Anna-Maria Ravnopolska-Dean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna-Maria Ravnopolska-Dean
Bazaj informoj
Naskonomo Анна-Мария Равнополска-Дийн
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1960 (1960-08-03) (63-jaraĝa)
en Sofio
Deveno Bulgario Sofio, Bulgario
Profesio muzikistino, komponistino
Instrumentoj kantelo, harpo
Signifa instrumento
harpo
vdr

Anna-Maria Ravnopolska-Dean (bulgare Анна-Мария Равнополска-Дийн) estas monde konata bulgara harpistino, komponistino kaj muzikologiino

Ŝi naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1960 en Sofio. Ŝi vizitis sofian muzikan akademion kaj konservatorion, ŝi ankaŭ studis ĉe Liana Pascali, la itala profesorino por harpo. Ŝi finis sian vizitadon en universitato en Indianao en Bloomington en Usono ĉe profesorino Susann McDonald, kie ŝi fariĝas la unua bulgarino aprezita per prestiĝa diplomo de Artisto.

Anna-Maria Ravnopolska-Dean ne ludas nur grandan harpon, sed ankaŭ paragvajan harpon, malgrandan irlandan harpon kaj finnlandan instrumenton nome kantelo. En ŝia repertuaro troviĝas ankaŭ klasikaj komponaĵoj por harpo, ĵazo, popmuziko kaj folklora muziko.