Ammicu
El Vikipedio
(Alidirektita el Anmitsu)
Anmmicu (japane: あんみつ [anmicu]) estas japana dolĉaĵo, tre ŝatata dum deko da jaroj.
Ĝi estas farita el malgrandaj agaragarkuboj, travidebla ĵeleo farita el algoj, kiujn oni servas en bovlo kun anko (an estas la unua parto de ammicu), pasto el ruĝaj azuki-faboj, kuiritaj pizoj, pecoj de ananaso kaj ĉerizoj. Ofte estas aldonita bovleto de dolĉa nigra siropo, micu (la dua parto de ammicu), kiun oni verŝas super la ĵeleo antaŭ manĝo. Ammicu estas kutime manĝata per kulero kaj forko.
Variantoj [redakti]
Ekzistas kelkaj variaĵoj de tiu deserto.
- Micumame estas anmitsu sen fabopasto.
- En mame pizoj anstataŭas an.
- Krema anmitsu estas anmitsu kun glaciaĵo.
- Ŝiratama dango estas ofte aldonita.