Anglaj malaltaĵaj fagaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglaj malaltaĵaj fagaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando

Areo45 600 km² (4 560 000 ha)

Biomoj de regionoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj

Anglaj malaltaĵaj fagaroj (Tero)
Anglaj malaltaĵaj fagaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Arbaro kun Hyacinthoides non-scripta apud Ivinghoe Beacon en frua majo.

La anglaj malaltaĵaj fagaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Norda Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 45 600 km² en Suda Anglujo proksimume tiel fore kiel la limo kun Devon kaj Sud-Kimrio okcidente, en Severn-Valo nordokcidente, en East Midlands norde, kaj ĝis la bordo kun Norfolk en la nordoriento de sia areo [1].

Ekoregiona kunteksto[redakti | redakti fonton]

Norde, okcidente kaj sudokcidente troviĝas la simila ekoregiono de la keltaj foliarbaroj, kiuj kovras plimulton de la resto de Britaj Insuloj. Plie, du aliaj ekoregionoj situas en la sudokcidentaj kaj nordokcidentaj bordoj de Irlando, kaj la nordokcidentaj bordoj de Skotujo (Nord-atlantikaj humidaj miksaj arbaroj), kaj preter la Skota Limlanda Faŭlto (Kaledoniaj koniferaroj). La tutaĵo de tiu Atlantika insularo tiel estas konsiderata kiel origine ( aŭ iusense ideale ) arbarizita [2], kun nur la fora montara nordo estante primare konifera. Trans Manika Markolo troviĝas la ekoregiono de la miksaj atlantikaj arbaroj en norda Francujo kaj Malaltaj Landoj.

La diferenco inter la anglaj malaltaĵaj fagaroj kaj la keltaj foliarbaroj koncernas la fakton ke sudorienta Anglujo estas klimate kompare pli seka kaj pli varma, kaj pli malalta topografie. Geologie, iu el la diferenco estas trovebla en la superrego de la Sud-Angla Kreto Formacio en tiu ekoregiono, kaj en la Tees-Exe linio, kiu subdividas la insulon de Britujo en sedimentan sudorienton, kaj metamorfan kaj magmorokaĵan nordokcidenton. Tamen, la WWF-subdivido estis antaŭirita de tiu de la hungara-usona biologo Miklos Udvardy, kiu estis konsiderinta la plimulton de Britaj Insuloj kiel nur unu biogeografian provincon en la Palearkta Regno, kiun li nomis Britaj Insuloj[3].

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Fagaro en New Forest, Hampŝiro.

Historie, multo de tiu ĉi malaltaĵa kaj submontara regiono iam estis kovrita de altarbaro [4] superregata de eŭropa fago (Fagus sylvatica), sed ankaŭ inkludante aliajn arbospeciojn inkluzive kverkon, ordinaran fraksenon, birdokaptistan sorbuson kaj eŭropan taksuson. Somere, la arbaroj ĝenerale estas malvarmetaj kaj malhelaj, ĉar la fago prezentas densan kanopeon, kaj do limigas la kreskadon de aliaj arbospecioj kaj plantoj. Printempe tamen dikaj tapiŝoj de Hyacinthoides non-scripta estas troveblaj, florante antaŭ la disvolviĝo de la faga kanopeo.

La Brita Nacia Vegetaĵaro-Klasifiko de plantaj komunumoj asociataj kun fagaroj ( kune kun ilia ĉeesto-proporcioj en Anglujo kiel tutaĵo )[5] estas :

W12 Fagus sylvatica - Mercurialis perennis (Plurjar-merkuriala duonarbaro sur bazaj grundoj) - ĉirkaŭ 40%
W14 Fagus sylvatica - Rubus fruticosus (Rubusa duonarbaro sur mezotrofaj grundoj) - ĉirkaŭ 45%
W15 Fagus sylvatica - Deschampsia flexuosa (Fleks-hargresa duonarbaro sur acidaj grundoj) - ĉirkaŭ 15%

La riveraj sistemoj, la plej grava el kiuj estas Tamizo, historie gastigis ĉeriverajn arbarojn superregataj de nigra alno, kaj tiu ankoraŭ nuntempe estas okaze trovebla. Tiu ekoregiono ankaŭ ampleksas la karakterizajn ekosistemojn kiuj estas asociataj kun la riveroj mem, kune kun iliaj inund-herbejoj kaj estuaroj. La grundoj derivas de kalkoŝtono, kaj la klimato estas mezvarma kun regula precipitaĵo. La temperaturoj vintre povas fali sub frostopunkto.

Nuntempe, multo de tiu ekoregiono estas abandonata al agrikulturo. La kultivado de tritiko, ordinara hordeo kaj kolzo estas speciale komuna, same kiel la bredado de brutaro kaj ŝafoj. Loke ĝi estas tre loĝatigita, kun urbetoj, antaŭurboj kaj vilaĝoj preskaŭ ĉie troveblaj – kvankam Salisbury-Altebenaĵo restas relative sendifekta.

La plej signifa centro de loĝantaro estas Londono, je la komenco de Tamizo-Estuaro, unu el la plej grandaj urboj en la mondo. Kaŭze de sia loĝdenso, kaj de iom da rabemo kaŭzita de cindrogriza sciuro ( Sciurus carolinensis ), granda gliro (Glis glis) (en Ĉiltern-Montetoj) kaj cervedoj, tiu arbara ekoregiono estas konsiderata kiel minacata, kun krize endanĝerigita konservada stato laŭ la Monda Natur-Fonduso. Aermalpurigo eble ankaŭ kaŭzas redukton je nombro de fagoj, per grandigita neimuneco kontraŭ malsano de la arboŝelo.

