Anna Karenina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Anna Karenina (1914).
Анна Каренина
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lev Tolstoj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1877
Ĝenro realisma romano
Loko de rakonto Rusia ImperioRusio
vdr
titolpaĝo de la 1-a eldono de la romano en 1878

Anna Karenina (ruse Анна Каренина) estas romano de la rusa verkisto Lev Tolstoj unue eldonita felietone de 1875 ĝis 1877. La unua apero okazis en la periodaĵo Russkij Vestnik ("Rusa Mesaĝisto") — sed Tolstoj disputis kun ties redaktoro Miĥail Katkov pri diskuteroj starigitaj je la unua felietonero. Tial la unua kompleta apero de la romano okazis libro-forme.

Vaste opiniata kulmino de realisma fikcio, Tolstoj konsideris la libron sia unua vera romano. La rolulon Anna verŝajne inspiris, parte, Maria Hartung (1832–1919), la pli aĝa filino de la Rusa poeto Aleksandr Puŝkin. Baldaŭ post ol li renkontis ŝin ĉe ĉefmanĝo, Tolstoj komencis legi la prozon de Puŝkin kaj iam spertis revon pri nuda eskvizita kubuto, kiu montriĝis la unua implico pri la karaktero de Anna.

Kvankam la plejo da Rusaj kritikistoj mallaŭdis la romanon ĉe ĝia publikigo kiel "bagatela romanco pri altsocio", Fjodor Dostojevskij deklaris ĝin "senmanka kiel artverko". Lian opinion eĥis Vladimir Nabokov, kiu aparte admiris "la senmankan magion de la stilo de Tolstoj" kaj la motifon de la moviĝanta vagonaro, kiu estas subtile enkondukita en la unuaj ĉapitroj (la infanoj ludantaj per ludila vagonaro) kaj nedeturneble disvolvita en la sekvaj ĉapitroj (la koŝmaro de Anna), tiel heroldante la majestan finalon de la romano.

Resumo de la intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano, kiu bildiĝas laŭ ok partoj, komenciĝas per ĝia plej ofte citata frazo Feliĉaj familioj ĉiuj similas; ĉiu malfeliĉa familio malfeliĉas propramaniere.

Parto 1[redakti | redakti fonton]

Parto 1 enkondukas la rolulon Princo Stepan Arkadjiĉ Oblonskij, konata per la nomo Stiva, civila oficisto kiu mallojalis al sia edzino Darja Aleksandrovna, konata kiel Dolli. La amafero de Stiva montras amoreman personecon kiun li verŝajne ne sukcesas subpremi. Stiva alvokas sian edziniĝintan fratinon, Anna Karenina, de Sankt-Peterburgo por persvadi Dollin ne lin forlasi.

Ĉe ŝia alveno en Moskvon, fervojisto hazarde falas antaŭ vagonaron kaj mortiĝas — antaŭeĥante la morton de Anna mem. Dume, deinfanaĝa amiko de Stiva, Konstantin Dmitriĉ Levin alvenas Moskvon por sin proponi por geedziĝo al pli juna fratino de Dolli, Ekaterina Aleksandrovna Ŝĉerbackij, konata kiel Kiti. Tiu patosa, energia, sed hontema aristokrato loĝas en bienego, kiun li estras. Kiti lin malakceptas, atendante proponon geedziĝan de la armea oficiro, Grafo Aleksej Kirilloviĉ Vronskij. Malgraŭ sia ŝato al Kiti, Vronskij havas nenian intencon ŝin edzinigi. Li baldaŭ enamiĝas al Anna post ol li ŝin renkontas ĉe la fervojostacio de Moskvo kaj poste dancas kun ŝi ĉe balo.

Anna, skuita de sia reago kaj ekscitiĝo al Vronskij, tuj reiras al Sankt-Peterburgo. Vronskij sekvas ŝin per la sama vagonaro. Levin reiras al sia bienego, forlasante ĉian esperon pri geedziĝo, kaj Anna reiras al sia edzo Aleksej Aleksandroviĉ Karenin, supera registara oficialulo, kaj ilia filo Sergej ("Serjoĵa") en Peterburgo.

