Anhingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anhingo
masklo en Kosatariko
masklo en Kosatariko
ino en Florido, Usono
ino en Florido, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Anhingedoj Anhingidae
Genro: Anhinga
Specio: A. anhinga
Anhinga anhinga
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Reprodukta teritorio.

La Anhingo (Anhinga anhinga) foje nomata Serpentobirdo, Sagulo, Sagobirdo aŭ pli precize Amerika sagobirdo, estas akvobirdo de plej varmaj regionoj kaj de Nordameriko kaj de Sudameriko. La Anhingo estas membro de la sagobirda familio de Anhingedoj kaj parencas rekte al la Hindia sagobirdo (Anhinga melanogaster), la Afrika sagobirdo (Anhinga rufa), kaj la Aŭstralia sagobirdo (Anhinga novaehollandiae). La vorto anhinga devenas el la brazila tupia lingvo kaj signifas diablobirdoserpentobirdo.

Estas birdo simila al kormoranoj, longa je 85 cm, enverguro de 117 cm kaj pezo de 1350 g. Ĝi manĝas fiŝojn, havas malhelan plumaron kaj longegan bekon kion nure ofte montras dum naĝado. Do, dumnaĝe la nomo serpentobirdo tute taŭgas ĉar kiam nur la kolora kolo aperas surakve la birdo similas al serpento preta ataki.

Distribuado kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta teritorio.
Masklo sekiganta siajn plumojn kaj varmiganta sian korpon, Florido, Usono.

La specioj de la genro Anhinga troviĝas tra la tuta mondo ĉe varmaj neprofundaj akvoj.[1] La Amerika anhingo estis subdividita en du subspecioj, A. a. anhinga kaj A. a. leucogaster, baze sur ties loko. A. a. anhinga povas troviĝi ĉefe oriente de Andoj en Sudameriko kaj ankaŭ ĉe la insuloj de Trinidado kaj Tobago. A. a. leucogaster povas troviĝi en Suda Usono, Meksiko, Kubo, kaj Grenado.[2]

Nur la birdoj kiuj ne loĝas en pleja nordo kaj sudo de ties teritorio migras kaj faras tion baze sur temperaturo kaj disponebla sunlumo. Anhingoj migras en direkto al ekvatoro dum vintro sed tiu teritorio estas "determinata de la kvanto de sunlumo por varmigi la malvarmigitajn birdojn".[1] Kvankam ne en sia kutima teritorio, anhingoj povas troviĝanti tiom for norde kiom ĝis la ŝtatoj de Pensilvanio[3] kaj Viskonsino[4] en Usono.

Aroj de anhingoj ofte migras kun aliaj birdoj kaj estis priskribitaj kiel glisiloj de nigra papero.[5]

Fizika priskribo kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Montrante serpentecan kolon kaj pintecan bekon.

La specio A. anhinga estas granda birdo kaj estas proksimume 89 cm longa, kun gamo de 75-95 cm kaj enverguro de 1.14 m.[6][7] La subspecio A. a. anhinga estas pli granda ol A. a. leucogaster kaj havas "pli larĝajn sablokolorajn vostobordojn".[2] Ili pezas averaĝe ĉirkaŭ 1.22 kg, kun gamo de 1.04-1.35 kg.[7][8][9] La beko estas relative longa[4] (ĉirkaŭ dufoje la longo de la kapo[10]), akre pinteca[6] kaj flava kiel la membranecaj[8] piedoj.

Plej el la korpo de la masklo de Anhingo estas brile verdecnigra kun flugiloj, bazo de flugiloj kaj vosto brile nigrecbluaj.[10] La vostopinto havas blankajn plumojn.[11] La malantaŭo de la kapo kaj de la kolo havas longecajn plumojn kiuj estis priskribitaj kiel grizaj[12] aŭ helpurpurece blankaj.[10] La supra dorso kaj flugiloj estas punktecaj aŭ striecaj je blanko.[12]

La ino de Anhingo estas simila al la masklo, escepte ke ŝi havas pale grizece sablokolorajn[13] aŭ helbrunajn[14] kapon, kolon, kaj supran bruston. La suba brusto estas avelkolora kaj se kompare al masklo, la ino havas pli brunan dorson.[15] Tiele temas pri specio kun klara seksa duformismo, nome kun pli nigreca masklo kaj ino pli kolora, kun kapo, kolo kaj brusto pli grizecflavaj.

