Anna Atkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Atkins
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1799 (1799-03-16)
en Tonbridge
Morto 9-an de junio 1871 (1871-06-09) (72-jaraĝa)
en Halstead Place
Lingvoj angla
Loĝloko Halstead Place
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro John George Children
Edz(in)o John Pelly Atkins
Okupo
Okupo fotistoilustristobotanikistoverkisto • botanika kolektisto
vdr

Anna Atkins (naskiĝis la 16-an de marto 1799 en Tonbridge, Kent; mortis la 9-an de junio 1871 en Halstead Place proksime de Sevenoaks, Kent; naskiĝinta je la nomo Anna Children) estis angla botanikistino kaj ilustristino. Ŝi publikigis la unuan libron, kiu ilustriĝis ekskluzive per fotografia tekniko, kaj konsideratas unu el la unuaj fotistinoj.[1] La fotografia tekniko, kiun ŝi evoluigis, rezultigis helbluajn bildojn sur malhelblua fono kaj produktiĝis interalie per kalia ferocianido - tiel ekestis ĝia nomo "cianotipio".

La 16-an de marto 2015 ŝi cetere memoriĝis en la titolpaĝo de la reta serĉilo Guglo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

bildigo nomata "cianotipio" el la libro de Anna Atkins British Algae: Cyanotype Impressions de 1843
ekvizeto el ŝia libro Cyanotypes of British and Foreign Flowering Plants and Ferns de 1854