Ankono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ancona
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 37′ N, 13° 31′ O (mapo)43.61666666666713.516666666667Koordinatoj: 43° 37′ N, 13° 31′ O (mapo)
Alto super marnivelo da 0 a 110 m
Areo 123 (2005) km²
Loĝantaro 98 356 (2023)
Loĝdenso 788 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Agugliano, Camerano, Camerata Picena, Falconara Marittima, Offagna, Osimo, Polverigi, Sirolo (2005)
Patrono Sankta Ciriako
Festa tago 4-a de majo (2005)
Nomo de loĝantoj anconetani, anconitani
Poŝtkodo 60100
Imposta kodo A271
Kodo laŭ ISTAT 042002
Telefona prefikso 071
Retpaĝo http://www.comune.ancona.it
Loko en mapo
vdr

Ankono (itale Ancona [ankona]) estas la ĉefurbo de la regiono Markio, en la centra Italio. Ĝi ankaŭ ĉefurbas la provincon de Ankono.

La urbo situas ĉe la Adriatika maro kaj posedas la plej ampleksan naturan havenon de ties centra parto. Laŭ la nombro de pasaĝeroj ĝi estas la plej grava haveno adriatika, kun ĉ. miliono da homoj jare.

Preterpasas la urbon la Eŭropa ŝoseo 55.

La boto de Italio, pro ŝvelo en la mezo, eligas en Adriatikon malgrandan promontoron; ĝuste sur tiu elstaraĵo situas Ankono. Ankono estas helena vorto signifianta kubuto; la kubuto naskiĝas ĉe la monto Conero kaj etendiĝas laŭ la maro per vico da rokegoj kun diversaj nomoj: Trave, Passetto, Gallina. Inter Passetto kaj la haveno la rokoj formas tri montetojn: "Cardeto"; "Cappuccini", "Guasco" (iama "Cumerio"), sur kiu situis grandparte la antikva urbo kaj kie brilas la mirinda templo San Ciriaco. Sude, kronita per la bastionoj de la citadelo, troviĝas la monteto Colle Astagno. Kiel ĉiuj ceteraj lokoj de la Adriatika bordo, Ankono vidas sunleviĝon el la maro; sed ĝi estas la sola, kiu, kaŭze de la kubuto, dum la somera sezono ĝuas ankaŭ surmaran sunkuŝiĝon, ĝuste kontraŭ Monte Ardizio, apud Pesaro, kiu fermas okcidente la grandan arkon de la dorika golfo.

En praa antikveco Cumerio elstaris multe pli en la maro, tiel ke ĝi formis malgrandan, bone ŝmiritan havenon tie, kie nun troviĝas la ŝipkonstruejo.

Bildgalerio

Gemeliĝoj

La urbo ĝemeliĝis kun Ribnica, en Slovenio.


Ŝablono:LigoElstara