Anna Löwenstein

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Anna LÖWENSTEIN estas konata esperantistino. Ŝi naskiĝis en Britujo en 1951. Ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA 1977-1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979. Ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo "Sekso kaj egaleco" 1979-1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) 1983-6. Ŝia plej konata verko estas "La Ŝtona Urbo", historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĝi temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. La romano aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj. En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron "Ksenofobia gvidlibro al la italoj", kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton "Rusoj loĝas en Rusujo" kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. Nuntempe, Anna loĝas en Italujo. Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, ambaŭ denaskaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Aliaj lingvoj