Anglosaksa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la norena lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun kvar kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang.

Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Patro Nia:

Fæder ūre, þū þe eart on heofonum,
Sī þīn nama gehalgod.
Tō becume þīn rīce.
Gewurþe ðīn willa, on eorðan swā swā on heofonum.
Ūrne gedæghwāmlīcan hlāf syle ūs tō dæg.
And forgyf ūs ūre gyltas,
swā swā wē forgyfað ūrum gyltendum.
And ne gelæd þū ūs on costnunge, ac ālys ūs of yfele.
Sōþlīce.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia imperio disiĝadis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (engloj kaj saksoj) forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla.

Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caseus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio.

La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar".

anglosaksaj runoj

La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ne tre disvastiĝis la tradicia skribomaniero de la lingvo per runoj, sed iĝis kutimo skribi la lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. La angloj aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperus el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo.

La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn).

En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf.

En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgaraj kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo").

La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J.R.R. Tolkien.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]