead up (=konduki malsupren, konduki supren): la viro kaptas delikate sian partneron metante sian manon sub la ŝia, la du tenitaj sufiĉe alte, kaj kondukas ŝin ĉu direkte al la fundo de la salono (down) ĉu direkte al la « ĉeesto » (vd en dismetoj de la dancantoj)

dismetoj de la dancantoj, antaŭeniĝo

  • circles for as many as will (cirkloj por kiom ajn laŭplaĉe). Tio estas la plej simpla okzao, sed ankaŭ la malplej ofta (ekzemplo de danco kun tia dismeto: Sellenger's Round). La dancantoj formas cirklon, tial ne estas subaroj nek antaŭeniĝo.

estas ankaŭ cirkloj por kvar paroj.

  • longways (=longvojoj).
Unue endas precizi la orientigon: en la dancosalono difinitas la "ĉeesto", t.e. en kortego la reĝo, rilate tiun la viroj kaj la virinoj lokiĝas laŭ du vicoj, Se oni rigardas de la loko de la ĉeesto la viroj staras dekstre, la virinoj maldekstre.
Due, la longway povas esti for as many as will, t.e. nombro de la dancantoj ne estas limigita. Sed la figugoj difinitas ene de subgrupoj, plej ĝenerale duple minor set (estas pli malofte triple minor set) tio estas grupo de du paroj. Ekzemplo estas The Mary and Dorothy


  • Antaueniĝo ene de longways:

pluigota


Kelkaj famaj anglaj kampardancoj

Eksteraj ligiloj

videoj