Anjana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anjana
Informoj
vdr
Lamio de John William Waterhouse, 1909.

Anjana (kantabre, [anhana]; hispane [anĥana]; origine jana, nomo uzata por sorĉistoj en Mez-epoko) estas unu el la plej popularaj estaĵoj en la kantabra mitologio. Ili estas estas bonfaremaj feinoj kiuj, laŭ plejparto el rakontoj, protektas homojn. Ilia kontraŭulo estas ojáncanu, malbona ciklopo. Ili similas al estaĵoj de apudaj hispanaj regionoj: xana de Asturio, jana de Leono kaj lamia de Eŭskio.

En la parola tradicio oni povas trovi diversajn kialojn al la esenco de anjana. Laŭ kelkaj fontoj, ili estas ĉielaj estaĵoj senditaj de Dio por fari bonon dum 400 jaroj, revenonte al dia paradizo por resti tie ĉiam. Aliaj fontoj indikas, ke ili estas spiritoj de arboj por protekti arbarojn. Ĉiu-okaze, rakontoj priskribas ilin kiel belajn kaj ĝentilajn, duon-metre altajn, kun amandaj am-rigardaj okuloj, kaj brile nigraj aŭ bluaj pupiloj. Ili havas tre blankan haŭtkoloron kaj dolĉan voĉon. Ili ankaŭ havas tre malgrandajn kaj preskaŭ travideblajn flugilojn.

Ili posedas longajn har-plektaĵojn (nigrajn aŭ or-kolorajn), ornamitajn de rubangoj kaj ligiloj buntaj el silko. Surkape ili portas belan kronon el sovaĝaj plantaĵoj. Ili vestas sin per longa, delikata kaj blanka tuniko sub blua mantelo. Sur la manoj ili portas vergon el vimenokratago, kiu brilas per ŝanĝanta koloro laŭ semajno-tago.

Ili estas videblaj en diversaj situacioj. Ili marŝas sur la vojoj de arbaroj kaj restas ĉe fontoj kaj la randoj de riveretoj. Ili babilas kun la akvoj elverŝintan el fontoj, helpas vunditajn bestojn, arbojn tranĉitaj de tempesto aŭ ojáncanu, amantojn, devojiĝintojn en arbaro, malriĉulojn kaj suferantojn. Kiam ili venas en vilaĝon, ili lasas prezentojn al bonkoraj homoj kaj bonfarintoj; sed ili ankaŭ punas tiujn, kiuj malobeas iliajn bonfaremajn ordojn.

Laŭ folkloro, dum aŭtuna ekvinokso, en nokto-mezo, ili ariĝas en montaj paŝtejoj kaj dancas senĉese ĝis sunleviĝo, man-ĉe-mane, disĵetante rozojn kun diverskoloraj petaloj. Tiu, kiu havigas al si unu el tiaj rozoj havas feliĉan vivon senĉese ĝis morto.

En la kantabra folkloro, diversaj feecaj estaĵoj havas saman trajtojn je anjana, ekzemple: Hechiceras del Ebro (aŭ de Valderredible), Mozas del Agua, Viejuca de Vispieres, Anjanas de Treceño, Moras de CarmonaIjanas del Valle de Aras interalie.

Kristnasko[redakti | redakti fonton]

La kantabra verkisto Manuel Llano rakontis en sia verkaĵo Mitoj kaj legendoj de Kantabrio (Mitos y leyendas de Cantabria), ke ili alvenas al la vilaĝoj de la montaj areoj de Kantabrio frue matene la 6-an de januaro por doni ludilojn kaj prezentojn al infanoj. Laŭ lia verkaĵo, tio okazas ĉiun kvaran jaron kaj precipe en malriĉaj familioj. Tiu ĉi tradicio konserviĝas en kelkaj vilaĝoj de Kantabrio, kune de simila mitaĵo Esteru.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • COTERA, Gustavo. Mitología de Cantabria. Ed. Tantin Santander 1998
  • GARCÍA-LOMAS, Adriano. Mitología y supersticiones de Cantabria. Ed. ESTVDIO. Colección biblioteca Cantabria. Volumen 8. 1ª edición Santander, aprilo 2000
  • GÓNZALEZ, Enrique. Mitos de Cantabria. Ed. Estvdio. Santander 1999
  • LLANO, Manuel. Mitos y leyendas de Cantabria. Ed. Estvdio. Santander 2001
  • CABRIA GUTIÉRREZ, Juan Carlos. Dioses, mitos, héroes y leyendas de Cantabria. Ed. Cantabria Tradicional. Torrelavega. Novembro 2004

Ligiloj[redakti | redakti fonton]