Junulo ĉe Uarini, Amazonio, Brazilo.

La idoj starte estas nudaj (senplumaj) sed kreskas flavetecan lanugon kelkajn tagojn post eloviĝo. Post du semajnoj la flavetecan lanugon anstataŭas blanka lanugo. Tri semajnojn post eloviĝo, aperas la unuaj junulaj plumoj. Junuloj estas ĉefe brunaj ĝis unua reproduktado post la dua aŭ tria vintro.[1]

Tiu birdo estas ofte misidentigita kun la Dukresta kormorano pro ties similaj grando kaj kutimaro. Tamen ambaŭ specioj povas esti diferencigitaj pro siaj vostoj kaj bekoj. La vosto de la Anhingo estas pli larĝa kaj multe pli longa ol tiu de kormorano. La beko de la Anhingo estas pinteca, dum la beko de la kormorano havas hokecan pinton.[16]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Anhingo sekigante siajn plumojn, Kostariko.

La anhinga plumaro ne estas oleoprotektata kontraŭ akvo, kiel tiu de anasoj ekzemple, ĉar anhingoj ne produktas oleon en uropiga glando, kio malpermesas bone naĝi sed permesas bonege subnaĝi por fiŝkaptado eĉ dum longaj temperoj, sed ŝajnas ke la birdoj estas apenaŭ flosantaj. Tamen, tio permesas ilin plonĝi facile kaj serĉi subakvajn predojn, kiaj fiŝoj kaj amfibioj. Ili povas resti sube dum longaj periodoj.

Kiam ĝi estas necesa, la Anhingo sekigos sian flugilojn kaj plumaron montrante ofte preskaŭ duoncirklan voston simile al tiu de meleagroj, kio havigas al la specio la nomon de "akva meleagro". Ĝi iras surbranĉe kaj streĉas siajn flugilojn por permesi la sunon sekigi ĝian plumaron, kiel faras ankaŭ kormoranoj, birdoj el la sama ordo Pelikanoformaj. Se la Anhingo klopodas ekflugi kiam la flugiloj ankoraŭ ne sekiĝis, la birdo havas malfacilaĵon elakviĝi, do ĝi devas forte flugilfrapi kaj samtempe kuri surakve.

Anhingoj fiŝkaptas laŭ etaj grupoj. Ili ponardas la predon subakve kaj manĝas ilin ĉe la surfaco.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Masklo sekiganta siajn plumojn ĉe Charleston, Suda Karolino.
Junuloj kun blanka plumaro (lanugo), en Caño Negro - Kostariko.

La Anhingo estas protektata en Usono laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[17] La nombro de individuaj anhingoj ne estis ĉirkaŭkalkulita sed la specio estas konsiderata Malplej Zorgiga pro la ofteco de ties apero en sia ampleksa tutmonda teritorio de 15,000,000 km².[18]

La specio ja havas enorman teritorion, kiu grandas el Brita Kolumbio (en suda Kanado) al Patagonio (en suda Argentino), tra pli ol 20 ŝtatoj kaj enhavas ankaŭ Antilojn. Tamen ĝi estas tre disvatigata en Sudameriko dum estas iom pli rara en Nordameriko. La unikaj du populacioj konstantaj kaj for el risko laŭ informo el ĉirkaŭ 2005 estas tiuj de Kubo kaj de Evergladoj. En Usono estas malabunda kaj disa, kun multaj populacioj de malmultaj ekzempleroj en Teksaso, Georgio, en Virginio (kie ĝi reproduktiĝas malabunde kaj estas Minacata specio), eble ankaŭ en Portoriko, en Misisipo, en Misurio, en Florido kaj en la Virgulininsuloj. Ankaŭ en Meksiko ĝi estas dise, dum en Antiloj ne estas laŭ risko, ĉefe en Kubo kaj en Jamajko.

