Anhalt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anhaltinus Ducatus, la duklando Anhalt en la jaro 1645
La duklando Anhalt sur mapo de Peter Schenk (1710)

Anhalto, germane Anhalt, estas regiono en centra Germanujo, kiu estis membroŝtato de la Germana Regno kaj estas nuntempe parto de la lando Saksio-Anhalto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regno Anhalto ekzistis jam proks. ekde la 12-a jarcento. Pro heredo-disdivido ĝi estis multe dispartigita en plurajn landetojn, inter ili: Anhalt-Aschersleben, Anhalt-Bernburg, Anhalt-Dessau, Anhalt-Zerbst, kaj pliaj.

La unuigita princlando Anhalto estiĝis 1570. Tamen jam 1603 ĝi estis dividita denove - en la ŝtatetojn Anhalt-Bernburg, Anhalt-Dessau, Anhalt-Köthen kaj Anhalt-Zerbst (kaj de 1611 ĝis 1665 aldone Anhalt-Plötzkau). En 1797 Anhalt-Zerbst estis dividita inter la aliajn anhaltajn princlandojn, kaj en 1847 Anhalt-Köthen(-Plötzkau) iĝis parto de Anhalt-Bernburg. Fine en 1863 du restantaj landopartoj Anhalt-Bernburg kaj Anhalt-Dessau reunuiĝis al unu duklando Anhalto, kiu 1866 membriĝis en la Nordgermana Federacio kaj poste en la Germana Regno. Kiel ĉiuj landoj de la Germana Regno ĝi fariĝis respubliko en la Novembra Revolucio en 1918. Post la Dua Mondmilito ĝi estis unuigita kun la iama prusia provinco "Saksio" al la nova federacia lando Saksio-Anhalto.

Loĝantaro kaj areo[redakti | redakti fonton]

75.523 loĝantoj; 2299 km² (1871)
100.702 loĝantoj; 2299 km² (1910)
351.045 loĝantoj; 2299 km² (1925)
436.213 loĝantoj; 2314 km² (maje 1939)

  1. Dessau (kun Roßlau): 117.110 loĝantoj
  2. Bernburg: 40.732 loĝantoj
  3. Köthen: 32.037 loĝantoj
  4. Zerbst: 22.149 loĝantoj
  5. Coswig: 12.645 loĝantoj
  6. Jeßnitz: 11.817 loĝantoj
  7. Leopoldshall: 7.485 loĝantoj
  8. Ballenstedt: 6.729 loĝantoj
  9. Raguhn: 6.038 loĝantoj
  10. Güsten: 5.997 loĝantoj
  11. Nienburg: 5.961 loĝantoj
  12. Hecklingen: 5.183 loĝantoj
  13. Kochstedt: 5.173 loĝantoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johann Christoph Beckmann: Historie des Fürstenthums Anhalt, 2 Bde. Zerbst: Zimmermann 1710; Erg.-Bd. Accessiones, Zerbst 1716 (Ndr. Dessau 1995)
  • Walther Eggert: Anhaltisches Mosaik: Landschafts- und Kulturbilder aus dem ehemaligen Land Anhalt. Frankfurt/Main: Weidlich 1971 ISBN 3-8035-0555-0
  • Otto von Heinemann: Codex diplomaticus Anhaltinus 6 Tle. 1867-83
  • Johannes Jansson: Das Fürstentum Anhalt und das Erzbistum Magdeburg - 1647. (Historische Karte: Principatus Anhaldinus et Magdeburgensis Archiepiscopatu). Reprint Bad Langensalza: Rockstuhl 2003. ISBN 3-932554-92-2
  • Wilhelm van Kempen: Schlösser und Herrensitze in Provinz Sachsen und in Anhalt. Frankfurt/Main: Weidlich 1961
  • Gottlieb Krause (Hrsg.): Urkunden, Aktenstücke und Briefe zur Geschichte der anhaltischen Lande, 7 Tle. in 5 Bdn. Leipzig 1861-66
  • Heinrich Lindner: Geschichte und Beschreibung des Landes Anhalt. Dessau 1833
  • Lorenz, Hermann: Die Geschichte Anhalts in Wort und Bild, Cöthen: Verlag von Otto Schulze 1900
  • Norbert Michels, Hrsg.: Anhalt in alten Ansichten: Landschaft, Baukunst, Lebenswelten. Halle: Mitteldeutscher Verlag 2006. ISBN 3-89812-350-2
  • Reinhold Specht: Bibliographie zur Geschichte Anhalts, 1930/35
  • Hermann Wäschke: Anhaltische Geschichte, 3 Bände, Cöthen 1912/13
  • J. Wütschke: Territorialentwicklung Anhalts (Atlas des Saale- und mittleren Elbegebiets) 1958

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]