Anglistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anglistikoangla filologio estas la scienca fako okupiĝanta pri la angla lingvo kaj la anglalingva literaturo kaj cetera kulturo de la unuavice anglalingvaj landoj, aparte pri la historio de la lingvo – do temas pri branĉo de la fako lingvistiko.

La nuntempa evoluo de la fako[redakti | redakti fonton]

En la fako Anglistiko nuntempe graviĝis aparte du evoluoj:

Unue ekde la fino de la 20-a jarcento pli kaj pli diferenciĝas inter la brita kaj la irlanda literaturoj. Kune oni emas ŝanĝi la tradician anglalingvan fakonomon "English Studies" al Anglo-Irish Studies, por esprimi, ke la brita kulturo esence diferenciĝus de la irlanda. La nuntempaj irlandaj literaturistoj laŭ tiu koncepto havas tute alian kulturan fonon ol la britaj, kaj do la diferenciĝu ŝajnas nepra.

Due ekde la 1980-aj jaroj plia subbranĉo de la fako Anglistiko iĝis la tielnomata fako Commonwealth Studies, kiu okupiĝas pri la lingvaĵo kaj kulturo de la anglalingvaj eksaj britaj kolonioj. Multaj aŭtoroj, ekzemple en Barato, JamajkoHonkongo, ja unuavice parolas respektivan lokan lingvon kaj (parte) verkas ankaŭ en ĝi, sed vidas la anglan kiel internacia lingvo multe pli efika komunikilo por atingi laŭeble grandan legantaron, kaj tial publikigas siajn verkojn ankaŭ (aŭ eĉ nur) en la angla lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]