Ankinoo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 4 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Pasintaj tempoj en Egiptio, laŭ Lawrence Alma-Tadema, 1864. Filino de la rivero Nilo, Ankinoo edziniĝis al sia familiano Belo, estigante tiel la mitan dinastion kiu regis Egiption.
Laŭ la helena mitologio, Aĥiroo (el la greka Ἀχιρ(ρ)όη) aŭ Ankinoo (Ἀγχινόη, «vigla inĝenio»), laŭ Apolodoro[1] (verŝajne erare), estis najado, filino de la dio de la rivero Nilo.
Ŝi edziniĝis al la egipta reĝo Belo, kun kiu ŝi iĝis patrino de la ĝemeloj Egipto kaj Danao, krom, laŭ kelkaj fontoj[2], Cefeo kaj Fineo[3]. Kromaj versioj aldonas la nomojn Agenoro kaj Fenikso al ŝia idaro[4]. Tamen, laŭ la skolio pri Likofrono[5] ŝi estis la edzino de Sitono, filo de Areso, kun kiu ŝi naskis du filinojn, eponimaj de respektivaj urboj: Paleno kaj Retejo[6]
| Partneroj kaj idaro | ||
|---|---|---|
| Belo[4] | Sitono[5] | |
Genealogio [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 4.562-602.
- ↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.11.
- ↑ 4,0 4,1 Nono. Pri Dionizo, 3.296.
- ↑ 5,0 5,1 Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 583 kaj 1161.
- ↑ Leonhard Schimitz. Kontribuo al Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 1, paĝ. 12. Eld. William Smith, Tempil Hill, 1867 [1].

