Angvilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de Angvilo.
Situo de Angvilo

Angvilo (angle Anguilla) estas dependa teritorio de Britio en la Kariba Maro.

  • Landkodo: AI.
  • Nacia nomo: Anguilla.
  • Areo: 96 kv.km.
  • Loĝantaro: 11,5 mil.
  • Administra centro: La-Valo.
  • Lingvoj: angla kaj kreola.

Angvilo (Anguilla, en la angla lingvo estas transmara dependa departemento de Britio en Karibio, pli specife en la norda ekstremo de la Deventaj Insuloj, en la Malgrandaj Antiloj. Ĝi estas unu el la 16 teritorioj sen memstareco sub gvidado de la Senkoloniiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kun la celo elimini la koloniismon.

La arkipelago konsistas el Angvil-insulo kaj kelkaj aliaj proksimaj insuletoj, ĝi havas marlimojn sudoriente kun la insulo Sankta Marteno kiu estas parto de la transmara franca departemento de Gvadelupo. Je la okcidento troviĝas la Britaj Virgulininsuloj.

Historio

Angvilo estis koloniigita de la angloj venintaj de Sankta-Kito kaj Neviso en 1650. Estis administrata de Britio ĝis 1825, kiam la insulo estis transdonita al la administrejo de Sankta-Krito kaj Neviso kontraŭvole de la enloĝantoj de Angvilo. De tiu tempo, dum kelkaj okazoj, Angvilo intencis disiĝi.

La 11an de julio 1967 estis okazigita referendumon pri la memstareco gajnita de la disiĝistoj (1.813 votoj kontraŭ 5) kio proklamigis la 17an de junio, la sendependecon. De la 19a de marto ĝis la 15a de septembro 1969 la brita armeo okupis la kolonion, post popola ribelo proteste al la nekoncedo de la aprobita memstareco en la referendumo. Finfine en 1971, en virto de la Anguilla bill la insulo restis administrata de brita komisario kaj Konsilo de la Insulo. Atingis la kondiĉon de brita dependaĵo en 1976 kun memstara administrado, danke al la gvidanto de la Konsilo de la Insulo Ronald Webster, kaj fortigita en 1980 disigante ĝin de Sankta-Kito kaj Neviso.

En 1992 estis akceptita kiel asocia membro de la Kariba Komunumo CARICOM. En 1995, la uragano Ludoviko kaŭzis multajn perdojn en la arkipelago, ĉefe en la agrikulturo.

Ekonomio

Angvilo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun ses aliaj karibiaj ŝtatoj kaj plia transmara teritorio de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj