Anna Göldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Nzz ag.jpg
Anna Göldi

Anna Göldi (aŭ Göldin, *24-an de oktobro 1734 Sennwald, † 13-an de junio de 1782 Glarus estas konsiderata kiel lasta eŭropa sorĉistino.

Anna devenis el malriĉaj rilatoj kaj ŝi vivtenis sin kiel deĵoristino. Ŝi havis du infanojn, la unua mortis mallongtempe naskiĝinte. Anna estis kondamnita pro murdo de sia infano.

Pli poste ŝi laboris ĉe kuracisto (Johann Jakob Tschudi) el svisa kantono Glarus, kiu ekhavis seksrilaton kun la virino. Kiam oni trovis en lakto de unu filino pinglojn, lia edzino akuzis Anna pri danĝerigo de la infanoj. La aferoj kun la pingloj daŭris plu, la kuracisto forlasis la virinon. Anna turnis sin al loka eklezia aŭtoritato per plendo. Tio estis erara ago, ĉar la aŭtoritato estis ano de la Tschudi-familio. La junulino (filino de la Tschudi-familio)havis verŝajne epilepsion kaj plu malboniĝis ties sanstato. Ĉar la kuracisto ne povis konfesi la adulton, li mem gvidis la juĝan persekuton, akuzadon kontraŭ Anna.

Anna Göldi torturate konfesis, ke ŝi amikiĝis kun la diablo. La tribunalo (parencoj de Tschudi) fine kondamnis ŝin al neŭtraligo de la malbeno. Dum la posta proceso, la virino de havis defendantojn, oni neniigis la originalajn dokumentojn, sed la skribisto Johann Melchior Kubli - kiu necesis partopreni la trumentojn - faris kopiaĵojn, kiujn li poste transdonis al magdeburga ĵurnalisto Heinrich Ludwig Lehmann.

Ŝi estis mortpunita per senkapigo. Pli poste tiu ĉi kondamno estis trovita kiel justica murdo.

En Mollis en Kantono Glaruso ek de 2007 situas Anna-Göldi-Muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]