Tatiana Samoilova kiel Anna en la Soveta filmigo de la romano de Tolstoj en 1967

Parto 2[redakti | redakti fonton]

En parto 2, Karenin riproĉas Annan pro troa parolado kun Vronskij, sed post iom ŝi reciprokas la korsentojn de Vronskij, kaj gravediĝas je li. Anna malkaŝas angoron kiam Vronskij falas de vetkura ĉevalo, okulfrapigante siajn sentojn en socio kaj stimulante sin konfesi al la edzo. Tiu allogo ade aperas en la romano per demandoj kiaj "Kio se". Kiam Kiti ekscias, ke Vronskij preferas Annan al ŝi, ŝi malsaniĝas. Du kuracistoj ŝin ekzamenas, kaj kune ili decidas, ke ŝi vojaĝu eksterlanden por resaniĝi. Ŝi iras al feriejo ĉe Germana fonto por resaniĝi de la ŝoko. Tie ŝi por mallonga tempo fariĝas treege pia, sed decidas, ke ŝi ne povas reteni tian nivelon da pieco sen sintrompado.

Parto 3[redakti | redakti fonton]

Parto 3 ekzamenas la vivon de Levin sur lia kampara bienego, situo intime ligita al la spiritaj pensoj kaj baraktoj de Levin. Trae tra la ĉapitro Levin luktas kun la ideo malvero, scivolante kiel li senigu sin de ĝi, kaj kritikante kion li sentas malvera en aliuloj. Ankaŭ Dolli renkontas Levin-on kaj provas revivigi liajn sentojn al Kiti. Dolli ŝajne malsukcesas, sed hazarde Levin ekvidas Kitin, kio konstatigas lin ke li ankoraŭ ŝin amas. Ree en Peterburgo, Karenin kolerigas Annan per sia rifuzo apartiĝi de ŝi, kaj minacas mallasi al ŝi ke ŝi iam denove vidu ilian filon Serjoĵa se ŝi foriras aŭ miskondutas, precize kion Vronskij petas ŝin fari.

Parto 4[redakti | redakti fonton]

Antaŭ parto 4, tamene, Karenin trovas sian situacion neeltenebla kaj komencas celi divorcon. Stiva, la frato de Anna, kontraŭargumentas tion kaj persvadas Karenin-on, ke li unue diskutu la aferon kun Dolli. Denove Dolli ŝajne malsukcesas, sed Karenin ŝanĝas siajn planojn kiam li aŭdas, ke Anna mortas naskante. Ĉe ŝia lito Karenin pardonas Vronskij-on, kiu pro bedaŭrego provas sinmortigon. Tamen, Anna resaniĝas, kaj naskas filinon, kiun ŝi nomas Anna ("Aneta"). Stiva trovas sin pledanta por Anna de Karenin por la divorco. Vronskij unue planas fuĝi al Taŝkento, sed ŝanĝas la celon vidinte Annan, kaj ili spit' al ĉio foriras al Eŭropo ne obteninte divorcon. Multe pli malkomplika estas la svatado fare de Stiva je Levin: renkontiĝo kiun li aranĝas inter Levin kaj Kiti rezultas en ilia regeamikiĝo kaj gefianĉiĝo.

Parto 5[redakti | redakti fonton]

En parto 5, Levin kaj Kiti geedziĝas. Kelkajn monatojn poste, Levin ekscias, ke lia frato Nikolaj mortadas. La geo iras al li, kaj Kiti lin flegas ĝis lia morto; dume malkovriĝas, ke ŝi gravedas. En Eŭropo, Vronskij kaj Anna baraktas por trovi amikojn kiuj ilin akceptus kaj kunpraktikus distraĵojn, sed ili iam-fine reiras al Rusio. Karenin-on konsolas — kaj influas — la fortavola Grafino Lidia Ivanovna, entuziasmulo de religiaj kaj mistikaj ideoj laŭmodaj inter la superaj sociklasoj, kiu konsilas lin tenadi Serjoĵan for de Anna. Tamen, Anna sukcesas viziti Serjoĵan senanonce je lia naskiĝ-datreveno, sed ŝin malkovras la furioza Karenin, kiu jam antaŭe informis la filon, ke lia patrino estas morta. Baldaŭ poste, ŝi kaj Vronskij foriras al la kamparo.

