Anna Laetitia Barbauld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Laetitia Barbauld

Anna Laetitia BARBAULD (aŭ denaske AIKIN, n. la 20-an de junio 1743 - m. la 9-an de marto 1825) estis elstara brita poetino de la 18-a jarcento. Ŝi cetere estis eseistino kaj verkistino de porinfana literaturo.

Barbauld spertis sukcesan karieron, kvankam profesiaj verkistinoj estis tiutempe ankoraŭ tre maloftaj. La literatura kariero de Barbauld subite ĉesiĝis en 1812, per la eldono de ŝia poemo Eighteen Hundred and Eleven, kiu vigle kritikis la partoprenadon de Britio en la napoleonaj militoj. La verkistino estis ofendita de la akraj komentoj pri sia verko, kaj tial neniam pluskribis.