Anko
El Vikipedio
Anko (japane: 餡子, nomita ankaŭ "an" 餡) estas pasto el ruĝaj faboj kaj sukero.
Tiu ruĝa fabo estas nomita azuki-fabo en Japanio kaj estas manĝata kiel deserto. Oni uzas ĝin por fari daifuku-n.
Kiam la azuki estas kuirita kaj kaĉigita, ĝi formas dikan paston aŭ kaĉon.
Ekzistas diversdensaj anko-j.
Anko estas garnaĵo de anpan, kiu estas ankaŭ la kapo de Anpanman, animea figuro.