Inter la faŭno trovita en tiu ĉi ekoregiono, eŭropa erinaco, vulpo, melo, eŭropa kuniklo kaj Apodemus sylvaticus (musedoj) estas relative komunaj, dum jenaj estas klasifikitaj kiel preskaŭ minacataj laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj :

  • Eŭropa lutro
  • Ordinara sciuro
  • Micromys minutus (musedoj)
  • Muskardeno (Muscardinus avellanarius)
  • Rhinolophus ferrumequinum (kiropteroj)
  • Krekso

Barbastella barbastellus kiel vundebla specio en la Ruĝa Listo, ankoraŭ estas pli minacata.

Maloftaj plantoj inkludas Cephalanthera rubra (orkidacoj), Neottia nidus-avis (orkidacoj) kaj la musko Zygodon conoideus. Maloftaj fungoj ampleksas satanboleton kaj hotoguon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nigra alno ĉe Beaulieu-Rivero en New forest (la Nova Arbaro)

Je la fino de la lasta glacialo, ĉirkaŭ antaŭ 10 000 jaroj, la ekosistemo de la areo estis karakterizita de ĉefe senarba tundro. Poleno-studaĵoj montris ke la tundro estis anstataŭita de betula tajgo, kaj poste de pina tajgo, antaŭ ilia anstataŭado per la specioj kiujn oni nuntempe renkontas – inkluzive, ĉirkaŭ 4 000 jarojn a.K., la fagon, kiu estus enmetita el kontinenta Eŭropo. La fago estis uzata kiel fonto de faruno, origina el la triangulaj nuksetoj aŭ fagofruktoj, post elimido de la taninoj per trasorbigado. Tradicie fagofruktoj estis uzataj por nutrigado de porkoj [6]. Tamen, en 4 000 a.K., kiel skribis Oliver Rackham, la dominanta arbospecio ne estis fago, sed etfolia tilio (Tilia cordata) [7]. La praarbaro konsistis el alternaĵo de tiliaj arbareroj kaj avelkorilaj arbareroj, variigante kun kverko kaj ulmo kaj aliaj specioj. Malgrandfolia tilio eble pli malabundiĝis ĉar la klimato malfavorigis ĝin, malfaciligante ĝian regeneradon ekde semoj. Malgraŭ tio, iuj relikvoj de la praa tiliaro ankoraŭ postrestas en suda Suffolk[8].

Senarbarigo ekis kun agrikulturo (ĉirkaŭ 4 500 a.K.), speciale en la pli altaj partoj de la regiono, kiel South Downs. Je tiu tempo, la tuta regiono, ekde plugitaj altaĵoj, kaj marĉaj areoj (ekzemple Romney Marsh en Kent kaj multo de Somerset), estis forte arbarizita, kun duonarbaro preskaŭ ĉie etendiĝante.

Notindaj postvivantaj ekzemploj estas jenaj :

Ĉiuj el ili iam estis pli vastaj ol ili estas nuntempe. Ekzemple, laŭ malfru-9-a jarcenta verkisto, la Vild-Arbaro (el la anglosaks-lingva vorto weald = "arbaro" ) iam etendiĝis ekde Kent ĝis Hampshire, kaj estis 120 km longa kaj 30 km larĝa [9]. La New Forest (en sudokcidenta Hampshire) restas la plej granda sendifekte arbara areo en tiu ekoregiono (kun 571 km²), kvankam la heĝkampara sistemo, kiu disigas la kampojn de la vojoj kaj ankaŭ de la aliaj kampoj, estas ankaŭ vasta, kaj servas kiel grava biotopo por alimaniere senhabitata maldensarbara faŭno. Iuj specio-riĉaj heĝoj datiĝas de almenaŭ 700 jaroj, se ne de 1 000 jaroj. Por multaj specioj de birdoj, signifaj estuaraj biotopoj ampleksas la estuarojn de Tamizo kaj de Severn-Rivero, kaj la marbordon de Mez-Essex.

La mezozoika historio de la areo estas videbla en la ĵurasia marbordo, Monda heredaĵo de Unesko, kie fosilio-riĉaj sedimentoj, kiuj kovras prosimume 180 milionoj da jaroj, estas videblaj laŭlonge de 95 km trajekto de la marbordo de Dorset kaj East Devon. Aserteblas ke la scienco de Paleontologio ĉefe ekis tie ĉi, kun la pionira esplorado de Mary Anning ( 1799-1847 ).

La Granda Ventego de 1987 kaŭzis la elradikigon de ĉirkaŭ 15 milionoj da arboj en tiu ĉi areo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle http://dataservice.eea.europa.eu/atlas/viewdata/viewpub.asp?id=7 Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine European Environment Agency: Digital Map of European Ecological Regions
  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. (p.10)
  3. angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A Classification of the Biogeographical Provinces of the World, International Union for the Conservation of Nature (IUCN) Occasional Paper No. 18, Morges, Svisujo, 1975
  4. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 12
  5. angle http://www.ukbap.org.uk/UKPlans.aspx?ID=2 Arkivigite je 2007-07-20 per la retarkivo Wayback Machine UK Biodiversity Action Plan: Lowland beech and yew woodland
  6. angle Mabey, Richard 1972 : Food for Free: A Guide to the Edible Wild Plants of Britain, Fontana/Collins, Glasgow, 1972, p. 33
  7. Rackham, Oliver 1986 : The History of the Countryside, J.M. Dent & Sons, London, pp. 68-69 angle
  8. angle Rackham, Oliver 1986 : The History of the Countryside, J.M. Dent & Sons, London, p. 106
  9. angle Whitelock, Dorothy 1952 : The Beginnings of English Society - Pelican History of England, vol. 2), Harmondsworth, p. 14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]