Parto 6[redakti | redakti fonton]

En parto 6, Dolli vizitas Annan. Pro peto fare de Vronskij, ŝi petas de Anna, ke tiu rekomencu celi divorcon de Karenin. Ankoraŭ denove, Dolli ŝajne malsukcesas, sed kiam Vronskij foriras por kelkaj tagoj da provinca balotado, kombinaĵo de enuo kaj suspektado konvinkas Annan, ke ŝi devas edziniĝi al Vronskij. Do ŝi skribas al Karenin, kaj ekvojaĝas kun Vronskij al Moskvo.

Parto 7[redakti | redakti fonton]

En parto 7, la geLevinoj troviĝas en Moskvo pro Kiti dum ŝi naskas filon. Stiva, dum peti rekomendon de Karenin por nova posteno, denove petas lin cedi divorcon al Anna, sed la decidojn de Karenin nun regas iu "klarvidisto" — rekomendita de Lidia Ivanovna — kiu verŝajne konsilas lin rifuzi. Anna kaj Vronskij iĝadas pli kaj pli amaraj inter si. Ili planas reiri al la kamparo, sed pro ĵaluza furiozo Anna frue foriras, kaj paralele al parto 1, mortigas sin per sinĵeto antaŭ vagonaron. (Laŭdire, Tolstoj inspiriĝis verki la romanon Anna Karenina per tio ke li legis gazetan raporton pri tia morto.)

Parto 8[redakti | redakti fonton]

Parto 8 daŭrigas la rakonton post la morto de Anna. Stiva trafas la postenon kiun li deziris, kaj Karenin istigis sin prizorganto de Aneta. Iuj Rusaj volontuloj, inkluzive de Vronskij, kiu ne celas reveni, foriras partopreni Serbian ribelon kontraŭ la Turkoj ("Ankaŭ vidu" Historion de Serbio, 1877). Kaj meze de la ĝojoj kaj timoj de patreco, Levin finfine evoluigas en si fidon je la Kristana dio.

Rolularo de Anna Karenina[redakti | redakti fonton]

  • Princo Stepan Arkadjiĉ Oblonskij ("Stiva") – civila oficisto
  • Darja Aleksandrovna ("Dolli") – edzino de Stepan
  • Anna Karenina – la ĉefa protagonisto, fratino de Stepan
  • Aleksej Aleksandroviĉ Karenin – edzo de Anna; la nomo Karenin devenas de la Greka por "kapo" ilustrante lian trapenetran raciecon
  • Konstantin Dmitriĉ Levin – deinfanaĝa amiko de Oblonskij
  • Nikolaj Levin – frato de Konstantin; la nomo Levin pensigas pri la persona nomo de Tolstoj, Lev
  • Ekaterina Aleksandrovna Ŝĉerbackij ("Kiti") – por kies "mano" venis Konstantin Moskvon
  • Grafo Aleksej Kirilloviĉ Vronskij – preferata amindumanto de "Kiti"
  • Grafino Lidia Ivanovna – interesata de ĉiaj aferoj mistikaj

Stilo[redakti | redakti fonton]

