Anna Kurnikova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Анна Сергеевна Курникова
(Anna Sergejevna Kurnikova)
tenisisto • modelo • mondumano
teniso
unuopa teniso • duopa teniso
Nomo Anna Kurnikova
Naskiĝo la 7-an de junio 1981 en Moskvo,  Rusio
Alto 173 cm
Pezo 56 kg
Medaloj
vdr
Anna Kournikova (Bagram Flughaveno 2009)

Anna Sergejevna Kurnikova (ruse Анна Сергеевна Курникова; naskiĝis la 7-an de junio 1981 en Moskvo Rusio, do nun estas 42-jara.) estas iama rusa profesia tenis-ludistino. Ŝi nuntempe estas plej konata pro sia kunvivo kun Enrique Iglesias. Ŝi naskis la 16-an de decembro 2017 ĝemelojn, filon Nicholas kaj filinon Lucy. Je la 30-a de januaro 2020, la tria infano naskiĝis, filino Mary.

Nuntempe (2013) vivas ŝi en Miami Beach (Florido). Ŝi estas sola infano de profesora patro kaj ekonomi-sciencistino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Anna komencis ludi tenison en aĝo de 5. Ŝi vojaĝis en 1992 al tenisakademio de Nick Bollettieri en Bradenton, Florido. Ŝin tenis ankaŭ Pavel Složil kaj Eric van Harpen, fine sia patrino ekde 2000.

Ŝi - kvankam plurfoje aperis en finalo, duonfinalo - neniam venkis sola en iu konkuro.

Ŝia profesia debuto okazis en septembro de 1995 en Moskvo (6:4, 3:6, 6:3 kontraŭ Marketa Kochta/GER). Ŝi venkis en duopo kun Monica Seles (1998, Tokio), kun Martina Hingis (plurfoje), kun Barbara Schett kaj aliaj.

  • Duopa titolo 16
  • Premio: 3 584 662 US-$
  • Plej bona monda ranglista pozicio en solo: 8. (20-a de novembro 2000)
  • Plej bona monda ranglista pozicio en duopo: 1. (22-a de novembro 1999)

Famo[redakti | redakti fonton]

Kournikova ankaŭ estas fama al homoj, kiuj ne estas tenisaj ŝatantoj, kaj verŝajne ŝia granda reklamado ŝuldiĝas pli al ŝia beleco kaj malpli al ŝiaj ludkapabloj. Pluraj personaj rilatoj kiujn ŝi havis estis vaste kovritaj en la etgazetoj, kaj ŝiaj malkaŝantaj fotoj aperis en junularaj revuoj. Ŝi estis elektita kiel unu el la 50 plej belaj homoj en 1998 fare de revuo People, kaj ŝi ankaŭ ludis malgrandan rolon (kiel hotelestro) en la filmo Me, Myself and Irene ((2000), ĉefroliginte Jim Carrey.

Anna Kurnikova serviras
Anna Kurnikova en 2002
Anna Kurnikova en 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]