Angulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angulo estas figuro formata de du strekoj etendantaj el punkto, la vertico de la angulo. Anguloj estas studataj en geometrio kaj trigonometrio.

Mezuri angulojn

Por mezuri angulon, cirklo kun centro ĉe la vertico estu desegnita. La radiana mezuro de la angulo estas la longeco de la arko eltranĉita de la cirklo dividite per la longeco de la radiuso de la cirklo. La grada mezuro de la angulo estas la longeco de la arko dividite per la longeco de la cirkonferenco de la cirklo, kaj multiplikite per 360. La simbolo por gradoj estas superskribita cirkleto, kiel en 360°.

2π radianoj egalas al 360° (plena cirko), do unu radiano estas ĉirkaŭ 57° kaj unu grado estas π/180 radianoj.

Matematikistoj ĝenerale preferas la radianan mezuron, ĉar ĝi forigas la arbitreco de la nombro 360 de la grada sistemo kaj ĉar la trigonometriaj funkcioj havas pli simplajn tajlorajn seriojn se oni uzas la radianan sistemon. La SI-sistemo de unuoj uzas radianojn kiel (derivita) unuo de anguloj.

Specoj de anguloj

Angulo de π/2 radianoj aŭ 90° (kvarono de plena cirklo) nomiĝas orta angulo. Anguloj pli malgrandaj ol orta angulo nomiĝas akuta angulo. Angulo pli granda ol orta angulo nomiĝas malakutaobtuza angulo.

Angulo de π radianoj aŭ 180° (duono de plena cirklo) nomiĝas streĉita angulo. Angulo malpli granda ol streĉita angulo angulo nomiĝas konveksa angulo. Angulo pli granda ol streĉita angulo nomiĝas malkonveksakonkava angulo.


Suplementaj anguloj α kaj β : α+β=π

Suplementaj anguloj α kaj β : α+β=π

Komplementaj anguloj α kaj β : α+β=π/2

Vertikalaj anguloj α kaj β : α=β

Ĉiutaga kaj figura senco

Angulo estas nefermita spaco limigita de du aŭ kelkaj sin reciproke renkontantaj surfacoj; ekzemple "La veturilo turnis angulen." En figura senco angulo estas malvasta, malofte vizitata aŭ rigardata loko. Angulo ankaŭ povas esti nedifinita loko ("la kvar anguloj de la tero").

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fontoj