Anglikanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio, Nordameriko, Afriko kaj Oceanio. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la anglalingva mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj. La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.

Anglikanismo komencis kiel sendependa branĉo de la eklezio dum politika disputo inter angla reĝo kaj roma papo. Ĝi estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de protestantiĝado en la kulturo de Anglio, ĝi nun ofte ŝajnas protestanta en praktiko, kvankam ĝi ankoraŭ estas katolika en rito kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edziĝi kaj en iuj landoj, virinoj povas esti ordinitaj kiel sacerdotoj kaj eĉ kiel episkopoj en Nordameriko.

La usona branĉo de anglikanismo nomiĝas episkopanismo. La fruaj usonanoj ŝanĝis la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro Anglio.

Anglikanismo estis normigita per:

La hodiaŭa Anglikanisma tamen havas ankaŭ fortan influon sur la teologio de la Movado de Oksfordo.

Anglikanoj havas sep sakramentojn, sed nur du estas necesaj por savo: komunio kaj bapto.

La eklezio de ĉiu lando ja estas sendependa, sed la eklezioj tra la mondo penas kunordigi doktrinon kaj politikon kaj eviti skismon per la Konferenco de Lambeth, kiu kunvenas ĉiujn dek jarojn. La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ĝenerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj).

Same kiel en la romkatolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per apostola posteuleco.

Iuj anglikanoj krucosignas. Ankaŭ ekzistas anglikanaj monaĥoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Henriko la 8-a, reĝo de Anglio, apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi Katarinan de Aragono, kiu ne povis doni al li filon. La papo en Romo ne permesis la nuligon de la edziĝo kun Katarina, do Henry sendependigis la eklezion en Anglio de Romo en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedziĝon. Angliaj episkopoj, tamen, ne ŝanĝis, do la anglia eklezio ĉiam havas apostolan posteulecon.

Dum sia vivo, Henriko la 8-a entute ne ŝanĝis la ritaron de la eklezio, sed post lia morto, protestanta influo pligrandiĝis en la eklezio. La lingvo de la eklezia, ekzemple, fariĝis la angla kaj ne la latina.

Anglikanismo ne reunuiĝis kun la katolikismo pro tio ke Elizabeto la 1-a, reĝino de 1558 ĝis 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun Anne Boleyn, edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti reĝino. En tia granda epoko de la regado de Elizabeto, Anglio protestantiĝis tiel profunde, ke rekatolikiĝo ne eblis, eĉ kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo daŭris ĝis 1689.

Multe pli poste, en la 19-a jarcento, kiam la influo de la reĝo iĝis multe malpli forta en Anglujo, anoj de la eklezio asertis la dian karakteron de sia eklezio. Ĉar iliaj gvidantoj estis ĉiuj ĉe la universitato de Oksfordo, tiu movado nomiĝis la Movado de Oksfordo. Ĝi havis grandegan influon sur la ritaro de la anglikana eklezio, kiu nun ŝajnas multe pli simila al la romkatolika rito ol antaŭ ducent jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]