La stilon de Tolstoj en Anna Karenina multaj kritikistoj konsideras transira, ponta inter la realisma kaj modernisma romanoj. La romano rakontiĝas de triapersona ĉionscia perspektivo, ŝanĝiĝante inter la perspektivoj de kelkaj gravaj karakteroj, kvankam plej ofte fokusante sur ĝiaj duopaj protagonistoj, Anna kaj Levin. Do, ĉiu el la ok sekcioj entenas internajn diversaĵojn tonajn: ĝi portas trankvilan voĉon dum sekvante la pensojn kaj agojn de Stepan Oblonskij, kaj multe pli streĉan voĉon priskribante la sociajn renkontiĝojn de Levin. Multo de la sepa sekcio bildigas la pensojn de Anna fluide, sekvigante ĉiun ŝian meditaĵon kaj asociaĵon kun ties tuja sekvanto. Tiu sekcio, kaj je malplia grado, la resto de la romano, estas unu el la plej fruaj ekzemploj de konsciflua literaturo. La konsci-fluan formon utiligos postaj verkistoj kiaj Virginia Woolf kaj William Faulkner.

Ankaŭ grava estas la interplektado Tolstoja de veraj kaj fikciaj eventoj trae tra la rakonto. Roluloj en Anna Karenina debatas gravajn socipolitikajn diskutaĵojn tuŝantajn Rusion dum la posta duono de la deknaŭa jarcento, kiaj la ĝusta rolo de servutoj en socio, eduksistema reformo, kaj virinaj rajtoj. La bildigo fare de Tolstoj pri la roluloj en tiuj debatoj, kaj pri ties argumentoj, ebligas lin anonime komuniki proprajn politikajn kredojn al sia legontaro. Roluloj ofte ĉeestas socialajn okazaĵojn kiujn Tolstoj mem ĉeestis, kaj li enplektas en tiujn tekstopasaĵojn siajn proprajn observaĵojn pri la ideologioj, kondutoj, kaj ideoj trairantaj tiutempan Rusion per la pensoj de Konstantin Levin. La ampleksa aro da situacioj kaj ideoj bildigitaj en Anna Karenina ebligas al Tolstoj prezenti traktaĵon pri la Rusio de lia erao, kaj pro ĝia vasto kaj profundo, pri la tuta homa socio. Tiu stila tekniko, aldone al la utiligo de perspektivo en la romano, ege kontribuas al la tema strukturo de Anna Karenina.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

La romanon, situigitan inter la plej altaj cirkloj de Rusa socio, ĝenerale konsideras la supraĵa leganto nenio pli ol historio pri tragika amafero. Tamen, Tolstoj estis kaj moralisto kaj severa kritikisto pri la troaĵoj de liaj aristokrataj egaluloj, Anna Karenina ofte estas interpretata kiel parabolo pri la malfacilo honesti al si kiam la resto de la socio akceptas falson.

Anna estas la juvelo de Sankt-Peterburga socio ĝis kiam ŝi forlasas sian edzon por la belaspekta kaj ĉarma militista oficiro, Grafo Vronskij. Per enamiĝo, ili preteriras la eksternajn limojn de bagatelaj adultaj amoraĵoj. Sed kiam la amo de Vronskij eksardiĝas, Anna ne povas revenigi sin al la edzo kiun ŝi malrespektegas, eĉ spite al tio, ke li ne permesas al ŝi vidi ilian filon ĝis kiam ŝi tion faros. Nepovante reveni vivon kiun ŝi malamas, ŝi sinmortigas.

Dosiero:Lanovoy.jpg
Vasily Lanovoy kiel Grafo Vronskij.

Ofta maniero interpreti la tragedion de Anna, do, estas ke ŝi nek povis esti tute honesta nek povis esti tute falsa, montrante Hamleteskan enan konflikton kiu iam-fine pelas ŝin al sinmortigo.

La romano ankaŭ entenas la paralelan kaj kontrastan am-historion de Konstantin Levin. Levin estas riĉa bienegisto el la provincoj kiu povas sin movi en aristokrataj cirkloj, sed kiu preferas labori super sia bienego en la kamparo. Levin malsukcese klopodis kongruigi sin en altsocion dum li amindumis la junan Kiti Ŝĉerbackij en Moskvo; li ŝin gajnas nur kiam li permesas al si esti si.