Tiu birdospecio loĝas en habitatoj tre similaj nome riveroj, lagoj kaj marĉoj, kie ĝi koncentriĝas en enormaj birdaroj de ĝis 10.000 individuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Anhinga anhinga ĉe BirdLife.org
  • Anhinga anhinga ĉe Internet Bird Collection
  • Anhingaj filmetoj ĉe Internet Bird Collection
  • A faj szerepel a Természetvédelmi Világszövetség Vörös Listáján. IUCN. (Hozzáférés: 2009. decembro la 23a.)
  • Novum állatvilág enciklopédia IV.: Madarak I. Szerk. Christopher Perrins, Rita Demetriou, Tony Allan. Szeged: Novum. 2006. ISBN 963-9334-93-6

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nellis, David W.. (2001). Common Coastal Birds of Florida and the Caribbean. Pineapple Press, Inc., 110. ISBN 978-1-56164-191-8. 
  2. 2,0 2,1 Blake, Emmet Reid. (1953). Birds of Mexico: a guide for field identification. University of Chicago Press, 151–152. ISBN 0-226-05641-4. 
  3. Gerald M. McWilliams, Daniel W. Brauning. (1999). Birds of Pennsylvania. Cornell University Press, 43. ISBN 978-0-8014-3643-7. 
  4. 4,0 4,1 Robbins,Samuel D.. (1991). Wisconsin Birdlife: Population and Distribution Past and Present. University of Wisconsin Press, 127–128. ISBN 978-0-299-10260-9. 
  5. Ted L. Eubanks, Robert A. Behrstock, Ron J. Weeks. (2006). Birdlife of Houston, Galveston, and the Upper Texas Coast. Texas A&M University Press, 70. ISBN 978-1-58544-510-3. 
  6. 6,0 6,1 Sibley, David Allen. (2003). The Sibley Field Guide to Birds of Eastern North America. Alfred A. Knopf, New York, 45. ISBN 0-679-45120-X. 
  7. 7,0 7,1 [1]
  8. 8,0 8,1 David S. Maehr, H. W. Kale, Herbert W. Kale, II. (2005). Florida's Birds: A Field Guide and Reference. Pineapple Press Inc, 33, 38. ISBN 1-56164-335-1. 
  9. [2]
  10. 10,0 10,1 10,2 Audubon, John James. (1843). The Birds of America. J.B. Chevalier, 443–457. 
  11. Tom Wood, Sheri L. Williamson, Jeffrey Glassberg. (2005). Birds of North America. Sterling Publishing Company, Inc., 50. ISBN 1-4027-2821-2. 
  12. 12,0 12,1 Chapman, Frank M.. . Handbook of Birds of Eastern North America. Harvard University. 
  13. Burton, Maurice; Burton Robert. (2002). International Wildlife Encyclopedia. Marshall Cavendish, 646. ISBN 0-7614-7271-1. 
  14. Gregware, Bill; Gregware, Carol. (1997). Guide to the Lake Okeechobee Area. Pineapple Press Inc, 54. ISBN 1-56164-129-4. 
  15. Jon Fjeldså, Niels Krabbe, Povl Jørgensen, Jens Ole Byskov. (1990). Birds of the High Andes. Apollo Books, 74. ISBN 87-88757-16-1. 
  16. Peterson, Roger Tory. (1998). A Field Guide to the Birds of Texas. Houghton Mifflin Harcourt, 130. ISBN 0-395-92138-4. 
  17. U.S. Fish and Wildlife Service (1995). Birds Protected by the Migratory Bird Treaty Act. arkivita el la originalo je 2008-05-08. Alirita 2008-09-15.
  18. IUCN2012

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Lars Larsson (2001) Birds of the World, CD-rom