Animal Diversity Web

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{{nomo}}}
interreta datenbanko • biologia datumbazo
Retadreso animaldiversity.org
vdr
Animal Diversity Web
interreta datenbanko • biologia datumbazo
Komenco 1995 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Animal Diversity Web (ADW, animaldiverseca retejo) estas reta datumbazo kiu kolektas informon pri natura historio, klasigo, karakteroj de specioj, konserva biologio, kaj distribuado de miloj da specioj de animaloj. Ĝi inkludas milojn de fotoj, centojn de filmetoj kaj sonregistraĵoj krom virtualan muzeon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ADW funkcias kiel reta enciklopedio, kie ĉiu unuopa specio ĝuas montreblan bazan informon specifan al tiu specio. Ĉiu speciinformo inkludas informerojn pri geografio habitato, teritorio, fizika priskribo, reproduktado, vivespero, komunikado kaj percepto, konduto, manĝo, predado, kaj konserva statuso.

La ADW estis kreita de Philip Myers, biologia profesoro ĉe la Universitato de Miĉigano, en 1995.[1] Ĉiu informero estas verkita de kaj studentoj kaj instruistoj de 30 altlernejoj kaj universitatoj de Usono. Speciinformaroj estas ofte atribuitaj al universitataj studentoj kiel klastasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Revamped Animal Diversity Web reaching millions worldwide 18 years after launch. The University Record (4aJanuaro 2013). Arkivita el la originalo je 2021-09-07. Alirita 25 August 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-07. Alirita 2022-10-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]