La ĝoja, honesta, kaj solida rilato de Levin kaj Kiti daŭre kontrastiĝadas en la romano kun tiu de Anna kaj Vronskij, kiun makulis ĝia necerta statuso (geedzeca) rezultante konstantan renversadon, kalumniadon, kaj suspektemon. Do, antaŭ kiam Anna sin ĵetas sub la vagonaron ĉe la fino de la rakonto, Tolstoj supozeble volis ke legantoj ne simpatii kun ŝi pri ŝia supozata mistraktiĝo, sed anstataŭe konstati, ke estis ŝia nepovo vere dediĉi sin al sia propra feliĉo aŭ sin-vero kiu kondukis al ŝia malglora fino.

Aliaj temoj[redakti | redakti fonton]

Anna Karenina plenas je temoj kaj bildoj kiuj ilustras la malŝaton de Tolstoj al siaj aristokrataj egaluloj, kaj je litanio de homaj malfortaĵoj.

Tolstoj surstangigas religiajn hipokriton kaj malsinceron en kelkaj karakteroj, aparte Karenin, edzo de Anna, kaj la moralistema Grafino Lidia Ivanovna. Li ankaŭ priatentigas kontraston inter la paco kaj sanigivo de la kamparo kaj la dekadenco de la urba socio. Sed unu el la plej ĉefaj temoj kiun Tolstoj prieksplikadas en la romano estas la rilato inter amo kaj honesto, kaj la diversaj specoj de ili, kaj ankaŭ la diversaj gradoj ĝis kiuj ili kunekzistas, kaj la feliĉeco kiu jes aŭ ne rezultas.

Multmaniere, Anna Karenina estis la plej sinmalkaŝa romano kiun Tolstoj ĝis tiam verkis. La rolulon Levin oni rekonas kiel reprezentulo de Tolstoj mem, kies persona nomo estas Lev. Li enplektis aliajn detalojn el sia vivo en tiun rolulon, kia la insisto de Levin ke Kiti legu liajn taglibrojn antaŭ ol ili geedziĝus, io kion Tolstoj devigis al la propra edzino. Tial kleruloj kutime premisas, ke la pensoj de Levin spegulas tiujn de Tolstoj mem.

Anna Karenina kaj la Konfeso de Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Multaj temoj de la romano troveblas en la Konfeso de Tolstoj, lia unuapersona kontemplado pri la naturoj de vivo kaj fido, verkita nur du jarojn post la eldonado de Anna Karenina.

Li priskribas sian real-vivan malkontenton pri la hipokriton de sia soci-klaso:

Ĉiufoje ke mi provis elmontri miajn plej enajn dezirojn — deziron esti morale bona — mi renkontis malestimon kaj mallaŭdon, kaj tuj kiam mi cedis al basaj deziroj oni min laŭdis kaj kuraĝigis.

Tolstoj ankaŭ detaligas la emon akcepti adultajn liaison-ojn en aristokratia Rusa socio:

Kara maljuna onklino mia, la plej pura el kreitaĵoj, kun kiu mi loĝis, ĉiam diradis, ke ŝi volas nenion pli ol tion, ke mi havu rilaton kun edziniĝinta virino. 'Rien ne forme un jeune homme comme une liaison avec une femme comme il faut.' ("Nenio tiel ĝuste trejnas junan viron kiel amorafero kun edziniĝinta virino.")

Alia temo en Anna Karenina estas tio, ke la aristokrata kutimo paroli franclingve anstataŭ ruse estas alia formo de la falseco de la socio. Eĉ estas unu tekstopasaĵo kiu eble povas interpretiĝi kiel signo pri iamfina saviĝo de Anna laŭ Tolstoja vidpunkto:

Ĉar finfine kio estas ni, kiuj konvinkiĝas, ke sinmortigo devigatas kaj tamen ne povas eldecidi ĝin plenumi, ol la plej malfortaj, la plej nekonsekvencaj, franke dire, la plej stultaj el homoj, farantaj tian fanfaronaĵon (kantodancon) per niaj trivialaĵoj?

