Anita Włodarczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anita Włodarczyk
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1985 (1985-08-08) (38-jaraĝa)
en Rawicz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo atleto
vdr

Anita Włodarczyk (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1985 en Rawicz) – pola atletikistino specialiĝanta pri martelĵeto. Konsiderata plej eminenta sportistino en sia kategorio. Ŝi partoprenis Someran Olimpikon en Pekino (la 6-a loko) kaj gajnis arĝentan medalon dum Olimpiko en Londono. Ora medalistino de Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Mondĉampionino de 2009, vicĉampionino de 2013, la ora medalistino por virina martelĵetado dum Ĉampioneco de Eŭropo pri Atletiko en Helsinko (2012) kaj bronza medalistino de la 20-a Ĉampioneco de Eŭropo pri Atletiko en Barcelono (2010). Ŝi venkis en Eŭropa Teama Ĉampioneco pri Atletiko (2009) kaj dufoje en Vintra Pokalo de Eŭropo pri Ĵetado (2008 kaj 2009). Aŭguste 2009 en Berlin dum Atletika Mondĉampioneco kun rezulto 77,96 m fiksis la mondrekordon. Junie 2010 ŝi korektis sian rezulton atingante 78,30. Ŝia vivrekordo estas 78,46 (la 16-an de aŭgusto 2013, Moskvo) – la aktuala rekordo de Pollando.

La 1-an de aŭgusto 2015 iĝis la unua virino, kiu transpasis 80 m, kun la rezulto 81,08 m. La 15-an de aŭgusto 2016 en Brazilo akiris laŭvican mondrekordon (82,29 m), kiu validis nur dum 13 tagoj. Ĝi estis plibonigita de ŝi mem la 28-an de aŭgusto 2016 dum Memorialo al Kamila Skolimowska en Varsovio kaj nun egalas al 82,98 m.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Septembre 2009 Anita Włodarczyk estis distingita de pola prezidento Lech Kaczyński per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]