Anna Lindh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Lindh
Persona informo
Naskonomo Ylva Anna Maria Lindh
Naskiĝo 19-a de junio 1957
en Enskede, Svedio
Morto 11-a de septembro 2003
en Stokholmo, Svedio
Mortokialo pikado
Tombo Katarina kyrkogård
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Patro Staffan Lindh
Edz(in)o Bo Holmberg
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Anna LINDH, (naskiĝis la 19-an de junio, 1957 - mortis la 11-an de septembro, 2003), estis sveda politikistino, ministro pri la medio (1994-1998) kaj ministro pri eksterlandaj aferoj en la Sveda registaro, de 1998 ĝis sia morto.

Ŝi naskiĝis en Enskede, en Stokholmo, kaj diplomiĝis el la fakultato de juro ĉe la Universitato de Uppsala en 1982. Parlamentano de 1982 ĝis 1985 kaj de 1998, por la Socialdemokratoj, vicurbestro de Stokholmo de 1991 ĝis 1994, ministro pri la medio 1994 ĝis 1998. Ŝi edziniĝis al Bo Holmberg, estro de la gubernio Södermanland, kaj kun li naskis du filojn, David and Filip. Laŭ multaj, Anna Lindh estis sekvonta Göran Persson kiel estro de la Socialdemokratoj kaj kiel ĉefministro de Svedio. Ŝi forte kaj malkaŝe kampanjis por aligi Svedion al la eŭro en la referendumo la 14-an de septembro 2003.

Murdita

Anna Lindh mortis frumatene la 11-an de septembro, 2003, post ponarda atako en Stokholmo, kiu okazis posttagmeze de la 10-a de septembro. Iom post la 4-a posttagmeze, ŝi estis atakita dum butikumado ĉe la superbazaro Nordiska Kompaniet. Ŝi estis ponardita en la bruston, stomakon kaj brakojn. Post la atako oni rapide portis ŝin al la hospitalo Karolinska, kie dum naŭ horoj oni operaciis ŝin. Laŭdire ŝi multege sangis interne, ŝia hepato severe difektiĝis, kaj ŝia kondiĉo restis severa, kvankam ŝi komence ŝajnis pliboniĝi post la operacio. Unu horon post la operacio, necesis rekomenci la operacion pro nova malsaniĝo. Je la 5:29 malsukcesis la lasta provo savi ŝian vivon kaj oni deklaris Anna Lindh oficiale morta.

La murdinto sukcesis eskapi post la krimo. Laŭ atestantoj kiuj vidis la murdon, lia atako ŝajnis senpanika kaj intenca. La murdinto havis palan haŭton, brunajn harojn, 30 ĝis 40 jarojn. La polico organizis telefonan numeron por iu ajn kiu povus helpi trovi lin, kaj komencis vaste serĉi lin, komencante en Stokholmo.

Anna Lindh estas la dua grava sveda politikisto kiu estis murdita en la pasintaj dudek jaroj, la unua estas ĉefministro Olof Palme, kiu mortis en 1986 pro ankoraŭ netrovita atakinto.

Reagoj

Pro sia ĝoja kaj malferma personeco, Lindh estis enorme populara politikisto en Svedio, kaj ŝian morton sekvis ondo de publika malĝojo. La vendredon post ŝia morto, okazis tre populara kunveno en Sergels Torg, granda placo en Stokholmo.

Post la atako, oni tuj nuligis ĉion rilate al la eŭrokampanjo, ambaŭflanke. Oni anoncis ankaŭ ke oni nuligos televidajn reklamojn, kaj rilatajn afiŝojn.

Post kunsido je tagmezo de septembro la 11-a, kun ĉefministro Göran Persson kaj estroj el aliaj politikaj partioj en la Sveda parlamento, oni decidis ke la mortigo ne ŝanĝos la daton de la referendumo (la 14-a de septembro). Partiestroj unuanime promesis subteni okazigi la baloton laŭ la antaŭaj planoj, kaj respekti la rezulton.

La registaro anoncis ke Jan O. Karlsson, nun ministro pri migrado, agos provizore kiel ministro pri eksterlandaj aferoj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.annalindhsminnesfond.com greke http://www.annalindhsminnesfond.se greke http://www.ewi.info greke http://wsc.ewi.info