La Konfeso entenas multajn aliajn aŭtobiografiajn perceptaĵojn en la temojn de Anna Karenina. Publik-havaĵa versio de ĝi en la Angla lingvo estas jen.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Filmaj, televidaj aŭ teatraj adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la romano oni faradis filmojn pli ol dozenfoje. La filmigoj inkluzivas:

Rusaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Anglaj kaj usonaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plua legado[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj[redakti | redakti fonton]

Germanlingvaj[redakti | redakti fonton]

  • 1920aj jaroj de Hermann Röhl
  • 1928 de Arthur Luther
  • 1955 de Fred Ottow
  • 1956 de Hermann Asemissen
  • 1966 de Gisela Drohla
  • 2009 de Rosemarie Tietze

Biografia kaj beletra kritiko[redakti | redakti fonton]

  • (Angle) Bakhtin, Mikhail, The Dialogic Imagination, ed. Michael Holquist, trans. Caryl Emerson and Michael Holquist (University of Texas Press, Austin, 1981)
  • (Angle) Bayley, John, Tolstoy and the Novel (Chatto and Windus, London, 1966)
  • (Angle) Berlin, Isaiah, The Hedgehog and the Fox: An Essay on Tolstoy's View of History (Simon and Schuster, New York, 1966; Weidenfeld and Nicolson, London, 1967)
  • (Angle) Eikhenbaum, Boris, Tolstoi in the Seventies, trans. Albert Kaspin (Ardis, Ann Arbor, 1982)
  • (Angle) Evans, Mary, Anna Karenina (Routledge, London and New York, 1989)
  • (Angle) Gifford, Henry, Tolstoy (Oxford University Press, Oxford, 1982)
  • (Angle) Gifford, Henry (ed) Leo Tolstoy (Penguin Critical Anthologies, Harmondsworth, 1971)
  • (Angle) Leavis, F. R., Anna Karenina and Other Essays (Chatto and Windus, London, 1967)
  • (Angle) Mandelker, Amy, Framing 'Anna Karenina': Tolstoy, the Woman Question, and the Victorian Novel (Ohio State University Press, Columbus, 1993)
  • (Angle) Nabokov, Vladimir, Lectures on Russian Literature (Weidenfeld and Nicolson, London and Harcourt Brace Jovanovich, New York, 1981)
  • (Angle) Orwin, Donna Tussing, Tolstoy's Art and Thought, 1847-1880 (Princeton University Press, Princeton, 1993)
  • (Angle) Speirs, Logan, Tolstoy and Chekhov (Cambridge University Press, Cambridge, 1971)
  • (Angle) Steiner, George, Tolstoy or Dostoevsky: An Essay in Contrast (Faber and Faber, London, 1959)
  • (Angle) Thorlby, Anthony, Anna Karenina (Cambridge University Press, Cambridge and New York, 1987)
  • (Angle) Tolstoy, Leo, Correspondence, 2. vols., selected, ed. and trans. by R. F. Christian (Athlone Press, London and Scribner, New York, 1978)
  • (Angle) Tolstoy, Leo, Diaries, ed. and trans. by R. F. Christian (Athlone Press, London and Scribner, New York, 1985)
  • (Angle) Tolstoy, Sophia A., The Diaries of Sophia Tolstoy, ed. O. A. Golinenko, trans. Cathy Porter (Random House, New York, 1985)
  • (Angle) Wasiolek, Edward, Critical Essays on Tolstoy (G. K. Hall, Boston, 1986)
  • (Angle) Wasiolek, Edward, Tolstoy's Major Fiction (University of Chicago Press, Chicago, 1978)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anna Karenina en la rusa[redakti | redakti fonton]

Anna Karenina en la angla[redakti | redakti fonton]

Rilataj verkoj[redakti | redakti fonton]