Anna Grodzka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anna Grodzka
Anna Grodzka

membro de la pola parlamento

Balota distrikto Krakovo

Naskiĝo 16-a de marto 1954
en Otwock
Nacieco polo
Politika partio Verduloj
TTT annagrodzka.info
v  d  r
Information icon.svg

Anna GRODZKA (naskiĝis la 16-an de marto 1954 en Otwock) estas pola socia aktivulino, precipe por la rajtoj de transseksuloj. Ekde 2011 ŝi estas membro de la pola parlamento, nuntempe la ununura transseksa persono en la mondo, kiu estas parlamentano. Ŝi estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel viro kaj estis nomita Krzysztof (Kristoforo). Ŝi decidis ĝustigi la sekson nur kiam ŝia filo estis plenkreska. La operacio okazis en Bankoko. Pri la tuta procezo estis kreita la filmo Trans-akcja, produktita en 2010 de HBO.

Ŝi finstudis psikologion en la Universitato de Varsovio. Poste ŝi laboris en la branĉoj eldona, reklama kaj poligrafia. Ŝi okupiĝis pri TV-serio- kaj filmproduktado, ankaŭ por Pola Televido. Ĝis la jaro 2011 ŝi membris en Alianco de Demokrata Maldekstrularo.

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

En 2008 ŝi fondis Fondaĵon Trans-fuzja, kiu okupiĝas pri informado pri transsekseco kaj agado por subteni transseksulojn kaj transvestulojn. Grodzka prezidis la fondaĵon ĝis 2011. Ŝi estis ankaŭ vicprezidantino de la varsovia Urba Komisiono de Socia Dialogo pri Egaleca Traktado.

En 2011 ŝi kandidatiĝis al la pola parlamento. En la balotlisto de Movado de Palikot en Krakovo ŝi okupis la unuan lokon. Ŝi ricevis 19 451 voĉojn kaj fariĝis la unua transseksa membro de la pola parlamento. Ĝis 2014 ŝi estis inter la plej popularaj parlamentanoj de Via Movado (la nova nomo de Movado de Palikot ekde 2013), apud la samseksema Robert Biedroń, la partiestro Janusz Palikot kaj Wanda Nowicka, vicprezidanto de la pola parlamento.

En 2014 Grodzka eksmembriĝis de Via Movado kaj aliĝis al Verduloj, tiel ŝi iĝis ankaŭ la unua verda parlamentano en Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]