Anglo-franca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:16, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Anglo-franca estas internacia kompromisplanlingvo proponita en 1889 de brito George Henderson, kiu poste proponis Latinesce. Anglo-franca ŝajnas esti nur angla lingvo kun vortoj el la franca, ĝi uzas artikolon, pronomojn, adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn de la Angla kaj la reston de vortprovizo de la Franca. La projekto havis grandan disvastigon kaj influis aliajn projektojn. Ĝi, kaj Latinesce, estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle.

Nombroj (1–10): un, du, tre, quat, quinc, sex, sept, oct, novem, dec.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

1-"The peuples of the Orient trouv they selfs in an embarras encore more grand wen they voul to entam commercial relations with Europe."

Traduko: "La popoloj de Oriento troviĝas en embaraso ankoraŭ pli granda kiam ili serĉas komercajn rilatojn kun Eŭropo".

2-"Me pren the liberti to ecriv you in Anglo-franca... Me have the honneur to soumett to you's inspection the prospectus of me's objets manufactured, which to you envoy here inclued".

Traduko:"Mi prenas la liberon skribi al vi en Anglo-franca... Mi havas la honoron submeti al via inspekto la prospekton de miaj fabrikitaj objektoj, kiun al vi mi sendas ĉikune".

Ĝi ricevis la bibliotekan kodon 417.24 “1889” de Biblioteko Butler.